Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
7-mar-2016
Artikolo el Weekly Worker, posemajna ĵurnalo
de Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),
25-a de Februaro 2016
(anglalingva originalo)

Turniĝo de la tajdo


La Bolivia «vojo al socialismo» montriĝis aldona sakstrato, diras Eddie Ford.


Evo Morales: prezidentaj ornamaĵoj

Morales bataleme deklaris je la 22-a de Februaro ke, kiu ajn estu la rezulto, li ne forlasus la lukton — «Ni estas kontraŭ-neoliberalaj, kontraŭ-kapitalismaj, kontraŭ-imperiismaj: ni estis formitaj tiumaniere» — kaj promesis ke «la lukto daŭros». Li atribuis lian malvenkon al «malpura milito» farita de «dekstraj sektoroj» ĉe sociaj komunikiloj kaj aliloke — akuzo kiu certe entenas iom da vero. Parolante pri li mem kaj lia Movado por Socialismo (MAS), li diris ke oni «nin ne multe ŝatas en la urbego» — li ankoraŭ estis esperanta ĝui malfruan ondon de subteno de la pli foraj kamparaj kaj eksterlandaj voĉdonoj.

Kvankam li ja perdis la baloton, la Bolivia prezidanto klare retenas popularan bazon en la kamparo kaj kabanaroj [shanty towns]. Liaj fervoraj subtenantoj («masistas») argumentas ke li faris finon al kvin jarcentoj da subpremado kontraŭ indiĝenaj popoloj — li gajnis sian unuan mandaton en 2005 kun 54% de la baloto, kreskiginta tiun subtenon post kvar jaroj al 64% kaj preskaŭ tion ripetinta en 2014 kun 61%. La Malneta Enlanda Produktado de Bolivio pli ol triobliĝis de $9 bilionoj en 2005 al pli ol $34 bilionoj sub lia «indiĝena socialista programo». Laŭ la vortoj de la Financial Times [Financaj Tempoj], Morales «kombinis kontraŭ-kapitalistan retorikon kaj programo de ŝtatigo kun prudenta makroekonomika administrado» (22-a de Februaro).

Tamen, la ekonomia kreskado super kio prezidis Morales jam komencis velki. La enspezoj de gaso natura kaj mineraloj, kiuj konstituas tri kvaronojn da eksportoj, falis je 32% lastjare. Pli grave, la reputacio de Morales kaj de la MAS-registaro estis konstante makulitaj de rakontoj pri korupto kaj favorismo — almenaŭ parto de kio devas pravi, pro la fakto ke li provas stiri la kapitalismon. Ekzemple, lia persona populareco suferis sufiĉe grandan martelbatadon post 2013-a skandalo envolvinta antaŭan amantinon, Gabriela Zapata, kun kiu li konfesis patrinta infanon — la ĉefa problemo ne estis la seksa malbonkonduto, sed la fakto ke Zapata tenas gravan postenon en Ĉina inĝeniera kompanio, CAMC, kiu estas akirinta pli ol $500 miliono da kontraktoj kun la Bolivia registaro.

Dum komunistoj memevidente havas nenion komunan kun la dekstraj oponantoj de Morales, liaj provoj daŭre alkroĉiĝi al la potenco fariĝis pli kaj pli senesperaj kaj malplaĉaj. Kaj superfluas diri ke la ekkreskanta ŝtatburokratio kaj la duon-kulto de personeco ĉirkaŭ li malas al la aŭtentika socialismo.

Inspiro

Reirante nur antaŭ malmulte da jaroj, Evo Morales (apud Hugo Ĉaves) estis granda heroo por tiuj sekcioj de la Brita maldekstro kiuj rigardis al Latina Ameriko por politika inspiro. Fakte, la 'Bolivara revolucio' de Venezuelo estis konsiderata de multaj kiel modelo. Laŭ sama maniero, la atingo de la potenco far Morales estis eksciteme vidata kiel iu paĉakuti: la komenco de nova historio, libera je koloniismo kaj kapitalismo.

Funkcianta kiel barometro de maldekstra pensado tiurilate estis Red Pepper (Ruĝa Pipro) — la «sendependa radika ruĝa kaj verda revuo». RP portis multajn artikolojn certigante al ni ke Bolivio sub Morales estis konstruanta la fundamentojn de la socialismo. En Septembro 2010, en artikolo titolita, signifplene, «La Bolivia vojo al socialismo», Mark Geddes estis tipe certa ke, dum la periodo post 2000 la lando estis «sukcese renversinta novliberalan reĝimon kaj komencanta konstrui novajn instituciojn kaj politikon»1. Li aprobe citis de Linera (priskribita kiel «Marksista intelektulo»), kiu pretendis ke la MAS estis «uzinta la amasan subtenon de la sindikatoj kaj larĝan aron de sociaj movadoj» kaj, «kiam necese», la «devigajn mekanismojn de la ŝtato».

La ĉefa leciono, laŭ la opinio de Geddes, estis ke «radika refondo de la ŝtato devas enkorpiĝi aktivan dialektikon inter ŝtato kaj sociaj movadoj» — ĝi ankaŭ postulis la kapablon de MAS «teni kune larĝan aliancon, necesan por atingi potencon kaj komenci plani kaj realigi movon al socialismo». Kiel ni povas vidi, tio estis ekstreme optimisma (aŭ naiva) takso de Morales kaj de MAS.

Kelkaj aliaj maldekstraj grupoj, kvankam iomete kritikaj pri Morales, ankaŭ estis forportitaj pro eksciteco. Ekzemple, la Internacia Marksista Tendenco de Alan Woods diris ke la referendumo de 2008 estis «nova turnopunkto por la revolucio, en kiu malaj klasaj interesoj estas kunfrapiĝantaj»2. Ili ankaŭ informis nin ke la rezultoj de la prezidenta baloto je la sekva jaro konstituis grandan «voĉdonadon por socialismo»3.

Simile, la «ekosocialista kaj feminista» Socialist Resistance [Socialista Rezistado] (antaŭe International Socialist Group [Internacia Socialista Grupo]) akceptis fantaziojn pri la «revolucioj» en Venezuelo kaj Bolivio4. Sed fakte la ŝtat-maŝinoj en ambaŭ landoj restas sendifektitaj. Ne gravis, por Ruĝa Pipro, IMT, Socialista Rezistado, ktp — por ili, Evo Morales kaj Hugo Ĉaves reprezentis ian vojon antaŭen.

Sed vidu kiel staras la aferoj hodiaŭ. La tajdo de opinio estas turnanta kontraŭ Morales, kaj la MAS-burokratio estas kotita en korupto kaj skandalo, dum la ekonomio eniras ŝrumpadon. Pri Venezuelo, la kolapso de la prezoj de nafto faris katastrofan efikon al la ekonomio — prezidanto Nicolás Maduro deklaris «ekonomikan esceptostaton», super akra malvalorigo de la valuto (la plejparte centra-rekta opozicio nun regas la asembleon, la unuan fojon dum 17 jaroj).

La tielnomataj Bolivia kaj Venezuela vojoj al socialismo montriĝis sakstratoj.

(tradukis el la angla Stan Keable)

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.