Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
07-nov-2015

Proklamo de la Rusia sekcio de LP-IKO1 pri la 98-a datreveno de la Granda Oktobra socialisma revolucio


Kamaradoj!

Paŝon post paŝo ni proksimiĝas al centjara datreveno de la Granda Oktobra socialisma revolucio — de la evento, kiu renversis la tutan mondon.

Kun kia bagaĝo ni iras al ĝi? De la monda komunista movado restis preskaŭ nenio. La komunistaj partioj, ĉu tiuj, kiuj havas potencon, ĉu tiuj, kiuj estas en opozicio, degeneris en la plej bona okazo al maldekstraj social-demokratoj, kaj en la plej malbona — similas kunvenojn de pensiuloj, rememorantaj «bonajn malnovajn tagojn». Sekteco, ĵetiĝoj al diversaj flankoj, demoralizo — jen estas la nuna stato de la komunistoj. Ne nur en nia lando, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Do, ĉu «komunismo finiĝis», pri kio senlace ripetadas la burĝa propagando? Ne.

Komunismo kiel idea-politika movado realiĝos en nova socia ordo, kiu ĉesigos subigon de la socia laboro al interesoj de privata riĉiĝo, ekspluatadon je homo fare de homo. Kaj dum dominas privata proprieto, dum riĉo de nemultaj estas garantiita per ekspluatado je miliardoj da dungaj sklavoj — komunismo kiel revo pri pli bona mondo kaj kiel viva scienca teorio ne povas morti. Kaj sekve, nepre aperos novaj batalantoj.

Ni ĉirkaŭrigardu. Kion alportis la venkinta kapitalismo?

Prirabadon de novaj teritorioj, enirintaj kun rajtoj de duonkolonioj en orbiton de la plej grandaj imperiismaj centroj. Novajn militojn en Azio kaj Afriko, jam forportintaj vivojn de kelkdek milionoj da homoj. Amasan mizeron de la loĝantaro kaj degeneron de iam evoluintaj landoj. Malegaleco inter malvasta elito de la plej grandaj kapitalistoj kaj la plejmulto de la loĝantaro en ĉiu lando de la mondo kaj en la tuta mondo ne malaperis, ne malgrandiĝis, male — ĝi nur kreskis.

Ĉiujare abismo inter la riĉeguloj kaj malriĉuloj kreskas. Ĉiujare, en ĉiu lando de la mondo, la supraĵo de la burĝaro akceptas novajn leĝojn, gardantajn ĝian diktaturon kaj stumpigantajn la rajtojn de la laborantoj. Ĉiujare kreskas elspezoj por kaŝobservado, por plifortigo de specialaj servoj, por cerbolavado je la loĝantaro, por ĉirkaŭplektado je la tuta mondo per militaj bazoj. Ĉiujare ni aŭdas pri tio, kiel vicaj kontraŭdiroj inter la plej grandaj regnoj de la moderna mondo kaŭzas vicajn ŝtatrenversojn, milionojn da rifuĝantoj, amasmurdojn kaj senbridan rabadon.

Ĉu mondo de perforto? Jes. Ĉu mondo, regata de torturistoj? Jes. Ĉu mondo, en kiu rabisto, antaŭ ol rabi, rakontas al la viktimo, ke tio estas profita por tiu? Jes. Ĉu mondo, en kiu obskurantismo anstataŭigis scion, kaj scienco degeneras en servistinon de ŝtelistoj kaj murdistoj? Jes.

Oni kredigas nin, ke eliro el tiu mondo ne ekzistas, sed tio estas malvero.

Antaŭ malpli ol cent jaroj la mondo, droninta en freneza amasbuĉo de la unua mondmilito, ekvidis la eliron. En tiu mondo ekzistis kolonioj, en kiuj loĝis homoj de dua speco. En tiu mondo multegaj homoj ne rajtis esprimi sian opinion. Penoj defendi siajn rajtojn estis subpremataj per militaj trupoj. En tiu mondo la burĝaro enpelis milionojn da junuloj en tranĉeojn, kaj milionojn da infanoj kaj virinoj al maŝinoj — la unuaj murdadis siajn similulojn, kaj la duaj provizadis ilin per iloj por amasa murdo. En tiu mondo epidemioj falĉadis milionojn rekte en la centro de Eŭropo, en la plej evoluintaj landoj pro malsato kaj tuberkulozo mortadis laboristoj, kaj ŝajnis, ke lumo neniam venos en vivon de ĉina kulio, hinda pario, negra kotonkultivisto.

Sed certigoj pri neŝanĝeblo de tiu ordo evidentiĝis mensogo.

La laboristoj de Rusio unuaj leviĝis kaj prenis en la manojn la potencon, elĵetinte siajn ekspluatantojn. La subpremitaj popoloj deĵetis la kolonian jugon kaj ĵetis for siajn subpremantojn. Kaj centmilionoj da loĝantoj de la evoluintaj landoj fine akiris tion, pri kio ili prave povas fieri — tiujn rajtojn kaj liberojn mem, kiujn oni nun penas depreni de ili.

Ĉiuj, kiuj faris tion, ĉiuj, kiuj luktis por la «baza» rajto esti libera homo, sed ne sklavo — restis en la historio. Ili montris: en la plej senespera situacio ekzistas eliro. La situacion mem eblas ŝanĝi. La sistemon mem eblas rompi.

En la momento de revolucio la historion faras tiuj, kiuj antaŭ tio estis senigitaj je tiu rajto: laboristoj, kamparanoj, parioj, kulioj, sklavoj.

Rigardu ĉirkaŭen: ili ĉiuj ne malaperis. Laboristoj, kamparanoj, parioj, sklavoj — ĉiuj ili estas ĉirkaŭe. Ĝuste sur iliaj ŝultroj tenas sin la bonstato de la mastroj de tiu ĉi mondo. Se ne estos nafto, metalo, pano, plasto, kuraciloj — kio restos de tiu mondo? Dum cent jaroj la naturo sorbos ajnan urbon, forlasitan de homoj. Dum mil jaroj ĝi forigos lastajn spurojn de evoluinta civilizo.

Ĉio ĉi tenas sin sur la ŝultroj de tiuj, kiuj provizas niajn domojn per varmo kaj elektro, konstruas vojojn, elterigas nafton, kuracas kaj instruas, trovas novajn specojn de krudmaterialoj, konstruas novajn robotojn, esploras ekosistemojn, sintezas novajn kuracilojn — miliardoj da laborantoj! Ĉio, kion ni vidas ĉirkaŭe — laŭ plena rajto apartenas al ili.

Laŭ la rajto, kiu estas forprenita. Laŭ la rajto, kiu estas uzurpita. De kiu? De malgranda kaj nana amaseto da riĉeguloj, kiuj plu penas daŭrigi sian ekziston, malamikigante nin ĉiujn, ludante per nia malklereco kaj timoj, kiujn ili mem al ni sugestas, murdante nin en siaj fiaventuroj. Ili kredigas nin, ke alia mondo ne povas ekzisti, kaj ke ĉio, kio estas nia — estas ilia.

Antaŭ malpli ol cent jaroj por ĉiuj iliaj pretendoj estis trovita respondo: socialisma, proleta revolucio. La revolucio neniigis tiujn, kiuj ankoraŭ hieraŭ opiniis sin la salo de la tero. La revolucio rekonstruis la vivon en la tuta mondo. Kie hodiaŭ estas amasaj infektaj malsanoj en evoluintaj landoj? Kie estas amasa malsato en Britio? Kie estas mortpafadoj je laboristoj en Francio kaj Germanio? Kie estas faŝismo en Hispanio aŭ Portugalio? Kie estas kolonioj de Nederlando kaj Belgio? Kie estas «niggers» de Usono?

Oni nin kredigas, ke la regado de la kapitalo estas eterna. Ne.

La pli bona mondo — mondo sen militoj kaj ekspluatado, mondo, kies tutaj riĉaĵoj estas atingeblaj por ĉiu — eblas. La revolucio de la 7-a de novembro 1917 en la sufokiĝanta pro sango, tifa, mizera kaj analfabeta Rusia imperio pruvis, ke laboristoj povas, unuiĝinte, preni la potencon en siajn manojn kaj konstrui evoluintan socion sen parazitoj-mastroj. La nuna, ĉiam pli streĉiĝanta monda krizo de kapitalismo montras, ke la estonteco aŭ apartenas al la laborantoj, aŭ ĝi ne ekzistos por la tuta homaro.

Nova «sturmo de la ĉielo» estas neevitebla.

Vivu socialisma revolucio!

Tradukis el la rusa Jurij Finkel



1. Laborista Partio — Internacia komitato pri organizo.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.