Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
12-nov-2015

Mallongigita artikolo de ĵurnalisto Abik Elkin
en Vesti Segodnja (Вести Сегодня = Informoj hodiaŭ),
la plej maldekstra ĉiutaga ĵurnalo en Latvio,
la 24-a de septembro 2015 (ruslingva originalo)

La nefleksebla Alfred Rubiks

Alfred Petroviĉ Rubiks, komunisto:
politika malliberulo dum 8 jaroj,
nun prezidanto de Latvia Socialista Partio

La estinta gvidanto de Latvia Komunista Partio, dum la pasinta tempo la plej bona urbestro de Riga, Alfred Petroviĉ Rubiks estis la sola, kiu ĝis la fino defendis siajn konvinkojn. Pro tio li fariĝis la unua politika malliberulo en la sendependa Latvio. Nuntempe li gvidas la Socialistan Partion de Latvio. Ankaŭ, li estis elektita deputito al la Eŭropa Parlamento.

Je la 24-a de septembro 2015, la lasta komunisto de Latvio, ĝia plej fama malliberulo, Rubiks celebris sian 80-jariĝon. Li rakontis al ni pri tio, kiel li trovadis komunan lingvon kun gvidantoj de USSR, kun najbaroj laŭ dormobenko kaj kun simplaj homoj.

«Mi povas diri, metante manon sur la koron, ke mi neniam suferis je la malsano de famuloj — je troa memfido kaj malestimo al aliaj homoj! Mi venis el simpla kamparana familio kaj ĉiam taksis min homo el la popolo. Mi ne havis iajn ajn privilegiojn», diris li.

«Plej malfacile estas venki sin mem...»

Kaj vere Rubiks, kiel oni diris dum Sovetuniaj tempoj, trairis vojon de kolĥozano ĝis gvidanto. «Mia duonmalsata postmilita infaneco pasis en Aizkraukle. Tie mi ellernis labori. Labori ne donante ripozon al la manoj, ne priatentante laciĝon. Plej malfacile en la vivo estas — venki sin mem. Devigi sin, kiam mankas fortoj, fari ion bezonatan malgraŭ sento, ke oni ne povas, malgraŭ karakteriza al homoj pigreco. Ekde infaneco mi ellernis, ke ĉiu devas respondeci pri siaj faroj kaj devas mem fari ion, sed ne atendi, ĝis kiam iu alia faros tiun laboron.»

Alfred rememoris unu epizodon dum sia laboro en posteno de prezidento de la urba plenumkomitato de Riga, en la dua duono de la 80-aj jaroj. Laŭ lia iniciativo, en la urbo oni komencis fari biciklajn maratonojn, kaj Rubiks decidis, ke ne estis juste se simplaj Riganoj eltenos distancon de 50 aŭ 100 kilometroj, dum li mem en blanka ĉemizo nur staros kaj fiere ilin renkontos apud la finiŝo. Kaj kvankam li mem lastan fojon provis promenadi per biciklo dum sia malproksima infaneco, li tamen surseliĝis sur la durada agregato kaj ekimpetis tuj je 100 kilometra distanco. «Ĵus rekonsciiĝinte, mi tuj trapuŝiĝis tra medicinistoj kaj ĵetkuris al mia biciklo. Mi tiam diris al mi mem: se vi jam 80 kilometrojn traveturis, tiam ĉu vere vi ne eltenos ankoraŭ 20?»

Rubiks diverstempe laboris kaj en uzino, kaj en komsomolo, kaj en gvidaj oficoj en la ministerio de loka industrio. En la Partio li trapasis vojon de ordinara komunisto ĝis la unua sekretario de Latvia Kompartio.

Tamen li ne kaŝis, ke la plej feliĉa periodo en lia labora agado okazis en posteno de urbestro de Riga. «Tiu ĉi laboro estis laŭ mia animo; mi eĉ en siatempo rifuzis la proponon, kiu estis farata, eklerni en supera diplomatia lernejo. Mi ne sentis en mi kapablojn de diplomato, mi ne imagis, kiel mi laborus en ambasadorejo. Al mi ĉiam plaĉis laboro produktanta, mastrumada, pli proksime al homoj, al realaj aferoj», daŭrigis Alfred Petroviĉ.

Pri sia laborado sur posteno de urbestro, la gvidanto de SPL povas rakonti dum horoj, rememorigante kun neimagebla precizeco (nomante ĉiujn postenojn kaj familiajn nomojn!), unu interesan okazaĵon post la alia. «Ĉu vi scias kiel mi elektis homojn por ofico de gvidanto de dommastrumado? Mi iris al ili hejmen! Jes, mi rigardis, kia ordo estis en ilia hejmo. Se homo estas malpuremulo en ĉiutaga vivo, se en la propra hejmo estas malordo, do kiel li povos fari ordon en la tuta proksima areo, aŭ en kelkaj domoj?» Kaj ankoraŭ li ŝatis, antaŭ ĉiusemajnaj kontroladoj, traveturi inkognite laŭ tiu urboparto, kiun sekvonttage li devas detale kontroli. Kiam sekvonttage la submetigitoj montris al li faritan laboron, tiam li jam antaŭe sciis pri la fakta stato kaj senprokraste diris al la oficistoj pri la vera stato de la aferoj.

«En mia memoro restas unu tre drameca epizodo. Ni ekfunkciigis unu elitecan domon sur tiama strato Gorkij. La domo estis konstruata speciale por tiuj militistoj niaj, kiuj revenis el Afganio kiel invalidoj. Subite, en Soveto de Ministroj — al kiu tiam ni estis subigitaj — komenciĝis paroloj, ke endus samtempe plibonigi vivkondiĉojn ankaŭ de la supera tavolo de ekzekutivaj postenuloj. Baldaŭ mi ricevis leteron, en kiu al mi estis rekomendata pririgardi eblecon disponigi loĝejojn en la nova domo al membroj de Soveto de Ministroj; en la tuta listo estis nur ministroj kaj prezidantoj de la komitatoj kaj afero-administrantoj. La leteron subskribis persone la afero-administranto de la Ministra Soveto. Mi alvokis la estron de loĝeja fako kaj diris al li: kontrolu, kiuj el tiuj oficistoj havas laŭleĝan rajton pretendi al plibonigo de loĝkondiĉoj. Je sekva tago tiu mia subulo raportis: el 16 homoj menciitaj en la letero, la rajton ricevi novan loĝejon havis nur unu oficisto. «Kion do ni faru?» — embarasite demandis mi. «Mi ne scias, Alfred Petroviĉ, tiaĵon mi ankoraŭ ne spertis!» — sincere konfesis la estro de la fako.

Pripensinte, mi decidis skribi leteron al Soveto de Ministroj kaj atentigi, ke 15 ministroj ne rajtas laŭ leĝo pretendi al nova loĝejo. Sed se la Soveto de Ministroj opinias, ke Riga tamen devas prezenti al ili loĝejojn en la elita domo, do tiam Soveto de Ministroj konfirmu tion per oficiala letero. La leteron mi konfidis al homo oficiale komisiita. Kio tiam komenciĝis! Al mi oni telefonis el Soveto de Ministroj kaj forte mallaŭdis. Tamen post kelkaj tagoj evidentiĝis, ke onidiro pri deziro de oficistoj preni al si la loĝejojn, kiuj estis destinitaj por afganiaj veteranoj, atingis estintajn partoprenantojn de la milito en Afganio. Ili skribis kolektivan leteron al la ĵurnalo Izvestija. El Moskvo alvenis ĵurnalisto, kaj rezulte aperis frakasa artikolo. Fulmrapide mi estis vokita al centra komitato, al kunsido de partia buroo en la ejo de Voss mem1. En la koridoro mi renkontis tre malĝojan afergvidanton de la Ministra Soveto. Mi supozis: «Iu el ni du foriros de tie ĉi sen laboro.» En la buroo okazis severa esploro de la afero. Pro la ideo — enloĝigi en loĝejoj por revenintoj el Afganio — estis tuj maldungita la afergvidanto de Ministra Soveto, kaj al mi ne estis farita eĉ unu riproĉeto, ĉar mi agis strikte laŭleĝe.»

Rubiks neniam aranĝis sin sub premon de cirkonstancoj. Tio ĉi certe ne estas por li: ŝanĝi siajn konvinkojn depende de konjunkturo.

Por timigi malkonsentantojn

«Kiam mi estis arestita en la jaro 1991 — kaj ankoraŭ poste — mi de multaj homoj aŭdis replikojn tiajn: jen kia malsaĝulo estas tiu Petroviĉ, ne povas ĝustatempe orientiĝi kaj „ŝanĝi la uniformon“, ĵuri pri sia fideleco al Popola Fronto. Sed por mi tio estis tute malakceptebla. Mi malestimus min mem, se perfidus miajn konvinkojn, miajn idealojn kaj se rekomencus, kiel tion faris multaj dum tiu periodo, piedpremi en koton la partion kaj komsomolon, kiuj edukis min. Mi malestimus min mem, se ekpiedpremus mian antaŭan vivon», — diris Alfred Petroviĉ.

«Ĉu mi sciis, ke mi estos arestita post la puĉo? Jes, mi ne estis tute naiva, kaj komprenis, ke min oni povas aresti. Por timigi kaj por edifi aliajn malkonsentantojn. Sed, certe, mi ne imagis, ke al mi estos prijuĝataj 8 jarojn. Ja sur miaj manoj ne estas sango. Mi estis simpla homo, kaj, cetere, en la malliberejo oni min estimis, sciis, ke mi tie sidas pro nenio», rememoras la gvidanto de la Socialista Partio.

«Se vi min demandus, ĉu mi ne bedaŭras pri io ajn, ĉu mi volus ion ŝanĝi en mia pasinteco, tiam mi konvinke respondos: ne, kaj ankoraŭfoje ne. Mi ĉiam, en ajna posteno, penis labori honeste, kiel instruis al mi la gepatroj — por ne honti rigardante en okulojn de homoj», — diras Alfred Petroviĉ, kiu en sian abundan laborliston antaŭ 6 jaroj enkribis ankaŭ laboron de deputito de Eŭropa parlamento.

«Trafinte en Bruselon kaj partoprenante en laboro de Eŭropaj strukturoj, mi komprenis, ke Latvio facile povus trafi inter muelŝtonoj de la burokratio de la Eŭropa Unio».

«Eblecojn influi al decidoj de la gravuloj de EU ni havas ekstreme malmultajn», konstatis la prezidanto de Latvia Socialista Partio. Li avertas: estonteco de Latvio estas en danĝero. «Sed minaco venas tute ne de kelkaj centoj da rifuĝintoj, kiuj veturos al ni. La plej terura estas tio, ke daŭras amasa forveturado de la loka loĝantaro. Restas nur infanoj kaj maljunuloj. Se tiel ankaŭ plue daŭros, tiam nia kara Latvio povas transformiĝi je dezerto. Nunaj regantoj pri tio ĉi ne pensas, ili zorgas nur pri tio, kiel aranĝi sian propran vivon, kiel sendi siajn infanojn en eksterlandon, kiel malpaciĝi kun nia granda najbaro. Miriga estas la fakto: komence ni penas ekkvereli kun Rusio, tiele disbati ĝin je polveroj, kaj poste ni ektimas, ke ĝi eble povus nin ataki. Kaj estas elspezataj milionoj por aĉeti kvin tankojn — kvazaŭ ili povus nin savi» — konkludas Alfred Petroviĉ.

Kaj fariĝas klare, ke nek al pensio, nek al politika trankvilo li ja certe ne prepariĝas. «Ni ankoraŭ luktos», ridetis li.

tradukis el la rusa Andris Natinŝ


1. Aŭgust Edvardoviĉ Voss (1919–1994), ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Latvio ĝis 1984, membro de la centra komitato de KPSU 1961–1990.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.