Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo

Por la praveco de komunistoj

Jen resumo de studaĵo far profesoro Leonid Ŝirikov, kiu aperis en N-ro 9/2002 de la ruslingva periodaĵo Dialog (eldonita 1990–2004). Kamarado Johano Petik elektis, resumis kaj tradukis ĝin ĉar, laŭ liaj vortoj, ĝi “prezentas la komplikajn, multe pridiskutitajn historiojn de Sovetunio kaj Komunista Partio de Soveta Unio surbaze de faktoj kaj indikoj, senmaskigante la antikomunismajn histori-falsigojn”.


Ekde la Gorbaĉova-Jelcina turniĝo kontraŭ-revolucia la antikomunisma propagando, de balotado al balotado fortimigas nin per asertoj pri la politika subpremado en la 30-aj kaj 50-aj jaroj de la lasta jarcento. Oni konscie troigas la nombron de la viktimoj, ŝiras la procesojn de la fortostreĉoj por firmigi la sovetan potencon disde la realaj cirkonstancoj, akuzadas la tutan partion kaj la sovetan ŝtaton anstataŭ la farintoj mem de la subpremado. Manke de adekvataj refutoj la histori-falsigoj, prisilentadoj, mensogoj faras la impreson de aŭtenteco. Ankaŭ pro tio estas eksterordinare grava returni al tiuj komplikaj kaj pezaj paĝoj de nia historio, pliprecizigi la faktojn per dokumentoj.

La kompetentaj instancoj zorge kompilis kaj publikigis la indikojn pri la suferintoj de la subpremado. Laŭ tiuj indikoj, inter la jaroj 1930 kaj 1953 oni startigis tribunalajn kaj ekster-tribunalajn procesojn rezultigintajn kondamnojn, kontraŭ 3.778.234 homoj, akuzitajn pri kontraŭ-revoluciaj kaj kontraŭ-ŝtataj krimoj. El la kondamnitaj oni ekzekutis 786.098 homojn. Nombro nepermeseble granda, sed multoble malpli granda, ol kian la antikomunisma propagando diskonigas. Oni devas ankaŭ tion konsideri, ke la plimulto de la kondamnitoj estis vere kulpaj: ili estis teroristoj, banditoj, krimuloj laŭ la publika juro, patruj-perfiduloj, "policaj"-oj, kiuj kunlaboris kun la naziaj okupaciantoj en ekstermado de sovetaj ŝtatanoj. La antikomunisma propagando listigas ankaŭ ĉi tiujn inter la "senkulpajn viktimojn".

Inter la akuzitoj troveblis ankaŭ homoj honorindaj, inter ili ankaŭ kadroj de la partia, ŝtata, ekonomia vivoj, militistaj komandantoj, kultivantoj de sciencoj, beletro, belartoj kaj ankaŭ "ĉekistoj". Sed malantaŭ ĉiu senkulpa viktimo ni trovas denuncintojn, senkonsciencajn detektivojn, juĝistojn, estrojn sur alta posteno, kiuj la punojn aprobis sen adekvata ekzameno. Pro tio oni devas laŭpersone ĉi tiujn kulpigi, kaj ne la tutan partion.

Post la morto de Lenin disvolviĝis ferocaj disputoj pri la fundamentaj demandoj de la socia evoluo. La karieristoj, aventuristoj, penetrintaj en la partion, malamikaj fortoj, kamuflitaj per la partio, politike aktiviĝis. Tio sekvigis subpremojn kun politikaj motivoj. La plimulto de la partio, gvidata de Stalin kaj liaj kamaradoj, persiste defendadis la vojon al la konstruado de socialismo, difinitan de Lenin kaj ankaŭ aprobitan de la plej altaj instancoj ŝtataj. Sur tiu vojo oni antaŭvidis la industriigon de la lando, la evoluigon de metalurgio, energi- kaj maŝinproduktado, kiel ties fundamenton, la restrukturigon de la agrikulturo, surbaze de aplikado de novaj tehnikoj kaj komuna laboro, la kreadon de ekonomia kaj militista potencialo, kapabla defendi la novan sociordon.

La evidentaj rezultoj de tiu politiko montriĝis jam en la unua duono de la 30-aj jaroj. Finkonstruiĝis, inter aliaj, la hidroelektra centralo en Dnjeproges, la metalurgiaj kompleksoj en Magnitogorsk, Kuznjeck, la pezmaŝina fabriko ĉe Uralo, la traktormaŝinoj en Harkov kaj Ĉeljabinsk, la Turkestana-Siberia fervojo, la kanalo inter la maroj Blanka kaj Baltika, la metroo de Moskvo, la urbo Komsomolsk en Ekstrem-Oriento k.t.p. La industria produkto kreskis ĝis la 4,1-oblo de tiu en 1913. La kresko de la ekonomia bazo ebligis la evoluigon de la defenda potenco de la Ruĝa Armeo. En la agrikulturo la socialismaj formoj de mastrumado (kolhozoj, sovhozoj) iĝis deteminaj. La mekanikigo de la agrikulturo signife progresis. La financa stato de laboruloj pliboniĝis paralele kun la leviĝo de la tutnacia produkto. La senlaboreco malaperis. La varbileta sistemo, pli frue aplikata por pano kaj aliaj nutraĵoj, ĉesiĝis. La kondicoj por kleriĝo, sciencoj, kulturo kaj sporto iĝis pli favoraj.

La pozitivaj disvolvaĵoj plifirmigis la fidon de laboruloj al la partio kaj ties gvidantoj. Dum la socialisma transformiĝo edukiĝis aro da gvidaj kadroj, inĝenieroj, teknikistoj, kvalifikitaj fakistoj, komprenantaj la novan teknikon. La vivo pravigis la ĝustecon de la ĝenerala linio politika. Estis ankaŭ eraroj kaj maljustaĵoj. La partio faris paŝojn por korekti ilin. Tion pruvis ekz-e la decido de la Centra Komitato je la 14-a de Marto 1930 ("Batalo kontraŭ la distordado de la partilinio en la kolĥoza movado").

La ekonomio de la lando evoluis praktike surbaze de internaj resursoj, kun nesignifa partopreno de la eksterlanda kapitalo. Tiu cirkonstanco necesigis eksterordinarajn dispoziciojn. La provizoraj malfacilaĵoj de la kresko, la intensiveco, precipe la troadoj en la socialisma transformado servis pretekste por la atakoj kontraŭ la partia linio fare de la malamikoj de la partio. Tion instigis Trockij, kiu post la morto de Lenin kandidatis al la primara posteno en la gvidado. Post kiam oni senvualigis liajn frakciadajn klopodojn, liajn falsigojn pri la historio de la Oktobra Revolucio, oni eksigis lian partianecon, kaj en la j. 1929 ekzilis lin eksterlanden. Trockij daŭrigis ankaŭ eksterlande sian kontraŭ-partian agadon, cirkuligis kontraŭ-sovetan peridaĵon, titolitan "Opozicia Komunikilo", fondis la IV-an Internacion, opozician al Komintern, en libroj kaj broŝuroj kalumniis la politikon de KPSU, la personon de Stalin. Tra kontraŭleĝaj kanaloj li tenadis kontakton kun siaj apogantoj en Sovetunio, instigante ilin unuiĝi kaj utiligi siajn poziciojn en partiaj kaj ŝtataj organoj por agado kontraŭ la partia gvidantaro.

En unu n-ro de "Opozicia Komunikilo" li fanfaronis pri tio, ke "la plej fortan, plej multhoman kaj harditan organizon" en Sovetunio havas liaj adeptoj. La forton kaj etaton de la organizo li verŝajne troigis, sed estas senduba, ke adeptojn en la lando li havis. Oni cirkuligis la platformon nomitan "Stalin kaj proleta diktaturo" de la grupo de M. D. Rjutjin, en la rondo de homoj malkontentaj je la gvidado de KPSU. En ĝi oni nomis Stalin-on "perfidanto de la socialisma revolucio", la Politikan Komisionon, la Prezidantaron de la Centra Kontrola Komisiono, la regionajn sekretariojn de la partio "bando de senprincipaj, politikaj trompantoj", oni kalumniis la laboron de la partio surterene de indistriigo kaj kolektivigo, alvokis al komploto de frakciaj grupoj kontraŭ Stalin kaj liaj adeptoj, alvokante aliancanojn al ties "perforta forigo", kaj gloris Trockij-on kiel gvidanton. Antaŭa ano de la politika komitato Zinovjev fariĝis proparolanto de fortoj, penantaj blokadi la konstruadon de socialismo. Parto de la opoziciuloj grupiĝis ĉirkaŭ Buharin. La opoziciaj grupoj fine aglomeriĝis, formante homogenan fronton kontraŭ la baza direkcio partia. En sia libro "La perfidita revolucio" Trockij senkaŝe alvokis al "politika revolucio". Tiuj eldonaĵoj enmaniĝis ankaŭ al Stalin, kiu zorge studadis ilin.

Sen la senmaskigo de la elementoj opoziciaj al la partigvidado, la plua evoluo socialisma estintus malebla. Oni eksigis la organizantojn kaj aktivajn partoprenantojn de la trockistaj kaj aliaj grupoj opoziciaj, elpartiigis ilin, ekzilis kelkajn el ili. La anoj de la opoziciaj grupoj, forigitaj de sur iliaj plej altaj pozicioj, klopodis regajni tiujn siajn poziciojn. Ili ŝajnigis penton, rifuzis la trockismon, dum sekrete gloradis sian idolon.

La murdo al Kirov akrigis la rilaton inter la partia gvidantaro kaj la opoziciaj grupoj. Komence de decembro 1934 la Prezidantaro de la Centra Ekzekucia Komitato de Sovetunio devigis la enketajn organojn aranĝi per akcelitaj procedoj la aferojn de akuzitoj pri terorismaj aktoj. Oni preskribis la tujan plenumadon de mortaj verdiktoj. Oni faris modifojn en la kriminala kodo. Ĉio ĉi servis kiel bazo por amasa malobservado de la socialisma leĝeco. Konfidenca letero de la Centra Komitato al partiaj organizoj, datita je la 29-a de julio 1936, nomis la Zinovjev-an grupon la plej malutila, plej malestimenda grupiĝo perfida el ĉiuj frakciaj grupoj. La gvidantoj de la grupo, iamaj intimaj kunlaborantoj de Lenin, Zinovjev kaj Kamenjev, kvalifikiĝis kiel perfiduloj.

Je la 25-a de Marto 1935 la komisaro pri internaj aferoj de Sovetunio, Jagoda, en sia letero al Stalin raportis pri malkovritaj grupoj teroristaj, kaj proponis ekzekuti la arestitojn surbaze de tiaj akuzoj, respektive relegacii la elpartiigitojn al forajn lagerojn. La ŝtatprokuroro de Sovetunio, Viŝinskij apogis, la politika komitato sankciis la proponojn de Jagoda. Unu konfidenca letero de la Centra Komitato al la departementaj komisionoj, al centraj komitatoj de respublikaj kompartioj, urbaj kaj regionaj komisionoj partiaj „Pri terorista agado de la kontraŭ-revolucia trockista-zinovjevista” (la 29-a de Julio 1936) motivis per tio la venĝon, ke la trockista-zinovjevista bloko enkorpigas la dezirojn kaj volon de malamikoj de Sovetunio, ke ĝi estas la politika sturmbrigado de la kontraŭ-revolucia burĝaro. Rilate la malamikan agadon de la elpartiigitaj frakciantoj kaj la mezuron de punoj, tiu dokumento opiniadis ankoraŭ antaŭ la oficiala proceso tribunala.

La publika debato de la t.n. „unuiĝinta centro trockista-zinovjevista kontraŭ-soveta” (de Zinovjev, Kamenjev kaj kompanoj) okazis inter la 19-a kaj 24-a de aŭgusto 1936. La debato pri la "paralela trockista centro kontraŭ-soveta" (pri Pjatakov, Sokolnjikov kaj kompanoj) okazis inter la 23-a kaj 30-a de januaro 1937. La plimulto da akuzitoj estis organizantoj kaj aktivaj partoprenantoj de la trockista kaj zinovjista opozicio, pro kio oni ilin elpartiigis jam pli frue, kaj tempe de la debatoj estis en karcero aŭ ekzilo. La ĉefakuzitoj ricevis mortajn punojn, la ceteraj longtempajn karcerajn.

En la preparo de la politikaj procesoj grandan aktivecon montris N. I. Jeĵov, kiun oni nomumis, laŭ la rekomendo de Stalin kaj Ĵdanov, komisaro pri internaj aferoj, surloke de la forigita Jagoda, kun konservo de lia pozicio de sekretario de la CK. Oktobre de 1937 Jeĵov fariĝis vicmembro de la politika komitato. La tiutempa gazetaro lin disfamigis kiel "talentan ĉekiston", "la plej lojalan disĉiplon" de Stalin. En la eskalado de perforto kaj arbitro provokativan rolon ludis la prokuroro de Sovetunio, Viŝinskij. Tio estis li, kiu sankciis la aplikadon de torturoj kontraŭ akuzitoj (en siaj teoriaj verkoj li asertadis, ke la "regino" de pruvado estas la konceda konfeso). Kiel ŝtatprokuroro, en la politikaj procesoj li postulis mortpunon kontraŭ preskaŭ ĉiu akuzito.

Stalin observadis ankaŭ persone la enketajn procesojn, partoprenis kelkajn konfrontojn, ricevis la priaŭskultajn protokolojn, partoprenis en la difino de la mezuro de la punoj. Nelonge post la demonstrativaj procesegoj, dum la sesioj de la CK en Februaro kaj Marto 1937, li karakterizis la trockistajn agentojn kiel senprincipan bandon de profesiaj damaĝfarintoj kaj sabotistoj, kiel malamikojn de la laborista klaso, perfidantojn de la soveta patrio, kiujn oni do devas senkompate ekstermi. La ŝtatanoj de Sovetunio ĝis tiam bone finlernis, ke la trockismo estas la malamiko de la soveta reĝimo, tiel la necesecon de la batalo kontraŭ trockistoj pleje aplaŭdis.

Stalin alvokis al la batalo kontraŭ veraj trockistoj. Li kritikis kaj prijuĝis tiujn partianojn, kiuj sen elekto kaj mezuro elpartiigis kaj pereigis komunistojn. Li admonis la partiorganizojn esti atentemaj pri la homoj, pri la sorto de partianoj. "Ĉe pluraj niaj kamaradoj mankas ĝuste tio. Estas tempo elimini tiun malhonoran konduton.", li diris. La CK kondamnis la formalan, senaniman-burokratisman rilatiĝon al la partianoj, devigis la partiajn organizojn procedi kun maksimuma pripenso kaj kamaradeca zorgemo ĉe elpartiigoj respektive ĉe restaŭradoj de partianeco. La gvidaj funkciuloj en la centro kaj lokaj organizoj, bedaŭrinde, multakaze ignoris tiun decidon. La paroladojn de Molotov kaj Kaganoviĉ en la kunsidoj de CK ("La instruoj de la damaĝa, sabotista, spiona agado de japanaj-germanaj trockistaj agentoj") oni rigardis kiel signalojn por amasaj politikaj purigoj en la ekonomio kaj militistaro". Ekis vera kampanjo en la tuta lando por la senmaskigo kaj ekstermado de "malamikoj de la popolo". Ĝi ampleksis, krom efektivaj malamikoj kaj krimuloj, ankaŭ al ne malmultaj honestaj homoj, inter ili al komunistoj kaj aktivaj konstruantoj de socialismo.

En la transira periodo, en la partion eniĝis, krom honorindaj homoj, ankaŭ etburĝaj elementoj, avidaj kaj kruelaj karieristoj, en kiuj furiozis grandega aspiro al potenco. Altiĝinte sur la ranglisto, ili kalumniis honestajn homojn, klopodis forigi ĉiujn, blokantajn ilian vojon al avancigo. Aventuristoj, venintaj el aliaj partioj, iamaj membroj de frakciaj grupoj volis akiri meritojn. Signifa parto de la kalumniaj denuncoj originis de kaŝiĝantaj, venĝemaj partoprenantoj de kontraŭ-revoluciaj agoj, ofendiĝintoj. Unuj klopodis tiel liberiĝi je siaj nedeziritaj najbaroj, por — ekz-e — akiri ties loĝejon. Vantaj kaj malkuraĝaj gvidantoj alportis senbazajn decidojn por sekurigi sin kontraŭ la akuzo pri oportunismo, kaj trompe aperi kiel ĉampionoj de la batalo por pureco de la partio.

En la jaro 1937 oni elpartiigis cent milojn da komunistoj. Parton de ili oni poste kondamnis per la plej severa puno. La ekonomio perdis tiel multajn el siaj kadroj. Inter ili estis ankaŭ senspertaj, ne sufice trejnitaj fakistoj, kiuj produktis senintence fuŝaĵojn, kaŭzis funkciajn perturbojn. Iliajn pekojn oni traktis kiel intencajn damaĝadojn, kaj aplikis al ili la politikajn artikolojn de la kriminala kodo.

Kelkaj komandantoj de la Ruĝa Armeo, akirintaj meritojn en la intercivitana milito, sentis sin neglektitaj ĉe avancigoj. La malkontentuloj grupiĝis ĉirkaŭ Tuhaĉevskij, kiun ili destinis por la unuaranga gvidanteco de la armitaj fortoj. La suspektojn kontraŭ si nutris ankaŭ li mem, kiam li publike gloris la germanan forton militistan, pledadis por militista kunagado kun Germanio, kaj kontraŭ la militista linio de la registaro. La soveta skolta servo raportis pri kontaktoj inter Tuhaĉevskij kaj la germanaj fakservoj. La konfesoj de la arestitoj kaj la akuzoj ĉion ĉi pligrandigis. "Ursan servon" liveris ankaŭ Trockij, kiu en "Opozicia komunikilo" instigis la soldatojn, onidire malkontentajn je la diktaturo de Stalin, al aktivaj elpaŝoj.

Kelkaj el la ĵurnalistoj, iuj reprezentantoj de literaturo kaj belartoj apogis la tragikan kampanjon, glorante la Jeĵovan „malmolan manon”, influante la publikan opinion. Aliaj denuncis siajn sukcesajn rivalojn, postulante ties severan punadon. En la komandantaro de NKVD kaj inter la detektivoj la plimulton konsistigis la homoj de Jagoda. En organoj de la politika kulp-persekutado sin kaŝis ankaŭ fremdaj, nesufiĉe trejnitaj elementoj kaj karieristoj, kiuj estis pretaj akuzi iun ajn, eĉ siajn kolegojn. Nur inter la jaroj 1934 kaj 1939 oni kondamnis 21.880 kunlaborantojn de GPU pro "kontraŭ-revoluciaj krimoj".

En la jaro 1937 oni kondamnis 353.074 homojn al mortpuno pro kontraŭ-revoluciaj krimoj. La nombro de relegaciitoj kaj ekzilitoj estis ankoraŭ pli granda. La konstitucio de la 1936-a jaro sankciis la demokratiajn normojn de jurisdikcio, sed en la praktiko oni ignoris ilin. Multaj komunistoj protestis kontraŭ la subpremado. Inter la protestantoj kontraŭ la jurrompo estis malnovaj partianoj kaj politikaj gvidantoj, tiaj kiel Orĝonikidze, Vinokurov, Krĵiĵanovskij, tiaj verkistoj kiel Ŝolohov aŭ akademiano Kapica. 74 akuzistoj de la militista tribunalo rifuzis sankcii la kontraŭ-leĝajn arestojn. Konsciencaj kunlaborantoj de partorganoj en multaj kazoj zorge enketis la apelaciojn kaj modifis la senbazajn decidojn. Tiel, ekz-e, la CK reviziis la aferon de la direktoro de la fabriko "Magnezit", akuzita pri kunlaboro kun trockistoj, kasaciante la pli fruan decidon, repartianigante lin kaj kondamnante la respondeculojn. Oni publikigis la decidon de la CK. La CK defendis la aferojn ankaŭ de la direktoro kaj vicdirektoro de la metalkomplekso en Krivojrog, akuzitajn pri trockismo. En "Pravda" aperis komunikaĵo pri kunsido de la regiona komitato partia en Dnjepropetrovsk, kies decido prijuĝis la troadojn. En la Februara-Marta kunsido de la CK oni laŭtlegis la leteron de Stalin, en kiu li defendis la direktoron de unu maŝinfabriko, akuzitan pri trockismo kaj postulis la ĉesigon de la persekutado, la kreadon de konfidema atmosfero rilate lin. En Januaro de 1938 la CK traktis "la erarojn de partorganoj, faritajn ĉe elpartiigoj de komunistoj, formala-burokratisma traktado de apelacioj fare de elpartiigitoj kaj la manierojn korekti ilin".

La decido, aprobita en la kunsido de CK, prijuĝis la erarojn faritajn de partiorganizoj, postulis de ili la ĉesigon de amasaj, sendiskriminaciaj elpartiigitoj kaj postulis laŭpersonan, laŭdiferencan traktadon de la aferoj de partianoj. Ĝi devigis la partiorganojn eksigi kaj prirespondigi tiujn funkciulojn, kiuj malobeis la direktivojn de la CK, arbitre traktadis anojn de la partio.

La n-ro de la 7-a de Aŭgusto 1938 de Pravda raportis, ke la centraj komitatoj de departementaj, regionaj, urbaj, distriktaj partiorganizoj kaj respublikaj kompartioj enketis 85.273 apelaciojn kaj restaŭris la partianecon de 54 %-oj de la apelaciantoj. Ĝis tiam, al la lokaj partiorganizoj alvenis sume 154.933 plendoj kaj apelacioj.

Je la 17-a de Novembro 1938 la CK kaj Konsilio de Popolkomisaroj faris rezolucion kun la titolo "Pri arestoj, prokuroraj inspektado kaj enketoj". Oni publikigis faktojn de leĝorompo, falsigo de enketrezultoj, de procedoj kontraŭ senkulpaj homoj. Oni prijuĝis tiujn procesojn, en kiuj la enketjuĝistoj kontentiĝas je la konfesoj, neklopodante subteni la konfesojn per atestantoj, per konviktaj montroj. Oni ĉesigis la amasajn arestojn kaj forloĝigojn. Oni severe preskribis, ke aresti homojn eblas sole surbaze de tribunalaj rezolucioj, akuzistaj aproboj.

La partio kaj registaro dediĉis apartan atenton al la restaŭrado de honesteco kaj aŭtoritateco de militistaj komandantoj, laboruloj en la militindustrio. La speciala komisiono de la Militista Popolkomisararo enketis 30 mil plendojn, denuncojn kaj petojn. Ĝis la 1-a de Januaro 1940 oni reakceptis 11.178 militistajn komandantojn en la armeon, el kiuj 10.700 estis antaŭe forigitaj pro politikaj kialoj. Inter ili estis pli postaj marŝaloj de Sovetunio Rokosovskij kaj Mereckov, la marŝalo de kirasitaj divizioj Bogdanov, admiralo Sergejev, unuaklasa inĝeniero-kapitano, posta kreanto de la floto el atomaj submarŝipoj Peregudov. Multaj scientistoj kaj planistoj regajnis sian liberecon kaj ricevis la eblon plu labori — inter ili Berg, Tupoljev, Landau, Polikarpov. Plenumante la petojn de popolkomisararoj kaj aliaj instancoj, Stalin dekretis elkarcerigi iliajn senkulpe arestitajn kolegojn. Unu el la gvidantoj de la agrikultura popolkomisararo rememoris jene: "Kiam fine de la jaro 1938-a la senkulpe enkarcerigitaj ekreve nadis al la popolkomisararo, mi esprimis mian kontentecon en la ĉeesto de Stalin. Lia reago estis surpriza: 'Ili metis kien siajn okulojn?’, diris Stalin kolere, ili ja konis tiujn homojn, ili sciis, en kian situacion trafis tiuj homoj! Kial ili ne apogis tiujn homojn, kial tiuj ne vizitis min? Ĉu ili timis malagrablaĵojn? Se deziri pli trankvilan vivon, oni devas forlasi la laboron de popolkomisaroj!'

La respondecon pri leĝorompoj oni transigis al la gvidantoj de la Popolkomisararo pri Internaj Aferoj. Dum konversacio kun gvidantoj de aviadilproduktantoj Stalin diris: "Jeĵov pruviĝis senmorala fiulo. Li pereigis multajn senkulpajn homojn. Pro tio ni ekzekutis lin." Al la posteno de komisaro pri internaj aferoj oni designis Berija-n, kiu estis ŝteliĝinta en la konfidon de Stalin per flatado kaj humiliĝo. Lia severe konfidenca laboro farita ĉe la Popolkomisararo (li plenumis komplikajn ekonomiajn taskojn pere de la laboro de malliberuloj) ŝajnigis lin energia gvidanto, maskante liajn aŭtoritatmisuzojn. La "Speciala Konsilio", subigita al la komisaro pri internaj aferoj, rajtis difini gravajn, eĉ mortpunojn. Konforme al la instrukcioj de Berija, oni pluigis la torturadon de arestitoj. Plurrilate de la aprobo de la komisaro pri internaj aferoj dependis ankaŭ la etato de la personaro de partiaj kaj ŝtataj organoj (la rekomenditajn al gvidaj postenoj, antaŭ ilia nomumo kontrolis lia instanco).

Laŭ politikaj vidpunktoj oni kondamnis malpli ol la kvaronon de loĝantoj de GULAG. La plimulto estis krimulo laŭ la publika kodo, kiujn oni kondamnis pro oficmisuzo, krimoj kontraŭ havaĵo, ŝakrado, rabado, ekscesado kaj similaj krimoj. La soveta ŝtato trudis la parazitajn krimulojn labori, ankaŭ tiel klopodante transeduki ilin. La bone kondutintoj ĝuis favoron, ili liberiĝis antaŭ limdato. Dum la Patrujdefenda Milito la patriotaj malliberuloj ricevis la eblon pentofari sur la frontoj. En la daŭro de 3 jaroj antaŭlimdate liberiĝis 975 mil homoj kaj batalis en la Ruĝa Armeo. Pluraj el ili ricevis la ordenon de "Heroo de Sovetunio" pro sia heroeco.

Post la milito la Prezidio de Supera Soveto proklamis amnestion por kondamnitojn kun malpli longa puntempo ol 3 jaroj, pro arbitra forlaso de armilfabrikoj, aliaj militistaj pekoj. La punojn pli longajn ol 3 jaroj oni reduktis al ilia duono. La valideco de la amnestio ne ampleksis kondamnitojn pro kontraŭ-revoluciaj agoj, rabado de la socialisma propreitaĵo, banditismo, monfalsigo, murdado. Samtempe oni severe punis naziajn fidungitojn, farintojn de genocido kontraŭ la soveta loĝantaro. Inter Julio 1943 kaj Majo 1945 organoj de NKVD arestis 77.152 homojn sur la liberigitaj teritorioj de Sovetunio. Por puni kulpintojn pri gravaj krimoj, oni, konforme al la rezolucio de Supera Soveto, estigis trud-laborejojn laŭ severigita sistemo. Kondamnitojn pro spionado, terorista kaj sabotista agadoj, anojn de dekstraflankaj, trockistaj, menŝevikaj, eseraj, blankemigrulaj kaj aliaj kontraŭ-sovetaj organizoj oni amasigis en specialaj lageroj.

En la postmilitaj jaroj, inter la arestitoj kaj kondamnitoj surbaze de kontraŭ-ŝtataj agadoj estis ankaŭ famaj politikaj gvidantoj, militistaj komandantoj, alte trejnitaj fakuloj. Karieristoj kaj intrikuloj, ŝteliĝintaj en la altajn nivelojn de gvidado, utiligante suspektemon de Stalin, misuzis lian konfidon. Ili ne malofte ignoris lian opinion. Ekz-e Stalin alte taksis sian anstataŭanton en la Ministrokonsilio, Voznjesenskij-on, la prezidanton de la Planburoo, sekretarion de la CK, Kuznjecov-on. Foje, en interparolado li faris la deklaron, ke la gvidadon de Ministrokonsilio povus Voznjesenskij, tiun de la CK Kuznjecov transpreni de li. La vortoj de Stalin atingis la orelojn de Malenkov kaj Berija, kiuj simile kandidatis por la gvidaj pozicioj en la partio kaj registaro. Tial ili klopodis ĉiurimede diskrediti siajn rivalojn, grandigante eĉ iliajn plej bagatelajn misfarojn. Ili sukcesis eksigi Voznjesenskij-on kaj Kuznjecov-on, kaj kontraŭe al la propono de Stalin, kiu proponis nomumi ilin por aliaj pozicioj, komplote kun ministro pri ŝtatsekureco Abakumov, ekprocesis kontraŭ ili surbaze de falsaj akuzoj. La enketon Malenkov kaj Bulganjin inspektis persone.Ili raportis al Stalin, ke la kulpintoj konfesis.

La 30-an de Septembro 1950 la Militista Kolegio de la Plej Supera Tribunalo juĝis al morto Voznjesenskij-on, Kuznjecov-on, plie la prezidanton de ministrokonsilio de la Rusa Federacia Respubliko, Rodjionov-on, la unuan sekretarion de la Leningrada regiona kaj urba partikomitato, Polkov-on, la duan skeretarion de la Leningrada partiorganizo, Kapustjin-on, la prezidanton de la ekzekucia komitato de la Leningrada partiorganizo, Lazutjin-on. Unu horon post la laŭtlego de la verdiktoj oni ekzekutis la kondamnitojn. Inter la j. 1950 kaj 1952, en la t.n. "Leningrada afero" oni kondamnis 200 Leningradajn partiajn aktivulojn, sovetajn oficistojn kaj iliajn parencon al morto aŭ al iom longa karcerpuno.

La sekretario de la Leningrada regiona partikomitato, nomumita laŭ rekomendo de Malenkov, kompilis liston el 600 onidire trockistaj komunistoj kaj sendis ĝin al Stalin, plendante, ke la CK onidire malhelpas ilian "forigon". La komisiono sendita al Leningrado enketi la aferon konstatis, ke en la listo troveblas ankaŭ homoj honestaj. Inter ili estis partoprenantoj de la Oktobra Revolucio, kiuj laboris tra 30 ĝis 40 jaroj en Leningradaj uzinoj, kaj estis neniam anoj de opoziciaj organizoj. La komisiono kvalifikis la ĝeneralan subpremon grava misfaro. La konkludon de la komisiono aprobis ankaŭ Stalin.

Bulganjin kaj Golikov, la ĉefo de kadrosekcio de la mararmeo intrikis kontraŭ Ĵukov. Ili faris raporton al Stalin pri onidira tiranismo de la marŝalo. Samtempe Berija sekrete kolektadis kompromitajn konfesojn pri la dum- kaj postmilita agado de Ĵukov. Okaze de la kunsido de la Supera Soveto Militista, al kiu oni invitis ankaŭ la marŝalon de Sovetunio, oni laŭtlegis la kompromitan konfeson de Novikov, la antaŭa ĉefmarŝalo de la aviadilaj fortoj kaj de generalo Tjelegin kontraŭ Ĵukov. La esenco de la konfesoj estis tio, ke Ĵukov organizis komploton por fari militistan puĉon. Malenkov kaj Molotov en siaj alparoloj insistis pri la kulpeco de Ĵukov, sen prezentante konviktajn montrojn. La post ili alparolintaj Konjev, Vasilevskij kaj Rokossovskij, koncedante kelkajn makulojn de Ĵukov esprimis sian fortikan konvinkon, ke Ĵukov estas ne komplotanto. Ribalko, la marŝalo de kirasitaj trupoj alparolis aparte unusence kaj konvinke. Turnante sin al Stalin kaj la membroj de la politika komitato, li deklaris: "Ĵukov, kiel ĉiu homo, havas malfortaĵojn, sed li estas vera patrioto, kion li konvinke pruvis dum bataloj de la Patrujdefenda Milito.” Stalin, interrompante la diskuton, paŝis al Ĵukov, kaj petis lin esprimi sian opinion. Ĵukov respondis: "Mi havas nenian kaŭzon por ekskuzadi. Mi ĉiam lojale servis al la partio kaj mia patrujo. Mi havas nenion komunan kun ia ajn komploto. Mi petas vin enketigi, ke la konfesoj de Tjelegin kaj Novikov estiĝis en kiaj cirkonstancoj. Tiujn homojn mi bone konas, ni kunlaboris en malfacilaj cirkonstancoj de la milito. Mi estas konvinkita, ke iu trudis ilin skribi mensogojn." Stalin proponis, ke Ĵukov forlasu Moskvon por kelka tempo. Oni nomumis lin komandanto unue de la Odesa regiono, poste de la Urala regiono. La partia organizo en Sverdlovsk nomumis lin delegito al la XIX-a kongreso partia, kie oni elektis lin vicmembro de la CK. Fine, je la propono de Stalin oni refoje nomumis lin la ĉefkomandanto de la kontinentaj trupoj.

Oni frakasis la Judan Komitaton Antifaŝisman. Oni volis ekstermi la rondon de kuracistoj, traktantaj partiajn kaj ŝtatajn gvidantojn. Rilate ilian "senmaskigon" ekis rivalado eĉ interne de la ministerio pri ŝtatsekureco. Sekve de unu denunco la ombro de suspekto falis ankaŭ sur Abakumov-on, la ministron pri ŝtatsekureco, nome tio, ke onidire li malhelpas la senmaskigon de la "kuracistoj-teroristoj" kaj spionoj. Je la propono de komisiono gvidata de Malenkov, en Junio 1951 oni eksigis kaj arestis Abakumov-on.

Post la morto de Stalin la iniciintoj kaj plenumintoj de kontraŭ-leĝaĵoj ŝajnigis penton, kaj kovradis per persona kulto al Stalin siajn kulpojn. Ĉiu el ili (iuj el konvinko, aliaj el karierisma konsidero) pledis kontraŭ arbitradoj, por obeado al socialisma ordo jura, kaj apartigis sin disde Berija. Soveta tribunalo prijuĝis Berija-n kaj aliajn gvidantojn en la ministerio pri internaj aferoj.

Je la iniciato de la partio oni komencis la riparadon de konsekvencoj de kontraŭ-leĝaĵoj, la restaŭradon de jura ordo ekskluzivanta la senbazan prijuĝon de senkulpaj ŝtatanoj. Komence de Septembro 1953 oni ĉesigis la Specialan Konsilion, funkciintan apud la ministerio pri internaj aferoj kaj dekretis, ke difini punojn poni oni povas nur surbaze de tribunala verdikto. Oni taskis la Ŝtatdefendan Komitaton, establitan apud la Ministeriokonsilio, batali "kontraŭ efektivaj malamikoj", ne kontraŭ honestaj homoj. Oni faris paŝojn por plifirmigi la demokratian funkciadon kaj la akuzistan inspektadon.

Oni liberigis el la karceroj kaj lageroj tiujn, kiuj post la milito estis laŭ politikaj vidpunktoj kaj senkulpe arestitaj kaj kondamnitaj, plie tiujn, kiuj ne prezentis seriozan danĝeron al la socio. Laŭ indikoj de la ministerio pri internaj aferoj, en edukaj-laborigaj lageroj tiutempe vivis 2.526.402 homoj, kun 221.435 aparte danĝeraj krimuloj inter ili (spionoj, sabotistoj, teroristoj, trockistoj, eseruloj, naciistoj k.t.p.) en lageroj laŭ severigita sistemo. Somere de 1953 oni taskis la Centran Partikontrolan Komitaton enketi la aferojn de arestitaj elpartiigitoj kaj restaŭri la partianecon de la senkulpaj. En 1953 oni ĉesigis la "aferon de kuracistoj". Novembre de 1955 oni kasaciis la verdiktojn rilate la Judan Komitaton Kontraŭ-faŝisman.

Oni rehonorigis multajn partiajn, ŝtatajn kaj militistajn gvidantojn, kondamnitajn ankoraŭ en la 30-aj jaroj, kune kun la restaŭrado de ilia partianeco. Ekde la j. 1954-a ĝis la 1956-a la Kolegio de Plej Supera Tribunalo Militista rehonorigis 7679 homojn, plurajn el ili post ilia morto. Inter la samaj jaroj la Partikontrola Komitato restaŭris la partianecon de 5.456 pli frue elpartiigitaj komunistoj. Inter 1956 kaj 1961 oni rehonorigis 30.954 komunistojn en partiaj kadroj. 2.693 el ili estis partiaj aktivuloj kaj komsomolanoj, 4.148 laboris en sovetaj organizoj, 6.165 plenumis gvidajn oficojn en la nacia ekonomio, 4.394 estis militistaj komandantoj, politikaj oficiroj. La neniigo de tiranismo, establo de la ordo de socialisma juro pliigis la forton de la socialisma sistemo, kreis favoran atmosferon politikan kaj moralan por la disvolvado de kreivaj energioj de la laborulaj amasoj.

Tempe de la perestrojko, en la procedo de rehonorigoj partoprenis homoj ankaŭ tiaj, kiuj tion faris por privata profito. Anstataŭ zorge enketi kaj diference juĝi pri la personaj aferoj, ili "per sola tuso" kasaciis ĉiun ekstertribunalan rezolucion. La komisiono gvidata de A. Jakovlev la rondon de rehonorigoj disvastigis ankaŭ sur trockistojn kaj ceterajn grupojn opoziciajn. Ili gloris tiun Rjutjin-on, kiun oni kondamnis pro alvoko al perforta renverso de laŭleĝe elektitaj ŝtataj kaj partiaj organizoj.

La rehonoriga kampanjo estis akompanata de kreskanta kritikado al Stalin. Senpere post la morto de Stalin, iniciatan rolon en tio ludis Berija kaj Malenkov. La XX-a kongreso de KPSU principe prijuĝis la tiranismon kaj kontraŭ-leĝaĵojn, kiel fremdajn al la esenco de la socialisma sistemo, neakordigeblajn kun la komunisma ideologio. Sed en sia parolado Hruŝĉov, tendence malpligrandigante la meritojn de Stalin, falsigante historiajn faktojn penikis per malhelaj koloroj la negativajn trajtojn de lia karaktero kun la evidenta celo ŝajnigi Stalin-on kiel solan kulpulojn, respondecan pri la faritaj subpremadoj kaj povi elpaŝi kiel la ĉampiono de la nova, "demokratia" tendenco. La tendenca Stalin-kritiko de Hruŝĉov startigis nedigeblan invadon de kontraŭ-soveta, antikomunisma propagando, kiun eksterlandaj kontraŭ-sovetaj centroj ĉiurimede apogis.

La "ideologoj de perestrojko" kuraĝigis la malhonorantojn de la soveta historio, de KPSU, intence distordis la agadon de la komunista partio. La gazetaro, libroj, teatroj, kinejoj kaj la televizio estis plenaj je tragikaj eventoj de la pasinteco, je kontraŭ-leĝaĵoj kaj subpremoj. Oni ĉie paroladis pri onidiraj fiagoj de komunistoj. Tion oni samtempe prisilentis, ke la partio prijuĝis la kontraŭ-leĝaĵojn kaj rehonorigis la senkulpajn. Ĉiun komuniston, aŭdacintan protesti kontraŭ la historifalsigoj, oni deklaris malamiko de "perestrojko".

La veran motivon de la kontraŭ-soveta histerio malkovris Gorbaĉov mem. En sia deklaro, aperinta en la n-ro de la 19-a Aŭgusto 2000 de "Sovjetskaja Rossija" li konfesis: "La celo de mia tuta vivo estis la neniigo de socialismo". Kiel siajn komplicojn, li specifis Jakovlev-on kaj Sevardnadze-n. La komunistoj, bedaŭrinde, ne rimarkis la perfidon. Ili forgesis la vortojn de Lenin, ke "oni devas konscie kaj zorgeme elekti la funkciulojn", ke "la plenumadon de la devoj de partianoj oni devas ne nur de simplaj partianoj postuli, sed ankaŭ de "gvidaj homoj"”. La malhonorigo de historiaj rezultoj de KPSU, de la soveta popolo malfortigis la komunisman kaj laboristan movadojn internaciajn, perpleksigis la progresive sentantojn kaj pelis la akvon al la muelilo de malamikoj de socialismo.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.