Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
18-nov-2015


M. N. Rjutin, 1932:

Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Enhavtabelo
Antaŭparolo de la tradukinto
1. «Hazardo» kaj rolo de persono en historio
2. Stalino kiel senprincipa fipolitikisto
3. Stalino kiel sofisto
4. Stalino kiel gvidanto kaj teoriisto
5. Leninismo kaj lukto kontraŭ oportunismo
6. Leninismo kaj socialisma socio
7. Klasoj kaj pliakriĝo de la klasbatalo
8. Simpla reproduktado kaj marksismo
9. Takso de la interna partia lukto laŭ la sperto de la pasintaj jaroj
10. Takso de starpunktoj de malamikoj de la proletara diktaturo
11. Krizo de la Kominterno
12. Krizo de la proletara diktaturo
I. Ekonomia krizo
II. Krizo de la partio
III. Krizo de la Sovetoj kaj de la movrimenoj de la proletara diktaturo
IV. Vojoj de eliro el la krizo kaj taskoj de honestaj konsekvencaj leninanoj
Boris Starkov. M. N. Rjutin. Skizo de politika portreto
El antaŭparolo de B. Starkov al la libro «Mi ne surgenuiĝos»

Antaŭparolo de la tradukinto

Martemjan Nikitiĉ Rjutin (1890–1937) estis bolŝevisto ekde 1914. En 1927–1930 — kandidato al anoj de la Centra Komitato de VKP(b)1. En 1928 li estis akuzita pri tio, ke li okupis «bufran starpunkton» rilate al la tiel nomata «dekstra devio», estis eksigita el la postenoj. En 1929–1930 li estis plenrajtigito de la CK de VKP(b) pri kolektivigo de la agrikulturo en la Orienta Siberio. Post reveno en Moskvon li turnis sin al la Politburoo de la CK kun raporto pri faktoj de perfortoj kaj troigoj en konstruado de kolĥozoj. En 1930 li estis ekskomunikita el la VKP(b), arestita pro akuzo pri kontraŭrevolucia propagando, en komenco de 1931 estis liberigita pro manko de pruvoj. En 1932 li preparis programajn dokumentojn, kiuj iĝis bazo de la platformo kaj proklamo de la «Unio de marksistoj-leninanoj», kie estis analizita kaj akrege kritikita la stalina diktaturo. Baldaŭ li ree estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da prizono. La 10-an de januaro 1937 li estis mortpafita.

Diference de multaj aliaj, Rjutin neniam agnoskis sian kulpon kaj ne cedis al premo. La dokumentoj de Rjutin fakte estas akuza verdikto al stalinismo. Antaŭ ili ekzistis aliaj, sed per sia akuza ŝargo kaj argumentoj la laboraĵoj de Rjutin estis la plej fortaj. Liaj laboraĵoj montras, ke identigi socialismon kaj Stalinon, kiel nun faras multaj (kaj en la komunista, kaj en la kontraŭkomunista tendaroj), estas malprave, ke stalinismo estis ne socialismo, sed ties misformaĵo, ke la viktimojn kaŭzis ne socialismo mem, sed ties krima distordo fare de Stalino kaj lia kliko, kaj ke ekzistis reala alternativo kaj kontraŭstaro de veraj bolŝevistoj al Stalino.

Legu pli...



1. VKP(b) — nomo de la bolŝevista partio en 1925–1952, ruslingva mallongigo por «Tutunia Komunista Partio (bolŝevista)» (en 1952 ĝi alinomiĝis al KPSU).


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.