Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
24-apr-2016

Jozefo Stalino kaj nia socialismo

Respondo al Maria Prilepskaja: J. Stalin kaj nia socialismo

Kara Kamaradino Maria,

Vi skribis:

„Antaŭ 60 jaroj, la 5-an de marto 1953, mortis la gvidanto de la Sovetia ŝtato Josef Stalin [Jozefo Stalino]. De 1956 ĝis la nuna tago okazas demonigo de lia persono kaj de lia agado.”

Tiu demonigo okazis jam multe pli frue, ekz-e mi povas atesti, ke dum miaj unuaj jaroj en lernejo en la tiam faŝista Germanujo (1941–1945) Stalino estis diabligata. Tio certas. Kaj ne nur tio: la burĝaro faras tion samtempe kun interpreto, ĉu argumentita aŭ ne, ke la agado de Stalino estas tipa por ĉiaj seriozaj komunistaj projektoj. Ĝi faras tion por ke la plejparto de la loĝantaroj en ĉiuj landoj abomenu ne nur Stalinon, sed ankaŭ ĉian komunisman projekton, por certigi la daŭrigon de sia hegemonio.

Por ke vi iomete konu mian pozicion pri la Oktobra Revolucio, pri Sovetio kaj pri Stalino, mi resumu ĝin jene:

La Oktobra Revolucio estas la ĝis nun plej granda pozitiva socia okazaĵo en la homara historio. Ĝiaj postaj distordoj kaj eĉ ĝia granda malvenko per la pereo de Sovetio kaj de la eŭropa socialista tendaro neniam povos malgrandigi tiun grandan atingon. Pro tio, kvankam la rusa situacio de la Granda Oktobro ne transplanteblas en aliajn landojn, tamen tre utilas bone koni la strategion kaj taktikon de la protagonistoj de tiu revolucio, al kiuj apartenas ekz-e Lenino kaj Trocko, sed certe ne Stalino, kiu ĝis la sojlo de la Oktobra Revolucio estis ankoraŭ kontraŭ ĝi. La postaj stalinaj falsadoj de la historio (ekz-e forviŝo de Trocko el la aŭtentaj fotoj kaj disvastigo de mitoj) ne povas ŝanĝi la historiajn faktojn. Ni rekonu faktojn kaj ne mitojn, interalie ĉar ni devas orienti nin laŭ la faktoj kaj ne laŭ mitoj.

Kaj historia fakto estas, ke Lenino antaŭ sia morto instigis la partion forigi Stalinon el la posteno de ĝenerala sekretario, per argumentoj konataj el lia teksto nomata „testamento de Lenino”, sed kiun Stalino sukcesis kaŝi al la membraro per manovroj ne pravigeblaj el la vidpunkto de komunista moralo. Sukcesinte resti ĝenerala sekretario, li rapide kaj ĉiam pli koncentris en siaj manoj tioman potencon, ke li fakte regis kiel aŭtokrato. La kritikantojn li murdigis, pereigis en punlaborejoj aŭ ekzilis (kaj parte ankaŭ tie murdigis).

La kritikoj, kiuj siatempe direktiĝis kontraŭ Stalino, koncernis

1. Lian forlason de la lenina strategio disvolvi la ekonomion, speciale la industrion de la lando per investo de eksterlanda kapitalo (la tiel nomata NEP, Nova Ekonomia Politiko) kaj iom post iom kolektivigi la kampkulturon per konvinko — per la praktiko de sukcesaj kooperativoj.

2. Lige kun tio, konstrui la socialismon perforte kaj interpreti la proteston kontraŭ tio kiel fortiĝon de la klasbatalo, inventante por tio eĉ teorian leĝon, ke kun la sukcesa progreso de la socialisma konstruo la klasbatalo akriĝas, ĉar la venkitaj elementoj ne konsentas. La absurdeco de tiu kontraŭmarksa teoremo estas bone montrita en la verko de Martemjan Rjutin.

3. Lige kun tiu teoremo, kiu servis al li kiel teoria pravigilo, li rompis ĉiujn principojn de komunista gvidado per sistema murdigo de kamaradoj, kiuj kritikis lin, tiel kaŭzante etoson, en kiu diskutado pri teorio kaj praktiko ne plu okazis en necesa kadro de libera esprimiĝo.

4. Katastrofaj mistaksoj kaj misdecidoj en internacia kampo. Vidu pri tio la de li instigitajn decidojn de la Komunista Internacio (KI) pri Ĉinujo (legebla interalie en la libro de Rjutin) kaj la decidon, ke la germanaj komunistoj devas deklari la socialdemokratojn socialfaŝistoj kaj per tio blokis la absolute necesan kunbataladon de la komunistoj kun la socialdemokratoj kontraŭ la faŝismo. Krome, la germana komunista partio devis propagandi la tujan starigon de Sovet-Germanujo kiel solan solvon kontraŭ la faŝismo — tiun celon ne povis aliĝi la socialdemokratoj, por ne paroli pri la tuta cetera loĝantaro. La venko de la faŝismo en Germanujo kaj la disbato de la tuta laborista movado tie estas, kompreneble ne nur, sed parte ankaŭ rezulto de la stalina misinterpreto de la situacio.

5. Ke li eliminis — plejparte murdigis — la grandegan plimulton de la leninaj gvidaj revoluciuloj ne nur estis absolute malpravigebla el komunista starpunkto, sed sekvigis teorian stagnadon kaj eĉ fuŝadon (vidu lian pozicion pri biologio), kaj la fakto ke li senkapigis la Ruĝan Armeon kondukis al la malvenko en la „vintra milito” kontraŭ Finnlando, signalis al Hitlero venkeblon kontraŭ Sovetio kaj fakte kaŭzis la grandajn unuajn perdojn (post relative mallonga tempo la hitlera armeo staris ĉe la pordo de Moskvo).

Tiuj kvin punktoj estas gravaj argumentoj kontraŭ Stalino. Tio absolute ne signifas, ke Sovetio ĉesis esti la socie plej progresinta lando de la mondo. Kaj ankaŭ la bolŝevistaj kritikantoj de Stalino — almenaŭ tiuj, kiujn li ĝis tiam ankoraŭ ne sukcesis murdi, ekz-e Trocko — estis klare ĉe la flanko de Sovetio en ĝia defendo kontraŭ la naziaj invadintoj. Severe kritiki Stalinon ne signifas nei la socie ege progresan rolon de Sovetio, eĉ sub lia regado!

Mi ŝatus klarigi tion, por en la sekvo ne esti miskomprenata.

Vi skribas:

„Tio, ke ĝuste nun, dum la krizo de la kapitalisma sistemo, estas diskutataj reprezalioj en nia lando en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, estas ne hazarde. La atenton de popoloj, elirintaj por batali kontraŭ la krizo kaj ĝiaj organizantoj, necesas urĝe direkti en alian flankon. Necesas timigi ilin per socialismo, kiu laŭdire alportas nur reprezaliojn, kaj certigi, ke la plej bona politika sistemo estas kapitalismo.”

Ĝuste! Kaj tion la imperiistoj kaj iliaj ideologiaj agentejoj povas fari nur per egaligo de la stalina agado kun ĉia komunisma projekto! Tamen mi ne nomus la stalinan teroron en la 1930-aj jaroj „reprezalioj”. Laŭ la PIV, reprezalio estas „perforta agado, jure malpermesita, per kiu armeo aŭ armita grupo respondas al malamika agado”. Ne temas pri armeo nek pri armita grupo, sed pri la tuta ŝtata sistemo pri kiu Stalino respondecis, kaj ankaŭ ne kontraŭ „malamika agado” al la sovetiaj ŝtato kaj socio, sed kontraŭ kritiko al la persono, kiu uzurpis la postenon de ĝenerala sekretario misuzante ĝin por regi kiel persona diktatoro, kio jam estas kontraŭa al ĉia komunista principo, kaj speciale misuzante ĝin kontraŭ tiuj komunistoj bolŝevistoj, kiuj kritikis lin.

„Nur estas strange, ke tiu temo estas remaĉata eĉ en nia IKEK, kio diras pri nesufiĉa informado de iuj niaj kamaradoj kaj pri politika nematureco de aliaj.”

Unue: Mi tute ne tuŝus la temon de Stalino, se mi ne renkontus en niaj vicoj eldirojn de obstinaj stalinistoj. Due: Ne nomu remaĉado la pritrakton de temo, kiu estas grava por nia propra pasinteco kaj kiu same gravas por nia estonteco. Se ni ne sukcesos alpreni klaran pozicion pri nia pasinteco, tiam ni NE havos estontecon. Se vi sentas vin pli informita ol ni, kiuj kritikas Stalinon, tiam bonvolu per argumentoj refuti la bone argumentitajn akuzojn ekz-e de Rjutin, de Trocko kaj de multaj ceteraj bolŝevistaj kamaradoj. Ĉar en nia retpaĝo alireblas la teksto de Rjutin, sufiĉas ke vi refutu ties argumentojn1. Se vi ne kapablas tion, tiam prefere ne nomu nin nesufiĉe informitaj aŭ politike nematuraj. Akuzo sen argumento povas facile fariĝi kalumnio.

„La burĝa anti-Stalina propagando aktiviĝis en nia lando antaŭ 20 jaroj, kiam ekregis liberaluloj. Ili penis kaj penas prezenti la Sovetian historion kiel la tempon de «ruĝa teroro». Ili deziras ke ni forgesu, kaj la novaj generacioj ne sciu, la veran historion de transformiĝo de nia lando en grandegan ŝtaton de la mondo, en kiu komencis realiĝi streboj de la popolo al pli bona, feliĉa vivo. Ja celo de la Oktobra Revolucio estis liberigi la popolon de suferoj. Kiam oni legas la rusan klasikan literaturon de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, oni povas ploregi ĉe ĉiu paĝo — tiel peze vivis homoj.”

Ni ne okupiĝu ĉi tie pri la burĝa propagando kontraŭ Stalino, pri ties karaktero ni certe konsentas. Nia temo estas la bolŝevista akuzo kontraŭ Stalino, kaj tiun akuzon prefere ne nomu burĝa!

„Siatempe V. Lenin diris, ke ĉiu revolucio tiam havas iun valoron, se ĝi scipovas defendi sin.”

Kompreneble Lenino pravas, ke la revolucio devas defendi sin. Ĝuste por defendi la revolucion, tiu sama Lenino en sia tiel nomata testamento rekomendis al la parti-kongreso forigi Stalinon el la funkcio de ĝenerala sekretario. Ĉu vi ne legis tion?

„Dum lastaj jaroj aperis multaj artikoloj kaj libroj kun analizo de la vivo de nia lando post la jaro 1917. Por multaj homoj fariĝis kompreneblaj la kaŭzoj de t. n. «Stalinaj reprezalioj». Eĉ nia burĝa televido komprenis, ke plu oni ne devas tiom mensogi, la popolo tion ne akceptas. Malgraŭ «lavado de cerboj», en TV-konkurso pri la unua nomo de la lando gajnis J. Stalin. Nur dank’ al manipuladoj la unua loko estis donita al gvidanto de Rusio Aleksandro Nevskij (13-a jarcento). Komence de Marto 2013 nia televido demonstris dokumentan programserion «Stalin kun ni», kio sufiĉe objektive prilumis la agadon de Stalin kiel gvidanto de la Sovetia ŝtato.”

Nun vi metas „t.n. «Stalinaj reprezalioj»” en duoblaj citiloj, unue kiel „tiel nomataj”, do ne veraj, kaj poste per citiloj. Komence de via teksto vi parolis ankoraŭ pri reprezalioj sen citiloj. Do, nun vi montras, ke vi pensas, ke aŭ la reprezalioj tute ne ekzistis aŭ ke ili ne estis stalinaj, do ke Stalino ne respondecis pri ili. En la unua same kiel en la dua kazo vi devus pravigi vian strangan opinion per argumentoj. Pli serioza estas la pozicio de tiuj kamaradoj, kiuj ja agnoskas la por Sovetio katastrofan buĉadon de bonaj kamaradoj (inkluzive la senkapigon de la Ruĝa Armeo), sed pardonas tion per la argumento, ke Stalino troviĝis en tre malfacila situacio, en antaŭmilita stato. Sed ankaŭ pri tiu argumento oni devas havi koheran pozicion.

La nostalgio de multegaj rusoj je Stalino estas tute komprenebla: ili prave abomenas la situacion ekde la detruo de la USSR fare de Jelcin kaj liaj drinkkompanoj. Tio estas por ili ĉefa afero, kaj por ili la „reprezalioj” (mi metas ilin inter citilojn, ĉar laŭ mi ili estis krimoj kontraŭ la KPSU kaj la komunistaj partioj en la mondo) estas flankaj aferoj, kiun ili emas eĉ konsideri nura burĝa propagando, same kiel vi.

Mi ne volas rekomendi ion ajn al la rusoj, tio estas ilia problemo, sed ĝenerale direblas, ke kiam komunisto volas proponi projekton por la estonteco, oni demandas lin pri lia propra historio, kaj li devas havi koheran respondon al tio. Cetere jam por gajni novajn kamaradojn, ni devas ne mensogi al ili, ekz-e ke „ne ekzistis krimoj de Stalino”, aŭ ke „se ili ekzistis, tiam Stalino ne respondecis pri ili”. Sed vi diras malveron ne nur al tiuj eblaj junaj kamaradoj, sed ankaŭ al viaj kompartianoj kiel ni, kaj eĉ al vi mem. Mi diras, ke vi diras malveron, ĉar oni ne povas paroli pri via eraro, ĉar kvankam ĉiu kamarado kiel ĉiu homo povas erari kaj eĉ profunde erari, ĉi tie temas pri via rifuzo noti faktojn kaj klarajn argumentojn, kiuj ja estas disponeblaj por vi, eĉ sur la retpaĝaro de IKEK.

„Jes, konfirmas la aŭtoroj de la filmo, en la lando vere ekzistis komplotoj kontraŭ Stalin, ĉar multaj en la gvidantaro estis kontraŭ lia kurso de disvolviĝo de la lando, kontraŭ demokratiigo de la vivo. Kiam Stalin je oktobro 1937 proponis elektojn kun alternativo, la plimulto de la Politika Buroo lin ne subtenis. Vere okazis komploto de militistoj.”

Ĉu mi ridu pri tio, ke la bolŝevistaj kritikantoj de Stalino estis „kontraŭ demokratiigo de la vivo”? Ili — ekz-e Rjutin kaj aliaj — ĝuste kritikis Stalinon, ke li estingis la demokration en la partio kaj ekster ĝi! Kaj, „vere ekzistis komplotoj kontraŭ Stalino” — nu, ĝuste la malnova bolŝevista gvardio de Lenino estis murdita, ĉu hazardo?

„Multaj membroj de la Centra Komitato, de partiaj komitatoj de regionoj kaj respublikoj, alkutimiĝintaj al metodoj de civila milito kaj «militkomunismo», ne havis sufiĉajn sciojn por realigi reformojn, pri konstruado de nova vivo. Aperadis nova edukita generacio. Timante perdi siajn postenojn, ili komencis trovi «malamikojn de popolo» kaj postulis ilin neniigi. Unu N. Ĥruŝĉov postulis mortpafi aŭ ekzili el la Moskva regiono 41 305 homojn.”

Ĉu eble kontraŭ la volo de Stalino? Ĝuste la etoso de granda teroro kondukis al tio, ke plej diversaj homoj povis tiel efike kulpigi aliajn pro ajna sia fia celo. Se via tezo ĝustus, tiam ĝuste la malnovaj leninaj revoluciuloj devus ĵaluze teni siajn postenojn kontraŭ junaj kvalifikitoj, sed ĝuste la leninaj revoluciuloj estis murditaj. Kial? Ĉu vi havas respondon al tio? Legu en Esperanto la libron de Kozingo: „Stalinismo, leninismo, marksismo” (MAS-libro n-ro 117), kaj vi akiras ideon pri tio. Li murdigis preskaŭ ĉiujn malnovajn leninanojn, ĉar ili estis la solaj, kiuj per personaj atestoj povis rompi la miton de Stalino, ke li estas la fidela leninisto, kaj tiel endanĝerigi lian aŭtokratecon. Kaj krome, multaj el ili estis teorie pli kleraj ol Stalino, konis teorie kaj praktike la marksismon pli bone ol li, kaj pro tio li eliminis minacantan rivalecon.

„En tiuj kondiĉoj aperis multe da kalumniuloj kaj denunculoj. Estis multe da reprezaliitoj inter komunistoj. Pri tio oni parolis dum la 18-a kongreso de la Komunista Partio, kaj dum la Plenkunveno de CK de KP (januaro 1938) estis prezentita raporto: «Pri eraroj de partiaj organizaĵoj dum eksigo de komunistoj el la partio». Komenciĝis arestoj de iniciatintoj de reprezalioj. Tamen la reprezalioj daŭris, ĉar la Partio tiumomente perdis regadon super la gvidantoj de NKVD (Komisariato pri Internaj Aferoj). Kelkaj de ili komencis prepari komploton cele al anekso de la potenco. Ne dormetis ankaŭ spionado.”

Ĉu per „la Partio tiumomente perdis regadon super la gvidantoj de NKVD” vi volas diri, ke Stalino ne plu efike havis ĝin en siaj manoj?

„Multe malprofitis L. Trockij, kiu post sia ekzilo strebis, kun helpo de diversaj fremdlandaj fortoj, realigi ŝtatan renverson en la USSR. Subplanke en la lando estis disvastigata lia Bulteno de opozicio, en kio li parolis pri neceso de subplanka partio, preta okazigi tiun renverson. Jen kia malsimpla estis tiu tempo.”

Tiutempe Stalino jam estis la diktatoro de la USSR, la partia demokratio jam ne ekzistis, la membroj de la centra komitato kaj de la politika buroo, ankoraŭ elektitaj de la lasta parti-kongreso, en kiu oni ankoraŭ povis diskuti, estis jam murditaj aŭ alie pereigitaj kaj anstataŭigitaj de stalinaj botlekuloj. Por realigi tion, kion Lenino rekomendis al la partio, nome forigi Stalinon el la funkcio de ĝenerala sekretario, kion vi proponus? Eble vi dirus: Tiu, kiu havas argumenton kontraŭ Stalino, provu konvinki la kamaradojn de la kongreso por anstataŭigi lin. Sed tiu estus tuj arestita kaj, kiel multegaj samsituaciaj kamaradoj, kondamnita kaj mortpafita. Forigi la diktatoron el lia pozicio de diktatoro ne estis kontraŭkomunista nek kontraŭsovetia nek kontraŭrevolucia ago, sed — se farita de bolŝevistoj — restarigo de revoluciaj normoj kaj de revolucia demokratio.

En unu el niaj diskutoj iu diris, mi citas el la memoro: „Tamen Stalino venkis kontraŭ la invadinta faŝista Germanujo”. Se tio estas la ĉefa pozitiva flanko de Stalino, tiam necesas konsideri:

1. Li laŭvorte senkapigis la tutan Ruĝan Armeon, kiu ĝuste pro tio suferis gravajn malvenkojn a) en la vintra milito kontraŭ Finnlando kaj b) komence kontraŭ la hitlera armeo, kiu troviĝis post kelkaj monatoj precize ĉe la ĉefurbo Moskvo.

2. Dum pluraj tagoj post la faŝista invado Stalino publike tute ne reagis. La lamentinda situacio kondukis lin fine al tio, ke li revenigis ekzilitajn generalojn, kiuj bonŝance ne estis mortigitaj kaj kiuj uzis siajn strategiajn kaj taktikajn sciojn por efike kontraŭbatali la faŝistajn armeojn.

3. Grava punkto estis, ke li deklaris la militon „patruja” — kie la patrujo estis la USSR, sed ĉiu povis ankaŭ siavice difini sian patrujon — vera kondiĉo por ke ĉiuj povu senretene engaĝiĝi en la defendo kaj kontraŭbatalo de la faŝistaj invadintoj, kiuj ja ne nur ekstermis la komunistojn kaj la komunistan sistemon, sed eĉ la rusojn kiel homojn, deklarante ilin subhomoj. En tiu situacio, ne nur la komunistoj, por defendi la komunisman projekton, sed ankaŭ ĉiuj slavoj kaj speciale la rusoj devis defendi sian vivon kontraŭ tiuj plej mortigaj rasistoj. Estas vere la merito de Stalino, ke li komprenis tion (aŭ ke, en tia drama situacio, li estis devigata vere aŭskulti la konsilojn de la sovetiaj generaloj).

„En la programserio oni finfine malkaŝe anoncis la ciferojn de homoj, kondamnitajn al ĉefpuno en la USSR inter 1921 kaj 1953 pro kontraŭrevoluciaj krimoj — 643 miloj da homoj (laŭ esploroj de historiistoj V. Zemskov, A. Dugin, I. Pyhalov, k.a.). Fakte estis mortpafitaj 300–350 miloj da homoj (proksimume 0,1% de la tiama loĝantaro de la lando). La plimulto meritis tiun punon. Kiel skribas profesoro V. Litvinenko en la gazeto Sovetia Rusio, ĉiujn ekzekutitajn laŭ artikolo 58 oni povas dividi en kelkajn grupojn:

1-a grupo — senkompromisaj malamikoj de Soveta potenco, kiuj batalis kun armiloj en manoj: eksaj blankuloj (generaloj Krasnov kaj Ŝkuro, mezaziaj banditoj, kulakoj, banditoj de Okcidenta Ukrainio, «arbaraj fratoj» el Ĉebaltio, ktp).

2-a grupo — perfiduloj de patrio, banditoj, spionoj kaj sabotistoj, inter ili generalo Vlasov, pasinta al la flanko de Hitler, angla spiono Sidney Raily k.a., policistoj sur la teritorioj okupitaj de germanaj faŝistoj, kiuj partoprenis en punoperacioj, kaj aliaj.

3-a grupo — «ekzekutistoj» transformiĝintaj en «oferojn». Tio estis homoj el militista, partia, punorgana kaj ekonomia elito, kiuj antaŭ ol fariĝi oferoj mem neniigis multajn homojn. Ĝuste iliaj gefiloj kaj genepoj krias pri reprezalioj. Dufoje — en la 50-aj kaj 90-aj jaroj — la gvidantaro penis malkovri arkivojn kaj ambaŭfoje kovris denove, ĉar gepatroj de multaj nun vivantaj kaj sufiĉe famaj kulpigantoj de reprezalioj evidentiĝus tre malbonaspektaj. Unuflanke, estas prave, ke gefiloj ne respondecas por siaj gepatroj; sed aliflanke, necesas malfermi arkivojn por ĉesigi malpravajn kulpigojn.

4-a grupo — ordinaraj krimuloj — murdistoj, kies viktimoj estis militistaj, partiaj, ŝtataj laboruloj kaj ordinaraj membroj de partio.

5-a grupo — homoj, kiuj senkulpe suferis de veraj malamikoj de Soveta potenco, kiuj sukcesis penetri la punstrukturojn, ankaŭ de troa fervoro aŭ krueleco de tiuj, kiuj efektivigis reprezaliojn. Ĝuste tiuj homoj meritas rerajtigon. Inter ili ankaŭ esperantistoj (se ili ne apartenis al la kvar antaŭaj grupoj).”

Ke inter la mortkondamnitoj en tiuj multaj jaroj troviĝis ankaŭ aŭ eĉ ĉefe fiuloj kiuj meritis tiun punon, tion mi ne volas kontesti. Mi parolas pri la stalina teroro kontraŭ la kritikaj bolŝevistoj! Kaj ĝuste tiujn Stalino kaj la stalinistoj nomis „perfiduloj”, „kontraŭrevoluciuloj”, „banditoj”, „sabotistoj” ktp kaj murdis ilin.

„Tamen ne temas pri milionoj da viktimoj, pri kio krias niaj liberaluloj-antisovetuloj.”

Ne miksu min kaj la ceterajn kontraŭstalinanojn kun la „liberaluloj-antisovetuloj”! Mi parolas pri la murdo al la bolŝevistoj, kiuj kritikis Stalinon.

„Tuta ĉi tiu baraktado ĉirkaŭ la nomo de Stalin havas unu celon: diskrediti socialismon, diskrediti Stalin-on kiel organizanton de la venko en la Granda Patruja Milito, la 2-a mondmilito, en lukto kun faŝismo.”

Jes, ĉar la „liberaluloj-kontraŭsovetuloj” provas, kun via helpo, identigi Stalinon kun socialismo, kaj kun via helpo ili eble eĉ sukcesos…

„Sed malgraŭ tio, la plimulto de nia popolo ĝuste taksas la rolon de Stalin en konstruado de socialismo en nia lando, en organizo de la Grandega Venko. Ĉiuj revolucioj estis akompanataj de oferoj tre grandaj, ĉar defaligitaj klasoj per dentoj kaj ungegoj penis konservi sian potencon kaj sian riĉecon. Rememoru Anglion kaj Kromvelon, la Grandan Francan revolucion kaj la Vendeon. Sed tiuj estis burĝaj revolucioj, oni skribas pri ili kiel necesaj paŝoj antaŭen en la disvolviĝo de socio.”

Ne diru tion. Nuntempe ekzistas fortaj burĝaj tendencoj kiuj akuzas la Francan Revolucion kiel la lulilon de ĉiaj postaj fiaĵoj.

„Sed la burĝaro de ĉiuj landoj ne povis kaj ne povas pardoni nin pro la socialisma revolucio (same pro la Pariza Komunumo), kiam reale potencon prenis la popolo.”

Ĉu vi vere atendas de ili, ke ili pardonu la komunistojn pro tio?

„Ni venkis intervenon de 14 ŝtatoj! Ni defendis novan vivon, ĉar la popolo ne volis reveni en pasintecon. Sed kiom da oferoj estis, kiom da ruinaĵoj! Prava estis W. Churchill, angla politikisto, kiam li diris: «Estis granda feliĉo por Rusio, ke en jaroj de grandaj malfacilaĵoj ĝin gvidis genio kaj neŝancelebla militestro J. V. Stalin. Li estis elstara persono, homo de neordinara energio, erudicio kaj nefleksebla forto». Li kapablis determini necesajn taskojn por disvolviĝo de la lando, prepariĝi al milito kaj poste venki.”

Nu, se citi W. Churchill, oni devas, por kompletigi lian juĝon, ankaŭ citi lin kiam li iom poste diris: „Ni buĉis la malĝustan porkon”, parolante pri Hitlero kaj Stalino. La opinioj de homoj kiel Churchill povas esti interesaj, sed ili ne povas esti vere helpaj por nia propra juĝo!

„Por la tutmonda burĝaro malamikoj estas ankaŭ Kubo, Norda Koreujo, Belorusio, Venezuelo...”

En tio vi pravas. Pro tio ni ne simple alprenu la juĝon de burĝoj. Sed se burĝoj, por siaj interesoj, elfosas dokumentojn, kiuj unuavide ĝenas nin, ni devas okupiĝi pri tiuj dokumentoj kaj alpreni propran sintenon rilate al ili, sendepende de la burĝoj.

„Kaj honte estas legi, kiam kelkaj niaj kamaradoj prisuĉas «difektojn» de socialismo kaj ne atentas la aferaĉojn de Usono kaj de propraj burĝaj registaroj.”

Ĉu vere vi konas tiajn kamaradojn? Mi ne. Kie vi legis tion? Ŝajnas, ke vi profunde miskomprenas ion.

„En Germanio antaŭ kelkaj jaroj oni forigis la memorlokon dediĉitan al Ernst Thälmann, kaj nun iuj deputitoj klopodas pri nomŝanĝo de stratoj kaj placoj, kiuj portas lian nomon. Ilin ne timigas faŝismo, sed timigas la komunisto Thälmann, luktulo kontraŭ faŝismo. En 2011 mi ĉeestis malfermon de steleo, dediĉita al interbrigadanoj, en Madrido, en la Universitata urbeto. Nun oni okupiĝas en juĝejo pri afero de neleĝeco de starigo de tiu steleo.”

Vi diras „oni” en ambaŭ kazoj, de Germanujo kaj Hispanujo. Ĉu vi parolas pri burĝoj, etburĝoj kaj ties aneksaĵo? Aŭ ĉu vi parolas pri kamaradoj? Estas nature, ke burĝoj emas forviŝi komunistojn el la memoro, tio estas parto de ilia batalo por hegemonio.

Ernst Thälmann [Telmano] estas certe unu el la simboloj de tio, ke la germanaj komunistoj plej aktive batalis kontraŭ la faŝistoj kaj ankaŭ plej viktimiĝis en tiu batalo. Tamen, se vi jam mencias Telmanon, necesas diri, ke li kaj la Komunista Partio de Germanio (KPD), sekvante la linion donitan de la 6-a kongreso de la Komunista Internacio (KI), kiu siavice estis difinita ĉefe de Stalino,

1. deklaris la socialdemokratan partion „socialfaŝista” kaj ĉefe kontraŭbatalenda — kaj per tio baris la vojon al komuna batalo kontraŭ la faŝismo,

2. malrealisme esperis konvinki la maldekstrajn socialdemokratojn forlasi sian partion kaj aliĝi al la komunista partio, kaj

3. metis kiel strategian celon la tujan socialisman revolucion kaj starigon de Soveta Germanujo kiel solan alternativon al la faŝismo.

Tiuj tri fundamentaj eraroj grave kontribuis al la venko de la faŝismo en Germanujo fine de januaro 1933 kaj ĝian postan firmiĝon. Telmano, laŭ la centrismaj reguloj de la KI, estis ne nur obeema kaj disciplinita, li eĉ ne havis elekton, li devis sekvi la linion eldonitan de Stalino por la KI. Ene de la tiama KPD oni disciplinite transprenis kaj plenumis la direktivojn de la KI. Tamen ekzistis komunistoj en Germanujo, kiuj pli klare vidis la situacion, ekz-e Thalheimer, kaj kiuj povis ankaŭ esprimi sin, ĉar ili ne subiĝis al la nepra disciplino de la KI, ĉar ili estis ekskluditaj el la KPD. Ekzistis tiutempe kromaj analizoj de la faŝismo multe pli realismaj, ekz-e de… Leo Trocko.

Krome, post la enpotenciĝo de la faŝismo en Germanujo, la KI kaj la KPD ankoraŭ opiniis, ke la faŝismo ne tenos sin longe kaj ke la situacio kreita de ĝi favorigos la revolucion kaj la starigon de Soveta Germanujo. Profunda eraro, evitebla se Stalino kaj la KI aŭskultintus aŭ almenaŭ pripensintus la analizojn de aliaj kamaradoj. Ĝi estis korektita bedaŭrinde multe tro malfrue, dum la 7-a KI-kongreso en 1935.

En la nuntempa Germanujo la komunistoj estas jam de certa tempo tiom malfortaj, ke dum la elektoj ili eĉ ne sukcesas superi la 5-elcentan limon por eniri en la parlamentojn (subŝtatajn kaj ŝtatajn). Ni estas alvokitaj kiom eble plej disvastigi niajn valorojn, kiuj esprimiĝas en nia historio kaj ties personoj. Koncerne Ruslandon, mi rekomendas honori Leninon kaj liajn kunbatalintojn — lia ĉefa kunbatalinto estis Leo Trocko! La praktikan venkon de la Oktobra Revolucio faris Trocko. (Sed tion vi eble eĉ ne scias, ĉar Stalino deklaris lin kontraŭrevoluciulo kaj eĉ forviŝis lin el la historiaj fotoj kaj poste murdis lin en lia meksika ekzilo.)

Mi ne volas diri, ke ĉio estis malbona, kion la postlenina KI (kaj do Stalino) faris. Laŭdinda estas ekz-e la subteno de la 6-a kongreso de la KI al la sendependiĝaj bataloj de la koloniaj popoloj.

Vi diras:

„Kapitalismo per ĉiuj fortoj penas konservi sian potencon, malgraŭ amasaj protestoj de popoloj, kiujn ni spektas dum lasta tempo.”

Ne estas tiel simpla. Kvankam amasaj protestoj de popoloj direktiĝas kontraŭ diversaj decidoj kaj faroj de la burĝaro, ili ankoraŭ ne direktiĝas kontraŭ la konservado de ĝia potenco: ĝis nun la granda plimulto de la popolo sufiĉe profunde adaptiĝis al la novliberalismo, ties ideologio kaj praktiko. Se „protestoj de popoloj” celas la regadon de la burĝaro, tiam ni havas revolucian situacion. Sed en la momento, en Okcidenteŭropo, ni ne havas ĝin. Kaj mi dubas, ke en Ruslando en la nuna momento vi havas revolucian situacion. Sed taksi la rusan situacion estas tasko pli via ol mia.

„Kaj la ideologia lukto estas en la unua loko. Krom burĝa gazetaro, inkluzive en Esperanto, estas sufiĉe da libroj de vere objektivaj kaj honestaj aŭtoroj. Kaj finfine necesas posedi klasan instinkton.

M. Prilepskaja, Rusio.”

Mi ne dirus, ke la ideologia lukto estas „en la unua loko” (se per „unua” vi celas hierarĥion), sed ja ke ĝi estas ege grava (kaj en mia persona situacio la sola, al kiu mi povas kontribui). Pri kiaj „vere objektivaj kaj honestaj aŭtoroj” en Esperanto vi parolas?

Fratece,
Vilhelmo Lutermano, Havano, Kubo.



1. Vidu, respektive, Martemjan Nikitiĉ Rjutin: Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo [el la jaro 1933!] (MAS-libro n-ro 134), Leo Trocko: Antaŭparolo kaj enkonduko al la germana eldono de „La konstanta revolucio” kaj La malsano de Lenino (MAS-libro n-ro 143) kaj Leo Trocko: Pri la testamento de Lenino (MAS-libro n-ro 148). -vl


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.