Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
10-mar-2016
De la Komunista Iniciato (Germanio)
la 8-a de marto 2016
(germanlingva originalo)

Internacia Tago de la Virino: Liberigo de la virino — la tasko de la gekomunistoj!

Ne estas dubo, ke la virinoj en nia mondo, eĉ en la plej evoluintaj kaj ŝajne de la feminismo stampitaj landoj suferas je aparta kaj duobla ekspluatado. Tiu estas unuflanke la ekspluatado fare de la kapitalisma sistemo kaj aliflanke fare de la patriarĥeco de la socio, ekzemple ene de la burĝa familia vivo.

Ekzistas multaj flankoj kaj ekzemploj de tiu ĉi duobla ekspluatado, kaj kelkaj el ili estas timindaj, speciale se oni konsideras ne nur la vivmanieron de la germanaj virinoj. Tie ekzistas tiom gravaj fenomenoj kiel seksa sklavismo, kiun suferas precipe multaj virinoj el pli malriĉaj landoj; la perforto en tiu branĉo estas kruela kaj disvastiĝinta. Ekzistas ankaŭ malriĉeco de virinoj kaj ankaŭ de maljunuloj, kiu plej ofte frapas ankaŭ la virinojn. Ekzistas la anoncoj en la gazetoj, kiujn ĉiu povas vidi: „Polaj flegofortoj, favorpreze, 24 horoj”. Ni rigardu nur tiun lastan ekzemplon: Kion signifas tia aktiveco por tiom „favora” flegistino el Pollando (ofte kun bona profesia kvalifiko)? Tiuj „favoraj” flegistinoj devas zorgi dum 24 horoj tage por fremda grave handikapita viro aŭ virino kaj flegi tiun tagnokte. Ili rajtas eliri 2–3-foje semajne por kelkaj horoj, kaj ĉio ĉi daŭras plurajn monatojn aŭ jarojn. Tio similas al sklava ekzistado kompare kun „normala” kapitalisma ekspluatado. Kompreneble la bonstataj polaj virinoj ne eniras tian rilaton.

En Germanujo oni ŝatas paroli pri mankantaj virinaj rajtoj en islamaj landoj, sed ĉe tio same ŝatas „forgesi” la „seksturismon” de germanaj viroj, kiuj ĉiujare misuzas ĝis 100.000 neplenaĝajn knabinojn (ankaŭ knabojn) en malriĉaj landoj, ekzemple Tajlando1.

Ĉie klare perceptebla estas la degradado de la virina korpo al seksa objekto kun la sekvo de seksismo kaj de seksaj ĝenadoj; tiu degradado ne estas tiel sendanĝera, kiel oni povus pensi: ekzemple la magromanio inter junaj knabinoj ĉiam pli disvastiĝas, kaj en 20 elcentoj de la kazoj tiu psiĥa malsano estas mortiga. Ankaŭ deprimoj kaj angoroj estas inter virinoj pli disvastiĝintaj ol inter viroj.

La feministinoj ja nombras tiujn gravajn sekvojn de virina ekspluatado, sed ili serĉas ties kaŭzojn en la „ĝenerala patriarĥeco”, kiun ili vidas kiel ideon kiu trapenetras la tutan socion. Laŭ ili, oni devas ŝanĝi tiun ideon, tiam ĉesos la duobla ekspluatado de la virinoj. La grandaj profit-sferoj kiel sklavkomerco, prostituado aŭ varbado de „polaj flegfortoj” tiam kvazaŭ aŭtomate malaperus. Pro tio ili taksas tiom alte la parton de virinoj en registaroj, kontrol-konsilantaroj kaj en aliaj strukturoj de la potenco. Se oni nur altigus tiun parton per kvotoj kaj leĝoj, tiam laŭ ilia opinio ankaŭ la ideo de patriarĥeco malaperus kaj per tio la tuta socio ŝanĝiĝus. Ankaŭ la „konscistato” de la virino devas altiĝi. Kiom precize, tio legeblas ekzemple en la famiĝinta libro de Ute Ehrhardt „Bonaj knabinoj iras en la ĉielon, malbonaj — ĉien”. Laŭ tio, ĉiu virino devas elbatali al si sian lokon en la kapitalisma socio, per tio ke ŝi elpaŝu pli egoisme kaj pli memkonscie, pensu pri si mem, eĉ ekspluatu aliajn virinojn. Ute Ehrhardt montras ekzemplon, en kiu „bona” entreprenistino bankrotis, ĉar ŝi montris al siaj dungitinoj pli da kompreno ol estis la kutimo en la branĉo. Kompreneble io tia estas, laŭ la feminista opinio de Ute Ehrhardt, ne allasebla. La entreprenistino fariĝu „pli konscia” kaj senkompate ekspluatu aliulojn.

Por ni komunistoj tiu vojo tute ne estas ebleco por liberigi la laborantajn virinojn! Kiel parto de la laborista klaso virinoj kuniĝu kaj batalu pli aktive por siaj rajtoj kaj fine por la konkero de la politika potenco fare de ilia klaso.

Ni komunistoj konas la ĉefan kaŭzon de la suferoj de la virinoj, kaj tiu kaŭzo ne troviĝas en „patriarĥeca ideo”, sed en materiaj faktoj: en labortempo kaj laborkondiĉoj. La kaŭzo de la ekspluatado de la virino troviĝas en la bazo de la socio, en ekonomiaj faktoj, kaj tiuj faktoj ŝanĝendas!

Ĝis nun multaj virinoj pasigas konsiderindan parton de sia labortempo per nepagata kaj ne rimarkata laboro, nome per flegado de la familio. Al tio apartenas: prizorgado kaj flegado de infanoj, mastrumado kaj flegado de la flegbezonaj familianoj.

Kvankam la nombro de viroj, kiuj estas okupitaj en la familia flegado, lastatempe iom kreskis, tiu hejma aktiveco restas baze daŭre virina tasko. Ekzemple 65 elcentoj el ĉiuj flegantaj familianoj estas virinoj. La plej granda parto de la flegantaj viroj estas el la aĝa grupo de 80–85, kaj ili flegas siajn edzinojn. Tio signifas, ke la virinoj daŭre flegas la gepatrojn — siajn proprajn kaj tiujn de la edzo. Kaj se oni konsideras nur la aĝon ĝis 60, tiam la virina parto estas ankoraŭ signife pli alta ol 65 elcentoj2.

Entute 1,25 milionoj da flegenduloj estas prizorgataj ekskluzive hejme3. En Germanujo la virinoj pasigas hejme ĉiutage 164 minutojn, la viroj nur 90 minutojn4.

Sed la plej granda problemo estas la edukado kaj flegado de infanoj, ĉar ĝuste pro tio la profesia vivo de la virinoj plej suferas. Ekzemple en 2014 kvarono de la patrinoj uzis gepatran tempon (por infanoj malpli aĝaj ol 6-jaraj); ĉe la viroj nur 1 elcento5. Ankaŭ partotempa laboro estas ĉe virinoj kun infanoj multe pli disvastiĝinta ol ĉe viroj (69 elcentoj kontraŭ 5 elcentoj)6.

Tamen nun ankaŭ la virinoj, kiuj laboras plentempe, okupiĝas en „dua skipo” pri infanoj kaj dommastrumado. Kaj per tio ili estas „pli malbonaj” objektoj de ekspluatado ol viroj.

Ĉio ĉi sekvigas, ke mezume la salajroj de la virinoj en Germanujo troviĝas je 22 elcentoj sub tiuj de viroj7. Sed tio ĝustas nur pri plentempaj dungitoj; do, ĉe tio tute ne estas konsiderata, ke pli da virinoj laboras partotempe kaj per tio, kompreneble, ankaŭ enspezas malpli da mono.

Tio estas ekonomia fakto. Kaj tiu ĉi fakto kaŭzas ĉion alian: ke la virinoj sentas sin malpli valoraj, ke la pli bone pagataj viroj, ankaŭ tiuj en la vicoj de la laborista klaso kaj de ceteraj laboruloj, kompare kun la virinoj sentas sin pli fortaj kaj povas pli bone trudi sin, ke junaj knabinoj fariĝas magromaniaj en sia provo tamen iel trudiĝi en la socio, kaj per tio mortas. Ĉar en multaj malriĉaj landoj la diferencoj inter viroj kaj virinoj konsidere salajron kaj mastrumadon estas eĉ pli gravaj, la virinoj tie estas devigataj foje vendi sin mem aŭ estas per vanaj promesoj kiel „laboro en Germanujo” trompataj. Prostituado kaj sklaveco estas la sekvo. La radiko de ĉiuj ĉi fenomenoj troviĝas en la nepagata labortempo en la familia flegado.

Ĉu en la kadro de la kapitalisma sistemo ekzistas solvo de tiu ĉi problemo? Ne.

Ankaŭ ne tiam, se la registaroj sub la premo de la homamaj kaj feministaj organizaĵoj malebligas profitigon per prostituado kaj sklaveco, ne nur leĝe malpermesas, sed ankaŭ reale kontraŭbatalas tion. Ĉar:

Ili ne kontraŭbatalas la fakton, ke por la entreprenistoj pli facilas dungi la virojn nur plentempe kaj (kompare!) „bone” pagas, kaj la entreprenistoj ankaŭ scias, ke la viroj estas komplete elsuĉeblaj kaj ekspluateblaj. La virinoj, male, devas „fari ion por la familio”, sed ankaŭ daŭre ricevu malpli da salajro kaj per tio alportu eĉ pli da profito (ĉar du partotempaj laboristinoj estas por la entreprenisto pro la socialaj pagoj ĝenerale pli profitigaj ol unu plentempa laborforto).

Do: Tio estas bona kaj komforta por „normalaj” entreprenistoj, kaj tio en la kapitalismo ne ŝanĝiĝos. Esceptoj kiel en Svedujo konfirmas la regulon.

Per tio siavice estiĝas la ĉeno de la konataj sekvoj: La virinoj ricevas malpli da salajro, faras multe da nepagata laboro, ne povas nutri siajn infanojn, estas dependaj de la viroj; okazas seksa ekspluatado kaj tio siavice kondukas al perforto kaj kontraŭleĝa profitestigo per sklavigo de virinoj.8

Nur en la socialismo, per la regado de la laborista klaso kaj en planekonomio, la solvo de tiu ĉi problemo eblas.

La socialisma Ruslando kiel la unua lando de la mondo donis al la virinoj tuj ĉiujn politikajn rajtojn, kaj la rajton je ĉia profesia kvalifikiĝo kaj studado. Tiuj eblecoj por la virinoj en la kapitalisma mondo restis ankoraŭ dum pluraj jardekoj fermitaj kaj poste estis donitaj de la burĝaro al ili nur ĉar ili timis la fortiĝantan laboristan movadon, apogatan de la Sovetunio kaj de la ceteraj socialismaj landoj.

Sed la bolŝevistoj konsciis, ke ne sufiĉas simple doni al la virinoj nur la politikajn rajtojn kaj egaligi ilin en la labormondo kun la viroj. Lenino diris la 23-an de septembro 1919 en parolado en la konferenco de senpartiaj laboristinoj:9

„Tiom longe, kiom la virino estas komplete okupata de la dommastrumado, ŝia situacio restos daŭre streĉa. Por la kompleta liberigo de la virino kaj por ŝia reala egaligo kun la viro necesas sociaj institucioj, necesas la partopreno de la virino en la ĝenerala produktiva laboro. Tiam la virino alprenos la saman pozicion kiel la viro. […] Vi ĉiuj scias, ke tiu fakta subpremado de la virino restos eĉ ĉe kompleta egalrajteco, ĉar la tuta dommastrumado estas ŝarĝita al ŝi. La dommastrumado estas en la plej multaj kazoj la plej neproduktiva, la plej barbara kaj plej malfacila laboro, kiun la virino plenumas. Ĝi estas laboro, kiu moviĝas en la plej strikta kadro, kiu entenas nenion, kio povus iel progresigi la evoluon de la virino.”

Krome Lenino parolas pri sociaj institucioj, kiuj transprenu tiun familian flegadon, pri etinfanvartejoj ĝis manĝejoj.

Lenino skribis ofte pri tiu temo. Kaj efektive oni povis ankaŭ vidi, ke la nombro de infanvartejoj kaj etinfanvartejoj en Sovetio ĉiujare kreskis. Per la industriigo granda parto de la temporaba famililaboro estis transprenita de la socio. Per tio granda parto de la virinoj estis liberigita el la nepagata familia laboro.

Tiu procezo bedaŭrinde ĉesis tro frue, ĝi estis en la 1960-aj jaroj bremsata de reviziismaj evoluoj. Tamen la sovetiaj virinoj same kiel tiuj en la GDR10 en la socialisma socio havis multe pli da eblecoj por kleriĝo, studado kaj laboro. Infanoj estis bone prizorgataj en etinfanvartejoj kaj en infanvartejoj kaj povis esti edukataj. Danke al la egalrajtigo kun viroj en la socia vivo la plej multaj virinoj fariĝis pli memkonsciaj kaj ankaŭ en la familia vivo kapablis bone trudiĝi kaj insisti pri siaj rajtoj.

Kaj, tre grave: En la socialismaj landoj la plej malbonaj sekvoj de la virina ekspluatado, ekzemple sklaveco kaj homkomerco, prostituado, seksa ekspluatado kaj prostituitismo, estis komplete malaperintaj. Ĉar ĉiuj ĉi fenomenoj ekzistas nur ĉar la kapitalistoj povas per tio profiti. Tio en socialismaj landoj maleblis.

Tamen restis ankoraŭ multe da familia flegado en la manoj de virinoj, kaj la procezo de liberigo de la virino ne finiĝis, kio estis ligita kun la ĝenerala reviziismo. Kun la kontraŭrevolucio de 1989 kaj la malvenko de la socialismo la rado de la historio komencis retroturniĝi.

La liberigo de la virino estas nun denove unu el la plej grandaj taskoj de la venonta socialisma socio.

Ni alvokas ĉiujn laborantajn virinojn:

— Aliĝu al ni — ni batalu kune por la liberigo el la kapitalismo kaj kontraŭ ekspluatado en laboro kaj familio! Komune ni povas atingi tiun celon!

— Laborantaj virinoj, dommastrinoj — ni konscias pri nia ekspluatado. Ni kune kun la komunistoj trudu niajn celojn!

— Virinoj, venu en la komunistan partion!

Ruĝfronte!

(Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,
el la retpaĝo de „Kommunistische Initiative”,
la 8-an de marto 2016)

9. Bd. 30, S.38.
10. GDR: Germana Demokratia Respubliko, de 1949 ĝis 1990. -vl

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.