Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
13-okt-2015

Nikita Riĵkov, RKSM (Rusia komunista unio de junularo),
speciale por ucp.su (retejo de la Unuiĝinta Komunista Partio de Rusio)

Por kio hodiaŭ luktu komunistoj?

Skizoj pri taktiko kaj strategio de revolucia komunista organizaĵo

Dum la pasintaj 25 jaroj la maldekstra movado de Rusio ne sukcesis eliri el stato de senĉesaj kvereloj kaj skismoj. Plena manko de klara strategio, kuniĝinta kun aktiva eskapado for de analizo de aktualaj problemoj faras la nialandajn maldekstrulojn absolute senhelpaj antaŭ la venantaj ŝanĝoj.

Tiuj ŝanĝoj havas tiom tutmondan karakteron, ke ili povas ŝanceli la ekzistantan mondon ĝis la fundamento. La lasta ondo de la ekonomia krizo montris, ke kapitalisma stabileco ne tiom firmas, kiel ŝajnis unuavide. Renaskiĝo de religia terorismo en la Proksima Oriento, apero de prafaŝisma reĝimo en Ukrainio, novliberalismaj reformoj en la tuta mondo servas kiel evidenta konfirmo por tio.

La ĉefa kaŭzo de tiuj eventoj estas ĝenerala putrado de la monda kapitalisma sistemo, kio nature kondukas al ĝenerala krizo de imperiismo, pri kiu tiel multe skribis revoluciaj marksistoj en la komenco de la 20-a jarcento. Tamen, kiel ĝuste rimarkis en unu el siaj artikoloj Viktor Ŝapinov, bildo de la moderna krizo de imperiismo radike diferencas de la antaŭjarcenta situacio. Se antaŭ la unua mondmilito la monda kapitalisma sistemo estis nur formiĝanta, kaj okazis siaspeca konkuro de regionaj imperiismoj, do hodiaŭ ni havas putradon de unueca kapitalisma sistemo, kreiĝinta post la disfalo de la USSR.

La transnaciaj korporacioj, por kiuj estas profita konservo de unueca merkato de vendado, eniris en mortan batalon kontraŭ burĝaro de landoj de la periferio kaj duonperiferio, kiu, siavice, enkonstruiĝis en la mondan kapitalisman sistemon post la disfalo de la USSR. Nun, kiam en la landoj de la periferio kaj duonperiferio de la kapitalisma sistemo finiĝis kreiĝo de plenvalora kapitalisma ordo, kun siaj regionaj korporacioj — nun ili strebas "promociiĝi al damoj", okupi dominantan lokon ene de tiu sistemo. Se ni atente rigardos al la mapo de la plej grandaj geopolitikaj konfliktoj de la nuna tempo (Ukrainio, Sirio, Kurdistano), do ni vidos tute ekonomian kaŝkaŭzon — konflikton de interesoj de la kapitalismo de la landoj de la centro kaj tiuj de la kapitalismo de la landoj de la periferio. Ekzemple, vico da ekspertoj opinias unu el la plej seriozaj kaŭzoj de la konflikto en Ukrainio konkurencon por merkatoj de vendado de likva brulaĵo inter Usono, Rusio kaj Ĉinio. La situacion komplikigas tio, ke disfendiĝo de interesoj okazis ne nur inter la landoj de la centro kaj de la periferio, sed ankaŭ ene de la financaj grupoj kaj korporacioj mem, diversaj subgrupoj interne de kiuj same luktas por potenco kaj influo. La krizo, do, havas sisteman karakteron. Ĉiuj flankoj de la konflikto (kiel korporacioj de la landoj de la centro kaj de la periferio, tiel ankaŭ konkurencantaj interne de ili financ-industriaj grupoj) strebas firmigi sian staton je la konto de la laborantoj — aŭ de sia lando, aŭ de la fremda. Kaj nemalofte — de ambaŭ. Depende de situacio.

En kondiĉoj de tiaspeca totala impliko revoluciaj komunistoj de Rusio kaj de la mondo sukcesis proponi nek adekvatan vidon de la situacio, nek alternativan elirvojon el la krizo, nek konkretan taktikon, per kiu ili povos iugrade kontentigi bezonojn de la laborantoj.

Unuj, blinde ekkredinte progresemon de la kapitalisma tutmondiĝo, tute serioze komencis paroli pri tio, ke en la kreiĝintaj internaciaj konfliktoj komunistoj devas subteni la pli fortajn kapitalismajn reĝimojn. En la bazo de tiu vidpunkto kuŝas la vulgare komprenita koncepto de K. Kautsky, jam antaŭlonge malakceptita de la revolucia marksismo. La esenco de tiu koncepto konsistas en tio, ke socialismo devas elkreski el tiuj soci-ekonomiaj kondiĉoj kaj kontraŭdiroj, kiujn donas al ni evoluinta kapitalismo. Konkrete, tiaj "maldekstruloj" opinias, ke konsekvenca evoluo de kapitalismo kondukas al granda disvolviĝo de produktivaj fortoj, al konsekvenca industriigo, kiu unuflanke formos plenvaloran internacian klason de industriaj laboristoj, kaj aliflanke — pro tutmonda karaktero de internacia produktado helpos ilian internacian unuiĝon en unuecan laborarmeon. Laŭ opinio de adeptoj de tiu koncepto de "finkonstruado de kapitalismo", la monda kapitalo en perspektivo kreos sian tombiston, kaj sinsekva evoluo de kapitalismo kondukos al kresko de la industria proletaro, kio malfermas vastajn eblojn por ekonomia lukto en entreprenoj. Tamen la realaĵoj de la 20-a jarcento montris, ke la kapitalistoj ne permesas al la laborista klaso ŝnurumi tiun ŝnuron, per kiu ĝi ilin sukcesos pendumi. Post la Granda Oktobra revolucio la reganta klaso baldaŭ komprenis, ke naskiĝantan laboristan movadon eblas neŭtraligi aŭ per rekta perforto (frakaso de sindikata movado, murdado de laboristaj aktivuloj), aŭ per enporto de falsa ideologio (unue de faŝismo, kiu penis kunigi interesojn de kapitalistoj kaj proletoj, kaj poste ankaŭ de burĝa konsumismo, individuismo kaj atomigo). Esperi, ke eĉ se nia mondo ree senescepte subiĝos al iu imperiisma superpotenco, do tio aŭtomate kondukos al industriigo kaj kresko de laborista movado, estas sensence. Memorante ekzemplon de la Eŭropa Unio, kie esence ekzistas leĝe fiksita divido de laboro, paroli pri tio, ke okaze de realiĝo de tiu projekto estos plenumita ĉiea kaj plenskala industriigo, estas sensence duoble. La fera kalkano de oligarkio firme premos ĉiujn, kiuj malkonsentas.

Alia grupo de maldekstruloj alianciĝis kun tiu parto de oligarkio de siaj landoj, kiu, ŝirmante sin per defendo de naciaj kaj ŝtataj interesoj, firmigas sian staton sur la ekonomia areno, luktante kontraŭ siaj internaciaj konkurencantoj. Por venki en batalo kontraŭ siaj konkurencantoj, la "nacie orientita" burĝaro ne povos rapide kreskigi superforton en la tuta industria sektoro, tial ĝi restarigos nur tiujn branĉojn, en kiuj ĝi intencas konkurenci kontraŭ mondaj fortuloj. Por realigo en maksimume mallonga tempo la nova modernigo devas esti plenumita ne per vastigo de pagipovo de la loĝantaro, plibonigo de nivelo de interna postulo kaj plana renovigo de la industria komplekso, sed per forigo de subteno de tiuj branĉoj, kiujn teni por la ŝtato estas simple malprofite: sanprotektado, medicino kaj la sociala sfero ĝenerale. Ŝajnas, ke por savo de la Patrujo el jugo de korporacioj ĉion eblas toleri, sed ĉe pli skrupula analizo la espero pri tio, ke dum realiĝo de tiu projekto Rusio liberiĝos el jugo de la transnaciaj korporacioj, diseriĝas je etaj pecoj. Por akiri ekonomian sendependecon, ajna lando de la periferio bezonas restarigon de la tuta industria komplekso, sed ne nur de tiuj ĝiaj elementoj, kiuj alportos ĉi-momentan profiton. Por tio ankaŭ necesos plena disŝiro kun la cetera parto de la kapitalisma sistemo — elirigo el ties financaj strukturoj de nialandaj monaj aktivoj, kion, nature, la reganta klaso de Rusio, tenanta eksterlande aktivojn, vilaojn, edzinojn, amorantinojn kaj filinojn, ne faros. Sekve, en la kondiĉoj, kiam la tuta rusia financ-industria elito iugrade dependas de la ekonomio de la landoj de la centro, kalkuli je tio, ke la ekstera politiko de la Rusia Federacio estas reala lukto por sendependeco, estas sensence. La tuta batalema naciisma retoriko de la estraro de Rusio estas nur ŝirmo por elmarĉandi por si pli profitan vasalan staton. La lastaj eventoj en Ukrainio, kiam la rusia "elito" akorde elpaŝis por rabataj prezoj de gaso por la reĝimo de Poroŝenko, evidente montras, ke nian regantan klason interesas nenio, krom profito.

Tiuj organizaĵoj, kiuj nomas sin maldekstraj kaj, samtempe, havas pozicion de "kunigo de la socia kaj naci-liberiga lukto", fakte trompas la laborantojn. Subteno de la reganta klaso povas nek liberigi la Patrujon el jugo de la naciaj kapitalistoj, nek garantii socialajn reformojn en interesoj de la plimulto.

Por kompreni, kia devas esti taktiko de komunistoj en tiuj malsimplaj kondiĉoj, necesas rememori la malnovan veraĵon pri tio, ke "komunistoj ne havas interesojn disajn de la interesoj de la tuta proletaro". Proletoj, tio estas dungitaj laboristoj, estas nun 90% de la loĝantaro de nia planedo. Defendante ties interesojn, komunistoj nun defendas absolutan plejmulton de la loĝantoj de la Tero.

Kiel la interna, tiel ankaŭ la ekstera politiko de kapitalismaj landoj radike kontraŭdiras al interesoj de la laborantoj. Strebante venki en ekonomia konkuro, sekvante logikon de la kapitalisma formacio, regionaj elitoj konstruados sur siaj teritorioj reĝimon eĉ pli kruelan, ol en la metropolaj landoj. Alie, ol per maksimuma elprenado de la plusa produkto, per maksimuma ekspluatado de produktadaj fortoj, la burĝaro ne povos trovi rimedojn por resti "flosanta". Por pli longdaŭraj rimedoj ĝi simple ne havas tempon. Krom rekta ekonomia ekspluatado, la reganta klaso strebas ankaŭ trudi al la subprematoj tiujn kulturajn valorojn kaj normojn, kiuj devigos ilin agi en interesoj de la subpremantoj, legalizos la regantan reĝimon. Ĝuste tial, krom kulto de profito kaj sukceso, la reganta klaso aktive propagandas ideologion de naciismo kaj religia fundamentismo (la ISIL, la tragedio de la frataj popoloj de Ukrainio kaj Rusio, kresko de ŝovinismo en Rusio), per kiu ĝi povas pravigi eksteran ekspansion en lukto por redivido de la merkato. Tiu ekspansio, nature, estas farata per la manoj de ideologie narkotitaj subprematoj.

Tiamaniere, kiel objektivajn kriteriojn de radikaj interesoj de la laborantoj ni povas emfazi la sekvan. Tio, kio strategie subfosas la potencon de la monda kapitalisma sistemo en la tutmonda skalo kaj, samtempe, disvolvas tiujn soci-ekonomiajn rilatojn, kiuj permesas al la laborantoj superi sian subprematan staton, tio estas profita por la laborantoj kaj devas esti realigita.

Elirante el tio, ni povas distingi komplekson de tiuj strategiaj celoj, kies realigo kontentigas tiujn radikajn interesojn de la laborantoj.

1) Liberigi plej eble grandan teritorion de la planedo el la jugo de la Monda Kapitalisma Sistemo, krei fratan union de socialismaj landoj.

2) Forigi disde la potenco la regantan eliton, koncentrintan en siaj manoj resursojn, produktadon kaj distribuadon. Lukti por establi en tiuj landoj soci-ekonomian ordon, kapablan maksimume plene kontentigi bezonojn de plejmulto de la loĝantaro.

3) Restarigi sur tiuj teritorioj plenvalorajn sistemojn de subtenado de la vivo — industrion, agrikulturon, sciencon, defensivon (ĝis venko de la monda revolucio).

4) Restarigi egalan atingeblon al kvalita eduksistemo, kiu garantios komprenadon de la esenco de la procezoj en la mondo kaj en la homo, kiel ties parto. Transformi la edukadon, donantan realajn sciojn pri la mondo, el privilegio de elitoj al rajto por ĉiu.

5) Engaĝi, per sistemo de sovetoj, vastajn popolamasojn en regadon de la ŝtato, escepte de reprezentantoj de la ekspluatantaj klasoj. Konstrui sur la liberigitaj teritorioj demokratian respublikon de laborantoj.

Atingon de tiuj celoj malfaciligas:

1) Malprogresa karaktero de la moderna kapitalismo, kiu mem detruas soci-ekonomiajn premisojn por solidariĝo de la laborantoj en lukto por siaj rajtoj.

2) Ekstrema nivelo de atomiĝo de la laborantoj.

3) Kriza stato de la internacia maldekstra movado.


Analizante la ĉefajn tendencojn de evoluo de la moderna kapitalismo, eblas diri, ke en la kondiĉoj de plena malcentralizo kalkuli je tio, ke ĉe ni aperos unueca kaj preta batali por siaj interesoj laborista klaso, estas sensence.

La malcentralizeco kaj atomiĝo kune kun kolosa influo de amaskomunikiloj kondukas al tio, ke eĉ okaze de ribelo kontraŭ la potenco de la kapitalo la laborantoj ne povas tuj ekkonscii siajn radikajn interesojn. Esperi pri tio, ke en la zonoj de ribelo ni ricevos modelajn taĉmentojn de proletaro, kvazaŭ venintajn al ni el sovetiaj lernolibroj, estas tre naive. En nekompreno de tiu fakto kuŝas unu el la fundamentaj eraroj de nialandaj maldekstraj radikaluloj (speciale el junularo). Analizante sociajn procezojn, ili esperas vidi en ili 100%-ajn klasajn komunismajn formon kaj enhavon. Kiam ili tion ne vidas, la sociaj procezoj kaj fenomenoj estas tuj stampataj kiel oportunismaj, malĝustaj kaj malindaj de atento de komunistoj. Tia pozicio estas, unuflanke, indiko de propra intelekta kaj organiza senforteco, kaj aliflanke, bone kamuflita eskapo el la realo. Plej multaj nialandaj kaj eksterlandaj maldekstraj sektoj strebas ne ŝanĝi la mondon, sed esti analogo de ruĝa geto por "homoj, ne adaptiĝintaj al la vivo". Aktivuloj, venantaj tien, strebas plie trovi samideanojn por atingo de minimuma psiĥologia komforto, ol per konscia alfrontiĝo kun la severa realo fari nian mondon iomete pli humana kaj justa.

En kondiĉoj de la moderna kapitalismo oni ne povas ricevi socian procezon, forme kaj enhave 100%-e konformantan al citaĵoj el la klasikuloj. Ajna reala revolucio estas farata ne laŭ libraj kanonoj. Konglomeraĵo de fortoj, entiritaj en la viandmuelilon de ŝanĝoj, povas esti tre bizara kaj kontraŭdira. Krom bazaj scioj de marksismo juna revoluciulo devas almenaŭ sur baza nivelo posedi sperton de konkreta analizo: scipovi determini esencon de socia procezo, vidi vektoron de ĝia disvolviĝo, strebi ligi la formon de la procezo kun ties objektiva enhavo.

Estas vivgrave scipovi apliki sperton de konkreta analizo al procezoj de rezistado kontraŭ la tutmonda kapitalismo, kiuj aperas en la moderna mondo. Tiuj procezoj havos spontanean kaj kontraŭdiran karakteron kaj, nemalofte, en ili partoprenos tiuj fortoj, kiuj, elpaŝante kontraŭ kapitalismo, vidas sian idealon en eĉ pli malbona sociordo (tiel nomata "reakcia socialismo"). Por komunistoj gravas ne misvojiĝi kaj ne konfuzi, kie partopreno de tiaj reakciaj fortoj reflektas la esencon de la fenomeno, kaj kie estas flanka produkto. Ĝuste en tio konsistas diferenco inter la rezistado de Donbaso kaj la fortoj, starintaj sur la Majdano. Kaj tie, kaj ĉi tie en la eventoj aktive partoprenis fortoj, ne amikaj al komunistoj, kaj ofte eĉ kontraŭstarantaj al ili. Tamen, la ribelo en Donbaso havis spontanee kontraŭkapitalisman enhavon, kaj la tasko de komunistoj estis konsekvence movi ĝin maldekstren. Samtempe, malgraŭ apartaj socialaj postuloj, metataj en la Majdano, ties ĝenerala enhavo estis dekstra.

Memforigo disde klara analizo kaj partopreno en sociaj procezoj signifas memmortigon por revoluciaj komunistoj kiel forto, kapabla realigi iajn ajn signifajn sociajn ŝanĝojn.

Por realigi tiujn ŝanĝojn, necesas avangardo, kapabla proponi efikan taktikon kaj strategion de rezistado.

La vojon por tiu avangardo baras kiel la dekstra, tiel ankaŭ la maldekstra devio. Unuflanke, la komunista movado devas decide apartiĝi disde tiuj, kiuj sub sloganoj de nostalgio pri la USSR, apologio de Stalino penas trudi al la socio la ideojn kaj valorojn, kiuj pereigis la unuan en la mondo laboristan ŝtaton: infanecon kaj senrespondecon, kredon je ĉiopovaj gvidantoj, strebon kulpigi pri siaj malfeliĉoj eksteran malamikon aŭ homon de alia etno aŭ kredo, agnoskon de kasta principo de konstruo de la socio, kiel de bono.

Aliflanke, necesas decide rompi kun tiuj, kiuj metas egalsignon inter la socioj, transiraj de kapitalismo al socialismo (kie la merkataj rilatoj estas iom post iom elradikigataj) kaj la kapitalismaj socioj, kie tiuj rilatoj pli firmiĝas.

Surbaze de "forkribrado" de tiuj du ekstremaĵoj revoluciaj marksistoj povas altiri al si elirintojn kiel el la patriotisma, tiel ankaŭ el la anarkiisma tendaroj. Marksismo kiel filozofia sistemo, kiu permesas ŝanĝi la ĉirkaŭantan mondon surbaze de kompreno de ties objektivaj leĝoj en interesoj de la laboranta plimulto, konformas al interesoj de plimulto de ĉiu popolo — ankaŭ de la rusa. Liberigo de la laborantoj disde la parazita elito, alpropriganta al si naturajn riĉaĵojn, apartenantajn al ĉiuj kaj ĉiu, transdono de la potenco disde la tromanĝanta ŝtato, fremdigita de la bezonoj de la laborantoj, en la manojn de la plej bonaj reprezentantoj de la socio, alproprigo fare de la popolo de la tuta riĉo de la nacia kulturo — tio estas nur negranda parto de tio, al kio strebas la marksistoj. Kio povas esti pli patriotisma?

Samgrade marksismo povas altiri adeptojn de diversaj branĉoj de la "libereca komunismo". Socio, en kiu malestas klasoj, en kiu regorganojn gvidas ne fremdigita ŝtato, sed popolaj amasoj, ne povas esti konstruita sen centralizita socialigo de produktadaj rimedoj, sen skrupule planata procezo de kontentigo de bezonoj de la laborantoj. Ĉe tio tiaj socioj estos konstruataj sur ŝanceliĝema fundamento, heredita de ni el la antaŭaj formacioj. Komprenon de tio, kiel el la regno de neceso efektivigi salton en la regnon de libero, ne permesinte kontraŭrevolucian degeneron, same donas al ni marksismo.

Komunistoj de la 21-a jarcento devas lukti por jenaj valoroj:

1) La mondo ne estas merkato, la homoj ne estas varo. La estonta socio estas socio sen ekspluatado kaj merkataj rilatoj. Neniu homo povas esti sklavo de homo, korporacio aŭ ŝtato. La sennombraj riĉaĵoj de la planedo devas subteni vivon de la plejmulto, sed ne de la nana amaseto de subpremantoj.

2) Egaleco kaj frateco. La estonta socio estas socio de egalaj startaj ebloj por ĉiu — sendepende de haŭtkoloro, konfesio, nacia kaj socia deveno. Socio, kie al ĉiu estas garantiita tuta pleneco de realigo de siaj kapabloj depende de individuaj inklinoj kaj preferoj. Samtempe ebleco de realigo de siaj kapabloj kaj kontentigo de siaj deziroj ne povas okazi per malutilo al aliulo.

3) Solidareco kaj partopreno. La estonta socio estas socio de rekta demokratio, en kiu ĉiu ano de la socio iugrade estas engaĝita en solvado de demandoj, ligitaj kun lia vivo — ekde loĝejo ĝis urbo aŭ lando. Nur tiel eblas ne permesi renaskiĝon de la privilegiita funkciularo kaj superi fremdiĝon inter la ŝtato kaj la socio.

4) Fideleco, respondeco, reciproka helpo. Organizo de nova potenco, potenco de laborantoj eblas nur ĉe bone disvolvita kulturo de respondeco kaj interhelpo. La estonta socio estas socio de liberaj personoj, pretaj defendi sian vidpunkton, sed estimantaj alian vidpunkton. Solidareco kaj rekta demokratio ne eblas sen kompreno de respondeco pri siaj agoj, plifortigita per amo al proksimulo. Socio, en kiu mankas elementaj meĥanismoj de emocia subteno, altruismo kaj empatio, baldaŭ iĝas ostaĝo de potencaj elitoj, farantaj la popolon aro de "unudimensiaj homoj".

Por efektivigi tiujn valorojn, komunista avangardo bezonas klaran taktikon de agado en la aktualaj kondiĉoj.

Direktoj de laboro, diktataj de tiu taktiko, unuflanke devas sekvi el senperaj bezonoj de la laborantoj, kaj aliflanke dum sia efektiviĝo krei premisojn por realigo de nia socia idealo.

Tio povas esti jeno:

1) Disvolvo de la sindikata movado. Sindikato hodiaŭ estas ne nur ilo de lukto de laboristoj por siaj interesoj, sed ankaŭ lernejo de solidareco kaj de kolektivaj agoj, kiuj povas taŭgi en la estonteco. La nivelo de la amasa konscio nun tiom malaltas, ke plej multaj civitanoj de nia lando kritike rilatas al la ideo mem de defendo de siaj rajtoj, tial lukto por siaj ekonomiaj kaj civitanaj rajtoj en loko de lernado aŭ laboro povas iĝi necesa ŝtupareto por ke la plejmulto ekkonsciu siajn politikajn interesojn.

2) Subteno de civitanaj iniciatoj, firmigantaj interhelpon kaj solidarecon en interesoj de la laboranta plejmulto. Defendon de verdaj zonoj, lukton kontraŭ densa domkonstruado, certe, ne eblas nomi revoluciaj agoj, sed en kondiĉoj de reakcio tio estas ĝuste tiu fundamento, sur kies bazo civitanoj povas lerni elementojn de defendo de siaj rajtoj.

3) Amasa propagando de komunismaj valoroj en la socio. Por esti efika, tiu propagando devas esti direktita al maksimume vastaj tavoloj de laborantoj — industriaj laboristoj, studentoj el malriĉaj familioj, intelektaj laboristoj, laborantoj de la ŝtatbuĝeta sfero. Propagando devas esti farata per komprenebla kaj klara lingvaĵo. Bedaŭreginde, plej multaj maldekstruloj prezentas siajn ideojn tiel, kvazaŭ 95% de la loĝantaro de nia lando estas jam pretaj marksistoj.

Propagando devas konsideri kurantan nivelon de konscio kaj percepto de la realo ĉe diversaj grupoj de laborantoj, levi ilian komprenon de la okazantaj eventoj al nova nivelo.

En la centro de komunista propagando devas stari ĉiuflanka kaj disvolvita kritiko de la reganta klaso. Sed oni ne limigu sin per ĝi. Necesas malkovri karakteron de ĉiuj aliaj "opoziciaj" politikaj fortoj, scipovi klarigi, kial ili ne konvenas al la laborantoj kiel alternativo por la nuna potenco. Se ni deziras konkeri la apenaŭ politikiĝantajn laborantojn kaj junularon, do ni devas lerni lukti kontraŭ iliaj liberalismaj aŭ konservativaj iluzioj. Specialan atenton ĉe tio necesas doni al lukto kontraŭ penoj malamikigi la laborantojn inter si laŭ nacieco aŭ religio.

4) Preparado de kleraj aktivuloj por enportado de organizo en lukton de la laborantoj. Kiel estis dirite supre, pro la malprogresa karaktero de la moderna kapitalismo oni ne kalkulu je tio, ke en Rusio kaj aliaj landoj de periferia kapitalismo spontanee aperos laborista movado. Enportado kiel de ekonomia, tiel ankaŭ de politika tagordo, same kiel organizado de la laborista movado estos farata per la manoj de la avangardo. Por ke tiu procezo iru sukcese, la organizantoj devas unuflanke esti radikiĝintaj en tiu medio, kie ili laboras, kaj aliflanke ili devas scipovi paroli kun ĝi en unu lingvo. Preparado de kvalitaj agitantoj, organizantoj kaj propagandantoj, ilia kuniĝo kun nia socia bazo konsistigas tion, sen kio ĉiuj antaŭaj atingoj ne povas esti unuigitaj.

Ĉio listigita supre, prenita aparte, povas esti perceptita kiel reformismo, sed prenita en ĝenerala ligo unu kun la alia, povas iĝi tiu taktiko kaj strategio, per kiu venko super kapitalismo finfine estos atingita.

Tradukis el la rusa Jurij Finkel
rusa originalo, 7-okt-2015


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.