Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
25-dec-2017

Kiu perfidis kiun? La instruo de Cimervaldo

Deklaro de la svisa komunista partio
(Partio de la Laboro, PdA)
pri la centjariĝo de la Konferenco de Cimervaldo
(germane Zimmerwald [cimervald]),
je la 6a de septembro 2015.

 

Je la 4-a de aŭgusto [1914] la socialdemokratoj en Germanio aprobis la krediton por milito. La socialdemokrata partio entuziasme kriis kun la ŝovinistoj kaj kun la imperiestro de Germanujo Vilhelmo la 2-a „ne plu ekzistas politikaj partioj — ekzistas nur la germana popolo!”

Pli bone ne eblas formuli la perfidon kontraŭ la proleta internaciismo!

De la 5-a ĝis la 8-a de septembro 1915 kolektiĝis en la svisa vilaĝo Cimervaldo socialistoj el Eŭropo por organizi opozicion, kontraŭ la unua mondmilito. La konferenco provis trovi solvojn por ĉesigi la amasbuĉadon. Por atingi la celon kreiĝis „Komisiono de la Socialista Internacio". Ĝi konsidereblas ĝermo de la Tria Internacio.

 

La aŭtuno de 2015 estas la 100-jara datreveno de tiu grava konferenco. Kiu organizis la jubileon? Ĝuste la socialdemokrata partio — tiu, kiu decidis pri paco aŭ milito ekde la jaro 1914!

Ĝi povas fieri pri la bombado de Jugoslavio, same kiel pri la „paca" diktato de la Eŭropa Unio kontraŭ Greklando.

La socialdemokratoj nomas pikdratojn en Eŭropo „barieroj por gardi la pacon”, militajn intervenojn ili nomas „pacaj misioj”. La svisan kunlaboron kun la NATO [france: OTAN] oni nomas „aktiva neŭtraleco”.

Tiam ne mirigas, se la sama partio organizas muzeecan fabelecan konferencon en la epoko de socialistoj Hollande [la aktuala prezidanto de Francio] kaj Gabriel [la aktuala germana — socialdemokrata — ministro pri ekonomio] — eĉ misuzas kelkajn opoziciulojn kiel Gregor Gysi [de la maldekstra socialdemokrata partio Die Linke, La Maldekstro].

Certe ne konsentus la partoprenintoj de Cimervaldo: Roza Luksemburg, Karl Libkneĥt, Clara Zetkin [klára cétkin], Fritz Platten [fríc pláten], Karl Radek, Leo Trockij kaj Vladimir Lenin.

La socialdemokrata akaparo kaj interpreto de la historio ne estu sen respondo!

Necesas kontraŭbatali tiujn mensogojn! Ni batalu kontraŭ la NATO — ni kontraŭstaru la kontraŭhumanisman politikon de la Eŭropa Unio (EU).

La Cimervalda Konferenco instruis al ni la ne eviteblan rompon kun la socialdemokratio; kvankam nia opozicio estis malforta kaj tre dissemita.

Post paso de 100 jaroj ni ne povas akcepti la aliancon de socialademokrata partio kun la ekspluatantoj kaj militinstigantoj.

Nia rifuzo necesas — kvankam niaj fortoj estas same etaj.

 

(tradukis el la germana Dieter Rooke)

(Aperis unue ĉe http://mas-eo.org/spip.php?article576)


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.