Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
17-apr-2017

Kondamno de la Usona raketatako kontraŭ Sirio

Ni esprimas nian energian kondamnon pro la unuflanka atako, fare de Usono la 6-an de Aprilo, per 59 krozraketoj kontraŭ la aerarmea bazo de Ŝajrat, provinco de Homs en la Araba Respubliko Sirio, uzante kiel preteksto la supozatan uzadon, fare de la Siria registaro, de ĥemiaj armiloj kontraŭ civiluloj.

Tiu raketatako akrigas la konflikton en Sirio, malproksimigas la ĉesigon de militoj en la mezorienta regiono, kaj sendas mesaĝon al la tuta mondo ke Usono, sub nova prezidanto Donald Trump — same kiel sub Barak Obama kaj antaŭaj prezidantoj — daŭre pretas interveni milite ĉie ajn por imponi sian politikon.

Ni kondamnas la uzadon de ĥemiaj armiloj, kaj de nukleaj armiloj, fare de kia ajn ŝtato aŭ ne-ŝtata aganto en kiaj ajn cirkonstancoj.

Ni rimarkas ke Usono atribuis al la Siria ŝtato respondecon pri la uzado de ĥemiaj armiloj en ĉi tiu kazo, sen atendi esploradon de la faktoj, fare de la Organizaĵo pri Malpermeso de Ĥemiaj Armiloj (OMĤA). Sen tia esploro, ni mem, kiel ĉiu ajn, ne povas scii kio okazis. Ni tamen konstatas ke la uzado de ĥemiaj armiloj fare de Siria prezidanto Baŝar Assad estus politike sensenca, farus lin subite malpli sekura en sia posteno. La akuzo ŝajnas nekredebla.

Se vi konsentas, subskribu:

Aldonu vian subskribon:

Listo de subskribintoj:
Jurij Finkel
Stano Keable
Renato Corsetti
Dieter Rooke
Johano Petik
Kuril Travkov
Maria Prilepskaja
Marianne
Gary Mickle
Peter Redfarn


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.