Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
11-dec-2016

HOPI logoManojn For de la Popolo de Irano!
Hands Off the People of Iran! (HOPI)

IKEK subtenas kampanjon HOPI kaj solidarecas kun la popolo de Irano

La 16-a konferenco de IKEK unuanime decidis, ke IKEK subtenu la kampanjon ‘Manojn For de la Popolo de Irano’ (HOPI — anglalingve: Hands Off the People of Iran), kaj aldonu la nomon de IKEK al la listo de subskribantoj de la Fonda Deklaro de HOPI. La kampanjo naskiĝis en London, el diskutoj inter Britaj kaj Iranaj komunistoj je 2006 ĉe la somera Komunista Universitato organizita en Londono de la Komunista Partio de Granda Britio (CPGB). La ĉefa slogano estas duflanka: ‘Ne al imperiisma milito!, Ne al la teokrata reĝimo!’ La kampanjo kontraŭstaras Uson-Britan atakon al Irano, kaj mobilizas solidarecon kun la luktantaj laboristoj, virinoj, studentoj, gejoj, ktp, subpremataj de la novliberala grandkapitalisma islama respubliko.

Fonda Deklaro de HOPI

— amendita kaj adoptita ĉe la fondkonferenco de HOPI je la 8-a de Decembro 2008

Ni konstatas urĝan bezonon starigi principan kampanjon por solidareco kun la popolo de Irano.

La kontraŭdiroj inter la respektivaj interesoj de la novkonservativoj regantaj en Usono kaj la defendantoj de la regado de kapitalo en la islama respubliko jam eniris danĝeran novan fazon.

La Usona imperiismo kaj ĝiaj aliancoj celas al reĝimsanĝo desupre, kaj serioze pripensas siajn opciojn por tion trudi – sankcioj, diplomatia premado, limigitaj atakoj aŭ eble bombado de la lando reen ĝis la ŝtonepoko.

La ĉefa malamiko estas imperiismo. La Irana reĝimo ne reprezentas progreseman aŭ konsekvencan kontraŭ-imperiisman forton.

En Irano, la teokratio utiligas la internacian bruon kontraŭ sia laŭdira atomarmada programo por deturni atenton for de la krizo endemia de la lando, por deviigi la koleron de la popolo al alilandajn malamikojn, kaj tiel plidaŭrigi sian reakcian regadon. La preteksto de eksteraj minacoj estis cinike uzata por pravigi pli da interna subpremo. Sian sekurecan aparaton la reĝimo estis lanĉinta kontraŭ siaj politikaj oponantoj – laboristoj, virinoj, junuloj kaj lesbaj, gejaj, biseksemaj kaj transseksemaj (LGBT) homoj. Tagon post tago leviĝantan tajdon de laboristklasaj kontraŭkapitalismaj luktoj renkontis arestoj, novaj kontraŭlaboristaj leĝoj kaj larĝaj privatigoj. Sub la nova Irana registaro, milit-faŝismaj organizaĵoj estas gajnantaj politikan kaj militan forton, fariĝante malbonaŭguran minacon al la laboristara kaj demokratia opozicio.

Paradokse, la Uson-Brita invado de Irako fakte pligrandigis la regionan influon de la regantoj de Irano – ĝi kondukis al la elekto de tiu Iran-favora Ŝijaisma registaro nun reganta en Bagdado. Ĉi tio signifas ke ia ajn subteno fare de la kontraŭmilita movado al la reakciuloj, kiuj estas regantaj Iranon kaj subpremantaj ĝian popolon ja konsistigas, fakte, malrektan subtenon de la okupacia registaro en Irako. La taskaro de la kontraŭ-milita movado en Britio, kaj de Hopi, estas triopa. Unue lukti kontraŭ ajna imperiisma atako je Irano kaj subteni la rajton de la popolo de Irano sindefendi per ĉiuj necesaj rimedoj. Due, ne hezitu reklami la reakcian karakteron de la Teherana reĝimo kaj ĝiaj atakoj kontraŭ la laborista kaj demokratia movado. Trie, konstruu ligojn kun ĉiuj progresemaj fortoj luktante kontraŭ la reĝimo — laboristoj, virinoj, sindikatistoj, socialistoj.

Ni konstatas, ke efika rezisto kontraŭ tiu milito nepre signifos lukteman defendadon de la luktoj de la laborista klaso en Irano kaj de la leviĝantaj sociaj movadoj de tiu lando. Ni volas reĝimsanĝon – kaj en Irano, kaj en la imperiismaj landoj. Sed ni scias, ke ŝanĝo devos veni de malsupre – el la luktoj de la laborista klaso kaj la sociaj movadoj – se ĝi konduku al vera libero.

Ni vokas al ĉiuj kontraŭ-kapitalismaj fortoj, progresemaj politikaj grupoj kaj sociaj organizaĵoj kunigi kun la aktivuloj de la Irana maldekstro por oponi la imperiismajn projektojn kaj por organizi praktikan solidarecon kun la kreskanta movado en Irano kontraŭ milito kaj subpremado, je kies kapo staras la laborista klaso, virinoj, studentoj kaj la LGBT homoj.

Postuloj de nia kampanjo:

  • Ne — al imperiisma milito! Por tuja kaj senkondiĉa retiro de US/UK-trupoj el Irano kaj la tuta Golfa regiono!
  • Ne — al ajna imperiisma interveno. Por tuja kaj senkondiĉa ĉeso de sankcioj kontraŭ Irano.
  • Ne — al la teokrata regimo!
  • Opozicio al Israela ekspansiismo kaj agreso!
  • Subteno al ĉiuj laboristklasaj kaj progresemaj luktoj en Irano kontraŭ malriĉeco kaj subpremado!
  • Subteno al socialismo kaj demokratio en Irano kaj tial solidareco kun ĉiuj laboristklasaj, socialistaj kaj sekularaj movadoj en Irano!
  • Opozicio al Israelaj, Britaj kaj Usonaj nukleaj armiloj. Por Mezoriento sen nukleaj armiloj kiel paŝo al mondvasta nuklea malarmigo!

Bonvole subtenu HOPI-on finance, kaj per membriĝo.
Kontaktu al HOPI ĉe: office@hopoi.info
_________________


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.