Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
10-apr-2017

La komunismo ne volas malaperi en Usono

Tradukis el la hispana Vilhelmo Lutermano artikolon de Sergio Alejandro Gómez en Granma, ĵurnalo de la Komunista Partio de Kubo, vendrede, 7-an de aprilo 2017

Emile Schepers, sekretario pri internaciaj rilatoj de la KP de Usono

Ekde kiam Donald Trump elektiĝis prezidanto de Usono, la Komunista Partio de Usono (KPUSONO) ne ĉesas ricevi petojn de aliĝo.

La usonanoj kun marksismaj ideoj estis inter la unuaj kiuj organizis sin post la Oktobra Revolucio. Ilia partio, fondita en 1919, baldaŭ fariĝos centjara. Dum tiu tempo, ili spertis floradon en la intermilita tempo kaj subpremadon de la Malvarma Milito, kiu premis ilin kvazaŭ en eksterleĝecon. Hodiaŭ ili estas 5.000 membroj en 50 subŝtatoj kaj inter 300 milionoj da loĝantoj.

„Kvankam daŭre la fantomo de makartiismo hantas Usonon, ekzistas kreskanta sciemo pri la komunistaj ideoj”, asertas al Granma la sekretario pri internaciaj rilatoj de la KPUSONO, Emile Schepers.

Schepers, profesia antropologiisto, naskiĝis en Sud-Afriko, kaj liaj gepatroj elmigris por forlasi la rasdisigan sistemon apartheid. Li elkreskis en la krutaj montoj de Adirondack, pejzaĝo idilia, „se vi povas elteni iom da malvarmo”. Li aliĝis al la partio en 1987, sed familiariĝis kun la marksismaj ideoj multe antaŭe, kiam li estis en la antaŭurboj de Marilando aŭ en portorika kvartalo de Ĉikago.

Schepers konscias, ke lia lando estas „malproksima de antaŭrevolucia situacio”, almenaŭ laŭ komunista kalkulo. „Sed la kapitalismo montras finajn simptomojn internaciskale”.

En la kazo de Usono, li diras, la financa krizo tuŝis multajn homojn kaj estigis daŭre la senton, ke la junuloj de hodiaŭ vivas en pli malbonaj kondiĉoj ol iliaj gepatroj.

Li asertas, ke la lastaj registaroj, ĉu demokrataj aŭ respublikanaj, ne solvis la problemojn de la grandaj plimultoj en la lando. La historio montras al ni, laŭ la komunista gvidanto, ke la popola malkontento ne ĉiam iras en progresema vojo.

„En la lastaj elektoj, la ideologia manipulado kreis dekstran lavangon. En Virginio, la ŝtato, en kiu li nun loĝas, montriĝis ke multaj malriĉaj blankuloj voĉdonis por Trump, ne nur la plej bonstataj”.

La karbominejoj estas la ĉefa fonto de dungoj en la zono, kaj en la lastaj jaroj perdiĝis miloj da laborpostenoj. La respublikana elektokampanjo prezentis la mediprotektan politikon de Obama kiel kaŭzanton de la krizo.

Samtempe la progresemaj ideoj de Bernie Sanders mobilizis milionojn da junuloj en la demokrataj praelektoj. Schepers estas konvinkita, ke se la senatoro por la ŝtato Vermonto estintus la rivalo de Trump, li gajnintus.

En tiu scenaro, asertas Schepers, la rolo de la maldekstro devas esti kontraŭbatali la manipuladojn kaj la „malĝustan klaskonscion”. „Fariĝas tre malfacile, kiam la grandaj komunikiloj estas en la manoj de la korporacioj kaj kiam la lokaj sendostacioj en la lando donas la parolon nur al predikantoj kiuj anoncas la finon de la mondo”.

Inter la celoj de la KPUSONO estas eduki kaj per ĉiaj eblaj rimedoj konatigi siajn ideojn al la kiom eble plej granda kvanto de personoj. En Interreto ĝi havas aktualan ĉefpaĝon, kiu ebligas ekkoni la programon de la partio kaj ĝiajn batalojn, kaj plenigi aliĝilon aŭ pagi la kotizojn.

Sed la granda defio, li asertas, daŭre estas organizi la laboristojn kaj la strukturojn de la sindikatoj, sen enmiksiĝi en ties internajn aferojn, por defendi la rajtojn de la plej malbonstataj laboristoj.

La KPUSONO apogas ankaŭ la palestinan aferon kaj malaprobas la usonan militismon. Ĝia pozicio de apogo al la Kuba Revolucio datas de longa tempo kaj nun ĝi ankaŭ apogas la Bolivaran Respublikon Venezuelo, kontraŭ kiu Usono centrigas siajn atakojn.

„La 17-a de decembro (de 2014) surprizis nin, sed ĝi estis bona novaĵo. Obama ne faris ĉion, kion li povis fari, tamen progresis en kelkaj aspektoj”.

Schepers konsideras, ke la apogo en la Kongreso por ĉesigi la blokadon [al Kubo] kreskas kaj estas apogata de respublikanoj same kiel de demokratoj. „Iuj kun motivoj de humanismaj sentoj kaj aliaj de ekonomiaj interesoj, sed ĉiukaze kontraŭ tiu politiko”. La solaj, kiuj daŭre pledas por daŭrigi la blokadon, li aldonas, estas la ideologiistoj de la ultradekstrularo, speciale la kubaj usonanoj de Florido.

Ĉiuj enketoj indikas, ke la usona popolo apogas la restarigon de la rilatoj.

„Nun ni ne scias, kion Trump faros, ĉu li aŭskultos la voĉojn de la ideologiistoj aŭ de la homoj”. „Ĝenerale, ni usonaj komunistoj estas optimistaj.”


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.