Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
02-jun-2019

Parto de artikolo el Semajna Laboristo (Weekly Worker), semajngazeto de
Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),
la 23an de majo 2019
(anglalingva originalo:
https://weeklyworker.co.uk/worker/1252/neither-kings-nor-bureaucrats/)

Nek reĝoj, nek burokratoj

Usona aŭtoro kaj politika disvastiganto Suzi Weissman raportas pri la mirakla organizo de konferenco pri Leon Trotskij, kiu okazis en Havano

De la 6a ĝis la 8a de majo 2019 historia konferenco — aŭ Internacia Akademia Renkontiĝo — okazis en Havano, Kubo: 'Leon Trotskij: vivo kaj nuntempeco — kritika aliro´. 

La okazaĵo estis historia, kaj estus neimagebla ĝis tre lastatempe. Trotskij estis ‘homo ne permesata’ en Kubo, konsiderata malfidela, kontraŭrevolucia kaj perfidulo — same kiel li estis tra la resto de la sovetia bloko. Kaj estis ĝuste en Kubo, ke Ramón Mercader, murdisto de Trotskij, rifuĝis post sia ellaso de meksika malliberejo en 1960. La nomo, vivo kaj skribaĵoj de Trotskij estis preskaŭ forviŝitaj de normaj historioj de la Rusa Revolucio kaj Sovetunio en Kubo, kaj kiam intereso pri liaj ideoj trafiltriĝis de malsupre, li estis denuncita de supre. Ekzistis aktivaj trotskistaj partioj kaj trotskistaj aktivuloj en Kubo ekde la 1930-aj tra la 1960-aj jaroj, sed meze de la 60-aj ili estis forpelitaj de la partio, subpremitaj kaj plejparte malliberigitaj. Filo de eminenta trotskisto, kiu estis aktiva en la Kuba Komunista Partio, estis partoprenanto en la Trotskij-konferenco.

Intereso pri Trotskij tamen travivis en Kubo eĉ ĝis hodiaŭ, kaj estas grava elemento de la politika-intelekta fono de la konferenco. Tiel malfrue kiel la 1960-aj jaroj, kelkaj verkoj de Trotskij estis eldonitaj, sed tiam plejparte malaperis. En 2009, Leonardo Padura, unu el la plej grandaj nuntempaj verkistoj en Kubo, publikigis sian monumentan romanon bazitan sur la murdo de Trotskij en Meksikurbo en 1940, El hombre que amaba los perros (La viro kiu amis hundojn, ankaŭ eldonita en la angla en 2014) kun ampleksa internacia agnosko — kvankam la presado en Kubo mem estis tiel malgranda, ke ĝi estis ja neatingebla post sia komenca lanĉo. Tamen, la libro altigis la scivolemon en Kubo pri Leon Trotskij, laŭ la konferenc-organizanto, Frank García Hernández, 36-jara studento pri filozofio, kiu estas verkanta sian disertacion pri Trotskij. García Hernández devenas de Santa Clara, kie, li informas, studentoj provas legi verkojn de Trotskij, kunlabore kun aliaj en Havano.

Politika malfermo

Do, kion ni opinias pri la fakto, ke ĉi tiu konferenco okazis en Havano? Unu konjekto povus esti, ke ĝi reprezentas politikan malfermon, aŭ almenaŭ la eblon de tio. Raúl Castro, delonga membro de la Komunista Partio, eksiĝis kiel prezidanto de Kubo en aprilo 2018, sed restos unua sekretario de la partio ĝis 2021. La nova prezidanto, Miguel Díaz-Canel — eksa ministro pri edukado, kiu estas preskaŭ nekonata ekster la insulo — nomiĝas ‘singarda reformisto’.

Kiel la unua sekretario de la provinca Komunista Partio en Villa Clara en la 1990-aj jaroj, oni rekonis lin pro sia longa hararo, biciklado, kaj promenante en Bermuda ŝorto. Li estis forta rekomendanto de GLATaj rajtoj en tempo kiam samseksemo estis malaprobita aŭ eĉ kontraŭleĝa [GLAT = Gej-Lesb-Ambaŭ-Trans]. Raúl Castro, aliflanke, estis notinde pli ligita al la Komunista Partia politiko ol eĉ lia frato, Fidel. Ĉu la fino de la regado de Raúl kaj la aliro de Díaz-Canel havis rilaton kun la mikroskopa, kaj ankoraŭ iom mistera politika malfermo, kiu ebligis al Kubo konferencon pri Trotskij? Ne troviĝas rektaj atestoj, kaj ĝis kiam tiuj ekzistas, tio restas ne pli ol spekulado.

La konferenco havis benon de premiita verkisto de Kubo, Leonardo Padura Fuentes, kvankam li ne ĉeestis, kaj ĉi tiu subteno eble havigis la minimuman politikan levilpovon, kiu permesis ĝin okazi. Sed la fakto restas, ke la kuba registaro donis ampleksajn pruvojn, ke por ĝi Trotskij kaj liaj ideoj daŭre restas danĝeraj — ajna eta malfermo estas traktata malkongrue, puŝita kaj tirata de burokratoj agantaj laŭ tradiciaj (kontraŭ-Trotskij) refleksoj, ŝajne sen ajna kunordigata politiko.

Planita speciala elstaraĵo de la konferenco estis la projekcio de parto de venonta dokumenta filmo de Lindy Laub, Trotskij: la plej danĝera viro en la mondo. Kiam ni (mi estas kunproduktanto de la filmo) unue diris al Frank, ke ni ŝatus montri eltiraĵon ĉe la konferenco, li estis ĝoja — li volis, ke la unua prezento de la filmo okazu en Kubo, imagante grandegan kaj entuziasman aŭskultantaron. Ni decidis elekti 21-minutan antaŭfilmon kaj 24-minutan segmenton pri Trotskij en ekzilo en Prinkipo, Turkio, de 1929 ĝis 1933 — tio inkludis lian batalon persvadi germanajn socialdemokratojn kaj komunistojn unuiĝi kontraŭ Hitler, lian paroladon en Kopenhago kaj la memmortigon de sia filino, Zina, en Berlino.

Frank penege serĉis kunvenejon — nur por trovi preskaŭ ĉiun ekranon en Havano fermita al li kaj ĉi tiu filmo. Trovi publikan lokon por ĝin prezenti montriĝis neebla obstaklo. Neniu volis preni respondecon permesi prezenton de parto de nefinita, simpatia dokumentario pri Trotskij en sia teatro. Finfine, kiam ŝajnis, ke la segmento ne estos montrata dum la konferenco, Frank ricevis permeson ekranumi ĝin en malgranda teatro ĉe la Centro Kultura Kinematografia (Centro Cultural Cinematográfico — ICAIC). Publikigado por la montrado estis limigita al eta anonco kaj buŝo-al-buŝo dum la konferenco. Sed ĉiu sidloko estis plenigita, kaj homoj staris kaj sidis surplanke en ĉiu disponebla spacero — la aŭskultantaro estis elektra kun ekscito. García Hernández kaj lia partnero, Lisbeth Moya González, juna ĵurnalisto, estis eltiranta miraklon. Ke la konferenco efektive okazis estas certe historia.

Aldone al la rimedoj ricevitaj de la Kuba Instituto pri Kultura Esplorado Juan Marinello (ICICJM), García Hernández havis subtenon de la Instituto de Filozofio, de Casa Benito Juárez — la loko por la debatoj — kaj de la Trotskij-Muzeo en Meksikurbo. Organiza helpo venis de dediĉita grupo de kunpensuloj: Ana Isa, Verde Gil kaj Yunier Mena Benavides, ĉiuj el Santa Clara. Ili sukcesis akiri hejmajn tranoktojn por la multaj internaciaj vizitantoj, provizante lunĉon por ĉiu konferencano dum tri tagoj, sed ili ne povis presi la kongresan programon ĝustatempe. Do mankis programo por la unua tago, kvankam fotokopioj estis distribuitaj la duan tagon.

La halo estis kovrita de belaj afiŝoj kaj bildoj, danke al Gabriela Pérez Noriega, direktoro de la Trotskij-Muzeo en Meksikurbo. Pérez Noriega ankaŭ alportis 100 Trotsky-T-ĉemizojn, 150 Trotskij-plumojn, kaj plej grave, 50 librojn, kiujn la Trotskij-Muzeo donacis por disdonado ĉe la konferenco. Ĉio estis konfiskita de doganaj agentoj ĉe la flughaveno, kiuj asertis, ke ili ne rajtas permesi ilin, ĉar ili estis “varo” por privata vendo. La 16-an de majo, semajnon post la fino de la konferenco, Frank poŝtis bildon de si mem, portante Trotskij-ĉemizon kun la titolo, “La T-ĉemizoj alvenis nun — grandega venko!”

Sukceso

Preskaŭ 200 homoj el ĉiuj mondopartoj petis partopreni la konferencon, sed Frank devis redukti la nombron ĝis 80. Tamen, eĉ kun 80 preskaŭ neeblis trovi sufiĉe grandan kunvenejon. Finfine ĉeestis eble 100 homoj, inkluzive de ĝis 40 kubanoj, kaj konsiderinda kontingento de latinamerikanoj. Multaj estis junaj, dum aliaj aktivis dum longa tempo. Partoprenantoj venis de Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Kanado, Kolombio, Francio, Germanio, Hindio, Irano, Italio, Meksiko, Peruo, Porto-Riko, Hispanio, Svislando, Turkio, Britio, Usono kaj Venezuelo.

Oni informis nin, ke ĉiu havos 15 ĝis 20 minutojn por prezenti siajn referaĵojn en parolgrupoj de kvar ĝis ses — sed tiu tempolimo estis malpliigita pro tradukaj malfacilaĵoj. García Hernández antaŭvidis samtempajn tradukojn en etaj grupoj sur planko, sed eventuale mankis rimedoj por pagi ekipaĵon aŭ tradukistojn, do unu heroa volontulo tradukis ĉiun referaĵon, linion post linio aŭ alineon post alineo, de la tribuno. La uzo de tradukado sinsekva anstataŭ samtempa efike reduktis duone la tempon disponeblan por ĉiu referaĵo, devigante severegajn reduktojn en tio, kio povus esti inkludita. Sed la kvalito de la kontribuoj estis ĝenerale bonega, kaj la temaro ampleksis larĝe.

La komenca parolgrupo konsistis el Eric Toussaint el Belgio pri ‘Lenin kaj Trotskij alfrontas la burokration kaj Stalin’; Paul LeBlanc pri ‘Trotskij kontraŭ Stalin’; Robert Brenner pri ‘Trotskij, la maldekstra opozicio kaj la kamparanaro’; kaj mi mem pri ‘La maldekstra opozicio dividita — la Serge-Trotskij disputoj’. Estis multaj aliaj parolgrupoj pri diversaj aspektoj de la vivo, politiko kaj postlasaĵo de Trotskij, inkluzive en Kubo.

Partoprenantoj venis de tra la tuta spektro de trotskista politiko — de la tielnomataj ‘ortodoksuloj’, ĝis ŝtat-kapitalismuloj, al burokrat-kolektivismuloj. Ĉi lastaj reprezentis la ĉefan interpreton de la ‘Rusa demando’, de Ernest Mandel ĝis Nahuel Moreno, al Gerry Healy kaj Hillel Ticktin. Kelkaj sesioj falis en malamikan sektismon (mi eliris el ĉi tiuj), sed plejparte oni sin kondutis entuziasme kaj respekteme. La fina sesio estis dediĉita al la historio de kuba trotskismo, kaj kelkaj el la prezentistoj havis verajn ligojn kun la fruaj trotskistoj.

Pro multaj kialoj la kuba partopreno estis pli malalta ol esperita — preskaŭ ne okazis reklamado, kaj malgrandis spaco en la kunvenejo en Malnova Havano. Tion oni bedaŭru, ĉar Trotskij estas malmulte konata en Kubo. Kiel emfazis Frank García Hernández, Trotskij mankas al ni. Trotskij mankas por kompreni tion, kio okazis en Sovetunio, ĉar neniu el la referantoj de marksismo, kiel Che Guevara aŭ Fidel Castro, povis, pro diversaj kialoj, doni sisteman klarigon pri tio, kio okazis. Trockij havis kuraĝon tion fari ekde 1936, disvolvis sociologian analizon, kiun ni neniam sciis, kaj pri kiu ni kubanoj tre interesiĝas.

Por García Hernández kaj la organizantoj, la konferenco estis historia markilo kaj grava trarompo, kaj ili sendube ĝustas en ĉi tiu pritaksado. Malgraŭ forta kaj daŭre rezista malamikeco kontraŭ Trotskij fare de la reĝimo, la organizantoj plenumis elstaran konferencon, kiu enkondukis Trotskijon en multflankan manieron. Vera puĉo, kaj nur ebla pro la konsiderinda kuraĝo de Frank García Hernández.

La Instituto de Filozofio promesis publikigi la artikolojn de la evento, kaj la Kuba Instituto pri Kultura Esplorado Juan Marinello ŝajnas preta kunlabori en ĉi tiu eldono. Se ĉi tio okazos, tio estos la unua fojo, ke libro dediĉita al Trotskij kaj la socipolitikaj-kulturaj fenomenoj generitaj ĉirkaŭ li aperos en Kubo ekde la 1960-aj jaroj.

….

Tro frue, nia interludo en Kubo finiĝis. Konferencanoj foriris, plene agnoskante la historian karakteron de la evento, kiu ĵus okazis, esperante, ke ĝi estas nur la komenco de pli da tiaj internaciaj kunvenoj.

Fine de la konferenco, Frank García Hernández emocie parolis pri tio, kio necesis por forigi ĝin, malgraŭ la milaj obstakloj, kiujn la burokratio metis en la manieron — li dankis la Instituton de Filozofio pro sia netaksebla subteno. Li finis deklarante: “Nek reĝoj, nek burokratoj, nek estroj — al komunismon!”

La partoprenantoj tiam entuziasme kantis La Internacion — samtempe en multaj lingvoj. Paul Le Blanc rimarkis, ke li vidis pli junajn kamaradojn kiuj ne kantis, pensante ke ĝi estas stranga restaĵo de alia tempo. Sed la pli aĝaj ĝin amis.


Suzi Weissman estas profesoro pri politiko en la Kolegio de Sankta Maria, Kalifornio (Saint Mary’s College, California) kaj membras en la redaktaj skipoj de Kritiko (Critique) kaj Kontraŭ la Fluo (Against the Current). Ŝi estas aŭtoro de Victor Serge: politika biografio, inter aliaj verkoj, kaj kun-enscenigas la dokumentan filmon [anglalingvan] Leon Trotskij: la plej danĝera viro en la mondo.

El la angla tradukis Stano Keable


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.