Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
14-dec-2016

Renkontiĝo kun teroristo

Dieter Rooke raportas eventon en Svisio, okazintan tri semajnojn antaŭ la venko en Aleppo de la Siria armeo

RENKONTU LA BLANK-KASKULOJN:
propaganda bildo desegnita por fortigi la Usonan politikon de «reĝim-ŝanĝo» en Sirio

Okaze de kampanjo por nia komunista partio (la Partio de Laboro de Svisio — PdA), mi estis komisiita disdoni agitmaterialon por balotoj al la urba parlamento de Berno. Nia ĉela sekretario sciigis al mi adreson de maneĝo (ĉevalrajda lernejo), kulturcentro de alternativuloj apud ĉefa stacidomo, kie okazis kunveno organizita de obskura asocio: «Kontraŭrasisma Perspektivo».

La 18-an de novembro 2016, je la 20-a horo komenciĝis la kunveno en granda halo de la kulturcentro. Aperis studento el Berno kiu deklaris ke lia gasto komunikos en la angla. Simpatia junulo ĉirkaŭ 30-jara rakontis pri sia vivo en Sirio, en urbo Aleppo.

Unue li pace manifestaciis kun aliaj gejunuloj sur stratoj — sed post reprezalioj li aliĝis al armita grupo kaj prenis pafilon en siaj manoj. Kiam intensiĝis la milito en la urbo, necesis zorgi la viktimojn. Senkulpuloj, infanoj mortis pro bombardo. Tial li aliĝis al la Blank-Kaskuloj (organizaĵo kies pretendata rolo estas savi vivojn de senkulpaj viktimoj de milito, sed ĉiam apud ĵurnalistoj kun fotiloj aŭ kameroj)1.

La filmo montris ŝokajn scenojn, sed la skribitaj komentoj estis anglalingvaj — kaj por mi tial suspektindaj, ĉar la Blank-Kaskuloj ĉe la ekrano parolis ekskluzive en la araba lingvo. Tre klare estis videblaj la manipuladoj. En Jutubo nuntempe estas videbla pardonpeto pro la sceno kun la savo de «manekeno». La simpatia junulo malkaŝe propagandis por la teroristoj — ĉar ja inter liaj amikoj estas batalantoj kontraŭ la Siria armeo.

Kiom da malamikoj li mem murdis, tion li evidente ne rakontis.

Mi demandis la svisan organizanton en la germana, ĉar mi ne regas la anglan: «Kial vi ne telefonas al viaj amikoj en urbo Aleppo por ĉesigi la hombuĉadon?» Li klare respondis: «Ni ne cedos, ni oferos niajn vivojn».

Dum sinsekva posta kunveno de nia komunista ĉelo mi raportis pri mia travivaĵo. Ĝi levis ardan disputon. Kamaradino obĵetis: «La situacio estas tiom komplika, kaj ne komprenebla por ni eksteruloj». Sed por mi estas tute klara: kondamninda estas terorismo, eĉ se tion propagandas simpatia junulo. Mi legis en gazeto svisa: la teroristoj eĉ petis helpon de dio!


1. Noto de la redaktoro: La Blank-Kaskuloj estis kreita de Britio kaj Usono en 2013. La manaĝero estas John Le Mesurier, entreprenisto kaj antaŭa brita soldato. Ĝi funkcias en la ribel-regataj teritorioj de Sirio, ĉefe kun la politikaj islamistoj de Jabat al Nusra — t.e. Al Kaida en Sirio — subtenata de Britio kaj Usono. La ĉefa funkcio de la Blank-Kaskuloj estas propaganda. Ĝi demonigas la sekularan reĝimon de Assad kaj instigas imperiisman «humanecan» militan intervenon por trudi reĝim-ŝanĝon en Sirio.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.