Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
07-maj-2019

Artikolo el Semajna Laboristo (Weekly Worker), semajngazeto de
Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),

la 7-an de marto 2019
(anglalingva originalo:
https://weeklyworker.co.uk/worker/1241/perspectives-2019-20/)

Perspektivoj 2019-20

unuanime adoptita de membrara kunveno de Komunista Partio de Granda Britio [CPGB], la 2an de marto 2019.

 

  1. Ni vivas en la epoko de transiro de monda kapitalismo al monda komunismo. Tamen, nenie ajn la laborista klaso pretas preni la potencon.

  2. Ĝenerale, la politiko daŭre iras dekstren. La pruvoj estas tre klaraj. La elekto de Donald Trump, reakciaj registaroj en Barato, Filipinoj, Brazilo, Pollando, Hungario, Italio, ktp, la brita voĉdonado por eliri Eŭropan Union - Briteliro. Tiaj okazaĵoj havas du ĉefajn negativajn impulsojn. Unue, la tutflanka malsukceso de neoliberalismo liveri la prosperon promesitan de siaj ideologoj - jam videbla en la malfruaj 1990-oj, blindige evidenta je la 2007-08 monda ekonomia krizo. Due, la tutflanka malsukceso de la maldekstro, ĉu reformista, ĉu revolucia, liveri ion ajn signifan.

  3. Kun malmultaj esceptoj, la partioj de 'oficiala' socialdemokratio kaj 'oficiala' komunismo malkreskis, laŭ membraro kaj laŭ voĉdona subteno; aŭ ili forĵetis iun ajn perspektivon aŭ pretendon enkonduki socialisman transformon de socio.

  4. En Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo 'oficialaj' komunistaj reĝimoj prezidas super kapitalisma evoluo. Norda Koreio certe sekvus tiun vojon, se ne ekzistus blokado kaj sankcioj far Usono. La tiel nomataj 'socialiste-orientitaj' reĝimoj en la tria mondo, post la kolapso de burokrata socialismo en la USSR kaj orienta eŭropo, plejparte sin submetis al Usona imperiismo, sin vendis al Ĉinio kaj/aŭ evoluis al kleptokratioj.

  5. Dume, partioj de la tiel-nomata rekompozicio stagnis, perfidis aŭ pli malpli kolapsis: Syriza, Podemos, Laborista Partio de Brazilo, Komunista Refondazione, Die Linke, Parti de Gauche, Skota Socialista Partio, ktp.

  6. Tamen, ekzistas lumetoj de espero. La movado Bernie Sanders en Usono havas veran signifon. Inter registritaj Demokratoj ĉirkaŭ 60% sin priskribas kiel socialistojn. Kompreneble, kion signifas socialismo por ili pli rilatas al universala sanservo ol regado de la laborista klaso. Tamen, tio donas al Marksistoj realan ŝancon trovi amasan aŭdantaron.

  7. En Britio okazas la Corbyn-movado. La elekto de Jeremy Corbyn kiel gvidanto de la Labor-Partio kaj la amasa enfluo de membroj radikale ŝanĝis politikon. Prave, la nivelo de klaskonscio de la amasa membraro de la Labor-Partio estas ja malalta. Ekzistas malprecizaj nocioj pri la spirito de 1945, Kejnsisma ekonomiko kaj Corbyn-gvidata registaro enkondukonta egalecon, prosperon kaj pacon. Tamen, denove, Marksistoj havas realan oportunon esti aŭskultita de multaj.

  8. Almenaŭ por la momento, projektoj krei alternativajn Labor-Partiojn staras malkaŝite tiaj, kiaj ili ĉiam estis. La Socialista Labor-Partio de Arthur Scargill, la Socialista Alianco, Respekto, Sindikatista kaj Socialista Koalicio (Tusc), Maldekstra Unuiĝo (Left Unity) sumiĝas al ne multe pli ol nelernitaj lecionoj de la historio. La CPGB firme avertis kontraŭ tiaj iluzioj - de la komenco. La CPGB firme starigis la necesan alternativon: la unueco de la revolucia maldekstro en la projekto de konstruado de amasa Komunista Partio.

  9. Objektivaj cirkonstancoj laŭte krias por tut-socia transformo. Temas ne nur pri kapitalisma subenturno, aŭstereco, falantaj realaj salajroj, longedaŭra laborpostena malsekureco kaj poste limaka normaliĝo.

  10. Usono provas renversi sian relativan malsupreniron. Ni estus ekstreme stultaj malagnoski la eblecon de ioma sukceso. Unue, la dolaro restas la monda rezerva valuto. Due, Usono posedas senrivalan militan potencon. Trie, rigardante al Japanio, la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, klaras ke ne ekzistas vivipova alternativa hegemonio atendanta.

  11. Japanio estis enkotiĝita en stagnado dum pli ol du jardekoj kaj havas malkreskantan loĝantaron de proksimume 125 milionoj, kompare kun 325 milionoj en Usono. Ankaŭ ne forgesu, ke strategie Japanio restas integra parto de la Usona milit-politika sistemo.

  12. La Eŭropa Unio havas loĝantaron de proksimume 512 milionoj - kvarfoje pli grandan ol Japanio - kaj havas grandegan Malnetan Enlandan Produkton (MEP-on). Tamen, ĝi montras ekstreman malegalecon laŭ ekonomia evoluiĝo. Plue, politike ĝi estas funde dividita. Flankenmetu Briteliron. Mankas konsentita longdaŭra perspektivo. Ekzemple, Francio kaj Germanio estas kunaj pri kelkaj aferoj, sed disaj pri aliaj. Dume Italio, Pollando kaj Hungario jam moviĝis al la popolisma dekstro. La EU ne estas ŝtato, sed konfederacio. Tial la plej probablaj rezultoj estas: (a) ŝtopiĝo, (b) skismoj, aŭ (c) unuigo per hodiaŭa versio de Bismarka sango kaj fero. Aldone, la EU ankaŭ estas, almenaŭ portempe, integra parto de la Usona milit-politika sistemo.

  13. Babilado pri la ‘BRICS’ fariĝonta decida forto en la monda ekonomio ĉiam estis stulta. Ligitaj kune, la landnomoj de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko faras [en angla lingvo] netan akronimon. Nenio plu. Mankas ajna signifoplena kohero. Spite al tio, ankoraŭ ekzistas tiuj, kiuj kredas ke Ĉinio neeviteble estas supreniranta survoje al pozicio de "grandega monda hegemono" (Martin Jacques). Sed Ĉinio restas ekonomie dependanta de Usono. Militpotence ĝi ege malantaŭas. Aktualajn altajn ciferojn de ekonomia kresko oni ne povas eksterpoli en nedifinitan estonton. Jam okazas - kiel oni facile povus antaŭvidi - rimarkebla malrapidiĝo. Oni ankaŭ ne kalkulu pri la unueco kaj stabileco de Ĉinio. Flankenmetu la komercan militon kun Usono - ja ekzistas realaj kialoj por antaŭvidi spontanajn regionistajn ribelojn kaj ribelojn de kamparanoj, laboristoj kaj studentoj.

  14. Dum la Usona administrado disŝiras interkonsentitajn traktatojn kaj levas la tributon eltiratan, ĉu de aliancano ĉu de malamiko egale, plialtiĝas internaciaj streĉitecoj kaj certe la ebleco de ankoraŭ pli da militoj malgrandaj kaj eĉ grandaj. Venezuelo, Kubo, Irano, Palestino, Norda Koreio - ĉiuj prezentas eblajn fulmopunktojn. Same la Sud-Ĉina Maro.

  15. Aktuale Irano ŝajnas esti la tuja militcelo. Milito kontraŭ Irano povas okazi nome de protektado de Israelo kontraŭ ekzistominaco. La 'Anti-Cionismo egalas anti-Semitismon'-kampanjo servas kiel rimedo anticipe neŭtraligi opozicion al ajna tiaspeca milito. En ĉi tiu kunteksto, ni daŭre subtenos la laboron de Manoj for de la Popolo de Irano (Hopi) kaj serĉos ĉiun oportunon altiri aliajn fortojn por preni siajn porciojn de la laboro kaj disvastigi la mesaĝon de Hopi: kontraŭ imperiisma interveno, kontraŭ la teokratio.

  16. Pritraktante la neceson de kompleta socia transformo, certe la plej urĝa demando estas Tera varmigado kaj la danĝero de subita kaj ne renversebla klimatŝanĝo. La negativaj postsekvoj apenaŭ imageblas. Fandiĝantaj polusglaĉeroj, leviĝantaj marniveloj, inundiĝo de malaltnivelaj urbegoj, ekstremaj veterkondiĉoj, dezertiĝo, specia malaperiĝo, rikoltpaneo, milionoj da klimatrifuĝantoj, ktp.

  17. Kapitalismo malkapablas alfronti la defion de monda varmiĝo. Eĉ antaŭ la Usona retiro, Kyoto kaj Parizo jam malsufiĉis, jam malfruis. Kapitalismo dependas de ekspansio por ekspansio mem. Konkurenco, rivalaj ŝtatoj kaj traktado de naturo kiel senpaga resurso estas esencoj de la sistemo. Kun monda varmigado, kapitalismo atingas sian absolutan limon. Kiom ajn malsufiĉos niaj penoj, ni devos provi doni al klimatŝanĝaj protestoj, inkluzive de tiuj far lernejaj studentoj, klaran kontraŭkapitalisman perspektivon. Nur komunismo povos sanigi la metabolan fendon inter naturo kaj homa socio.

  18. La regantaj ideoj estas la ideoj de la reganta klaso. Ĉar la cedo de gravaj koncesioj al tiuj malsupre ne plu eblas, tial ksenofobio kaj la kulpigado de malplimultoj estos promociitaj de burĝaj pokitikistoj. Ekzemple, Donald Trump kaj Usono Unua, la Eŭropa Esplora Grupo (ERG) de Jacob Rees-Mogg, Nigel Farage kaj la Bretelir-Partio, Matteo Salvini kaj la Lega, la Pollanda Leĝo kaj Justico, Marine Le Pen, Jair Bolsonaro en Brazilo, Alternativo por Germanio, la Hindutva Partio de Narendra Modi, ktp.

  19. Antaŭvideble, ĉi tiu ŝovinismo, ksenofobio kaj kulpigado de malplimultoj trovas sian eĥon ĉe la oportunisma maldekstro. En Rusio la 'oficiala' Komunista Partio adoptis ruĝ-brunan politikon, en Germanio Sahra Wagenknecht kaj ŝia Stariĝu (Aufstehen) instigas al 'pli malmola' pozicio rilate al migrado kaj en Francio la Francio Malkliniĝanta (La France Insoumise) de Jean-Luc Mélenchon frapas la naciistan tamburon.

  20. La Labor-Partia maldekstro tradicie gluiĝis al nacia socialismo. Tio same veras pri Jeremy Corbyn kaj John McDonnell. Pli maldekstren ol tiuj, ni estas vidinta la ‘Ne al EU’ (No2EU) elekta bloko, kiu nome de nacia suvereneco unuigis la Komunistan Partion de Britio (CPB) de la ĵurnalo Matena Stelo (Morning Star) kun la Socialista Partio de Anglio kaj Kimrio (SPEW). La Maldekstra Elir-kampanjo (Lexit/Leksito) farita de SPEW, CPB, Socialista Laborista Partio (SWP) kaj Kontraŭpafado (Counterfire) sumiĝas al la maldekstra naciismo de stultuloj.

  21. Similan kritikon oni povas fari pri la por-EU-ismo de stultuloj: Alianco por Laborista Libero (AWL), Alia Eŭropo Eblos (AEIP), Labor-Partio por Socialista Eŭropo (Labour for a Socialist Europe), Maldekstra Unueco (Left Unity) kaj Socialista Rezistado (Socialist Resistance) konsistigas la maldekstran alon de la ĝisfunde burĝa Popola Voĉdono (People's Vote). Ni tamen rimarkigu ke, aparte inter junuloj, resti en la EU servas kiel distordita formo de internaciismo. Tamen, por ambaŭ Leksituloj kaj Maldekstraj Restantoj, la principo de laborist-klasa politika sendependeco bedaŭrinde mankas.

  22. Ĉe tiaj cirkonstancoj ni devas firme subteni la Marksistan opozicion al referendumoj sub kapitalismo kaj insisti pri laborist-klasa sendependeco de ambaŭ burĝaj Britelir- kaj Rest-kampanjoj. Ni devas argumenti por radikala etendo de demokratio en la EU, kiu per sia atingo preparus la kondiĉojn por trarompo al socialismon kaj la regadon de la laborista klaso. Tio implicus la renverson de ekzistantaj EU-traktatoj kaj de la EU-konstitucio. Cele al tia fino ni devas, eĉ sub kondiĉoj de Briteliro, daŭre promocii nian perspektivon krei Komunistan Partion de la EU.

  23. Ni delonge tenis la vidpunkton ke, kiel burĝa laborista partio, la Labor-Partio prezentas al Marksistoj vivnecesan batalkampon. Laŭ tiu sinteno, ni bonvenigis la publikan lanĉon de Labor-Partiaj Marksistoj (Labour Party Marxists) en la aŭtuno de 2011.

  24. Post tiam, LPM konsiderinde riĉigis siajn politikajn poziciojn, konstruis pli larĝan subtenbazon kaj eldonis Labour Party Marxists kun plia ofteco kaj plia kvanto. Tom Watson inkludis LPM-on en sia 2016-a dosieraĉo - certe insigno de honoro.

  25. Tra la tri lastaj jaroj Labor-Partiaj Marksistoj faris realan impreson ĉe Labor-Partiaj konferencoj kaj estis larĝe raportata en la burĝa gazetaro. La 2017-a Brajtona konferenco vidis la lanĉon de Ruĝaj Folioj (Red Papers) – dumkonferenca ĉiutaga bulteno de LPM. Delegitoj kaj vizitantoj pruviĝis avidaj legantoj. Ĉe la 2018-a Liverpola konferenco LPM sukcesis eĉ pli.

  26. Ni bonvenigas sindevontigon de LPM organizi fortan skipon por la 2019-a Brajtona konferenco kaj instigas ĝin konsideri la aranĝon de sia unua konferenca randkunveno. LPM ludas gravan rolon en Labor-Partio Kontraŭ la Sorĉistĉasado (Labour Against the Witchhunt - LAW) LAW estas organizata laŭ modela demokrata formo kaj gajnis signifan membraron. Estis ja ĝuste subteni la decidon de LAW ekskludi ambaŭ la maldekstrajn anti-Semitojn kaj la maldekstrajn Cionistojn.

  27. La pretendo ke anti-Cionismo egalas anti-Semitismon estas granda mensogo. Ambaŭ LPM kaj LAW kontraŭbatalis la sorĉistĉasadon kun tenemo, inteligento kaj malcedema militemo. La decido de la Nacia Estrara Komitato (NEC) de la Labor-Partio adopti la 'difinon' de anti-Semitismo far la Internacia Holokaŭsta Memoriga Alianco (IHRA), kune kun ĉiuj ĝiaj 11 ekzempleroj, estis granda repuŝo por la maldekstro. Ĝi nur kuraĝigis la sorĉistĉasadon. Estis ja ĝuste malakcepti la 'difinon' far IHRA kune kun ĉiujn ĝiajn 11 ekzemplerojn. La 'maldekstro' ĉe la NEC devas esti dividita en aŭtentikajn maldekstrulojn kaj falsajn maldekstrulojn.

  28. La unuan fojon post la elekto de Jeremy Corbyn en 2015, serioza dekstra skismo nun reale eblas. Se la Elektodistriktaj Labor-Partioj (CLP-oj) ja faros startbalotojn (trigger ballots), ni devus antaŭvidi, ke pli da dekstraj Labor-Partiaj parlamentanoj kuniĝos kun Chuka Umunna, Luciana Berger kaj Chris Leslie. Ni jam estis avertanta pri la danĝero de nacia registaro iaspeca.

  29. La minaco de dekstra skismo kaj nacia registaro ne devus malpersvadi la CLP-ojn antaŭenpaŝi kun startbalotoj. Kvankam la oficejo de la gvidanto probable serĉas akomodiĝon kun la dekstro, la maldekstro devus esti kuraĝigita malelekti dekstrulojn kaj ilin anstataŭi per aŭtentikaj klasbatalantoj. Devontigo preni nur salajron de lerta laboristo disigus la tritikon disde la draŝaĵo kaj malkuraĝigus karieremulojn.

  30. Objektive ekzistas eblecon transformi la Labor-Partion al unueca fronto de aparta speco - simile al rusiaj sovetoj - unueca fronto kuniĝante sub sia standardo ĉiujn laborist-klasajn kaj socialistajn organizaĵojn.

  31. Tiu ĉi demando estas ne nur organiza. Gravegas politiko; ankaŭ politikaj simboloj.

  32. LPM devus daŭre kampanji por nova klaŭzo kvar [de la Labor-Partia konstitucio]. Ne la 1918-a Fabiana versio, sed Marksista klaŭzo kvar. Metante malalten la gravecon anstataŭigi la 1995-a klaŭzo kvar per referenco al la 'reala movado' konstituas modernan version de Bernstajnismo [Bernsteinism].

  33. Al la larĝa Labor-Partia maldekstro, la Marksistoj devas establi amikan sed kritikan rilaton. Ili devas pacience klarigi la mankojn, problemojn kaj erarajn kredojn de reformismo, maldekstra naciismo kaj alternativaj ekonomiaj strategioj, ktp. Kial ĉi tia pacienca alveno? Ĉar la amaso de klaskonsciaj laboristoj havas tiajn ideojn en siaj kapoj.

  34. Luktante por transformi la Labor-Partio en unuecan fronton de aparta specio neniel anstataŭas al la lukto organizi la Marksistan maldekstron en unuopan Komunistan Partion kaj eventuale ĝin kreskigi por fariĝi amasa organizaĵo. Komunistoj subtenas la organiziĝon de la laborista klaso laŭ ĉiu imagebla formo: t.e. kooperativoj, sindikatoj, lokaj sindikataj konsilantaroj, laboristaj milicioj, edukaj asocioj, sportaj kluboj, portempaj kaj permanentaj unuecaj frontoj (ekz. sovetoj).

  35. La ekster-Labor-Partia maldekstro metis alten siajn esperojn rikolti konsiderindan kreskadon dum la periodo post 2007-08. Sed ajnaj oportunoj kiuj ekzistis estis fordiboĉitaj en mallarĝpensaj porsektaj projektoj. La celo ĉiam estis kreskigi la sekton, ne la memfido, potenco kaj mem-agado de la laborista klaso. Aldone, la membriĝado de maldekstraj aktivuloj en la Labor-Partio kiel Laborismuloj estis kaŭzanta plian malfortiĝon de maldekstra kulturo.

  36. Nia organizaĵo restas tre malgranda kaj ni ne devus antaŭvidi baldaŭan subitan ŝanĝon tiurilate - malgraŭ la dramecaj ŝanĝoj en la Labor-Partio kaj la abunda konfirmo de niaj strategiaj perspektivoj. Tial ni devas singardi kontraŭ malpacienco kaj frustro. Ĉiam ajn ni devas reteni taŭgan sencon de proporcio.

  37. Tamen, kion faras kaj diras nia organizaĵo efikas longe preter la grandeco de niaj nombroj. La Semajna Laboristo (Weekly Worker) - aparte per sia reta formo - estas nia ĉefa armilo kaj, laŭ ĝia ofteco, bonaspekto, enhavo kaj efiko, estas kvazaŭ semajna miraklo.

  38. Nur kvar organizaĵoj [de la brita maldekstro] pruvis kapablaj subteni realan - ne idiotan - semajngazeton: SWP, SPEW, AWL ... kaj CPGB. Tio ne estas sensignifa. Nia strategio restas trairi la ekzistantan maldekstron, ne forgesante la Labor-Partian kaj sindikatistan maldekstron. Tio bezonas malfermecon kaj militemajn polemikojn. Ni praktikas tion, kion ni predikas. En nia tradicio esti malferma pri malkonsentoj estas kaj rajto kaj devo.

  39. Komunista Universitato restas ĉefpunkto de nia jaro. Ĉiu partia ĉelo devas ludi rolon en la varbado de ĉeestantoj ĉe KU. Ni daŭre nin etendos al novaj, alt-nivelaj prelegantoj, apud nia aro de jam establitaj kamaradoj.

 

el la angla tradukis Stano Keable kaj Ed Robertson


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.