Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
29-feb-2016
Artikolo el Weekly Worker, ĉiusemajna ĵurnalo
de Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),
25-a de Februaro 2016
(anglalingva originalo)

Karnavalo de reakcio

Ĉefministro David Cameron vokis referendumon pri EU-membreco de Britio por la 23-a de Junio. Nenia flanko en la referenduma kampanjo meritas maldekstran subtenon, diras Paul Demarty.

Karnavala rolo

Kian teatraĵon David Cameron prezentas por ni! Mi jam antaŭ kelkaj semajnoj verkis pri lia pavsimila elmontro de «renegoco» de Britaj devoj al la Eŭropa Unio («Cameron's chauvinist chicanery» — «La ŝovinisma trompado de Cameron», Weekly Worker 4-a de Februaro), sed intertempe la drameca rapideco apenaŭ malaltiĝis, dum ni trapasis la finajn negocojn al la preparo de «en-el» referendumo je la 23-a de Junio.

Tion farante, Cameron sukcesis, se nenion pli, inventi tute novan ĝenron de dramo, kunmetante la antaŭefiksitajn batalojn de profesia libera luktado, la neeviteblajn perfidojn de Ŝekspiraj tragedioj (et tu, Boris?1) kaj la tumultan partoprenadon de la spektantaro ĉe Kristnaska pantomimo. Samkiel dum la alproksimiĝo al la «unua propono» de Donald Tusk, ni estis ankoraŭfoje regalitaj de fabrikita «kurkonkurso kontraŭ tempo» kiam la «negocoj» atingis «decidigan stadion». Ministraraj kunvenoj estis nuligitaj, tamen eble nur por iomete prokrasti la registaran tra la mezo skismon pri la eta demando, ĉu la ekzerco valoras eĉ damnon.

Malsurprize, la grandaj nomoj estas falintaj en unu tendaron aŭ alian. Michael Gove, malnaiva reakcia ekscentrulo, volas eliri, same ankaŭ Iain Duncan Smith, la «malbrua viro». Sed plej spektenda estis, kompreneble, la decido de Boris Johnson elekti la «nean» flankon. Johnson mem estas homo posedanta teatrecan mienon, sendube restaĵon de tiu trejnado pri la klasikoj, pri kio li ŝatas fanfaroni. Post serio de malsukcesaj provoj de Cameron lin konvinki pri la saĝeco de restado, li okazigis ĵurnalistaran kunpuŝiĝon antaŭ sia hejmpordo, kaj ilin informis, kun peza koro, ke li finfine decidis por Brexit [eliro].

Johnson alfrontis senĉesajn akuzojn, ke ĉio ĉi estas parto de intrigo por atingi mem la plej altan rolon. Tutcerte, la plejeble mallonga irvojo por vakigi la postenon de gvidanto de la Konservativa Partio, se ne paroli pri murdo, estas Brexit. Oni povas laŭdi la paciencon de la aliaj du kandidatoj je tiu okazaĵo, George Osborne kaj Theresa May, kiuj restis fidelaj al Cameron. La problemo por ili estas tio, ke ili vendis al si mem difektan fakturon. La negocoj de Cameron estas senvaloraj, kaj oni vidas ilin senvaloraj.

Proparolanto por N-ro 10 [domo de la ĉefministro], laŭ la sengusta maniero de tiuj uloj, asertis, kiel respondo al la apostateco de Johnson: «Ni volas por Britio la plej bonan de ambaŭ mondoj: ĉiujn avantaĝojn de laborpostenoj kaj investoj kiujn alportas membreco de la EU, sen la malbonefikoj de la eŭro kaj malfermaj landlimoj». Sed la «negoco» de Cameron ne estas tia. La eŭro estas nur bruo — neniu estos aliĝanta al tiu ŝanceliĝanta valuto en baldaŭa tempo. Pri malfermaj landlimoj, kion havas Cameron por paradi tiurilate? Nur sian krizbremsilon, per kio, kun permeso de sufiĉa nombro da aliaj membro-ŝtatoj, li kapablos redukti en-laborajn beneficojn por enmigranto ĝis niveloj similaj al tiuj de ties lando de origino.

Apenaŭ surprizas, do, ke la kontraŭ-EU tendaro de la Brita reganta elito estas batalema, eĉ se ĝiaj fortoj estas disorganizitaj. Aktuale ekzistas tri kampanjoj: Vote Leave [Voĉdonu por Eliro], Leave EU [Forlasu EU-on] kaj Grassroots Out [Ordinaruloj El] — la du lastaj estas front-organizaĵoj de UKIP [Sendependiga Partio de Unuiĝinta Reĝlando] kaj la antaŭa estas fendita pro amaraj internaj bataloj. (La ĉefa problemo ĉe Vote Leave ŝajnas esti Dominic Cummings, antaŭa vertorda proparolisto por Gove kaj homo tiom firme celanta fari malmildan, malpuran kampanjon, ke li kromnomiĝis «Kolonelo Kurtz»2). Malgraŭ ĉio ĉi, ili tamen ne povos malsukcesi profiti de la stulteco de Cameron, kaj tion ili jam faris.

Sub ĉi tio estas, unue, la fakto ke la Eŭroskeptikuloj delonge rimarkis la dilemon de Cameron: io ajn atingebla sen ŝanĝo de traktato apenaŭ valoras. Limigo de libera movado ene de la EU estas certe la ŝtofo de traktatoj. La alia multe trumpetita «sukceso» de la negocado — la ekskludo de Britio el ĉiuj ajn klaŭzoj rilate al «ĉiam pli proksima unuiĝo» — estas, simile, ŝuldatesto pagenda ĉe la venonta traktat-ŝanĝo.

Je la nuna momento, tamen, nova traktato apenaŭ imageblas. La traktato de Lisbono tre malfacile trapasis, post kiam la Irlandanoj komence ĝin rifuzis en referendumo. Tio okazis antaŭ ses jaroj — ses jaroj dum kiuj la popolismo de la maldekstro kaj (plejparte) dekstro jam eniris tre definitive la superecon, kaj en kiu la EU-projekto estis serioze cikatrita de la katastrofaj efikoj de la mondvastaj ekonomiaj malfeliĉoj ĉe multaj el ĝiaj membro-ŝtatoj. Sufiĉas diri, ke aferoj devos tre multe kvietiĝi antaŭ ol tiu ĉi cirko rondvojaĝos denove.

Due, ekzistas specifa alo de la reganta elito kiu estis furioze kontraŭ EU dum jardekoj, kaj tiu estas la dekstra gazetaro. Malfacilas imagi ĵurnalon ie ajn ĉe la dekstra duono de la spektro kiu subtenas daŭrigon de membreco. Prenu ĵurnalon hodiaŭ kaj oni ne kulpigu vin se vi pensus ke Panzer-tankoj estas parkitaj sur ĉiu gazono en graflando Surrey.

Ni antaŭvidas ke la plimulto de kapitalistoj kaj Londonaj financistoj subtenos la daŭrigon de EU-membreco, kun okulaĉo direktita al la jarfina kromsalajro. Unu kiu ne faros tion estas Rupert Murdoch, kiu estis fervora kaj vigla oponanto de Eŭropa unueco ekde la fruaj tagoj. Ni ne supozas ke liaj ĵurnaloj ŝanĝos sian linion. Povas esti ke la Franc-loĝanta Jonathan Harmsworth, kiu posedas la Daily Mail, eble prenos malsaman vidpunkton; sed la tuta afer-modelo de lia ĵurnalo baziĝas sur la pligrandigado de la ordinaraj timoj de la etburĝaro, ĝis la punkto de psikmalsana deliro: se la ĵurnalo estus vokanta subite por restado ene de la EU, post antaŭaj pecoj eĉ subtenantaj Marine Le Pen pri tiu temo, tio probable kaŭzus ribelojn ĉie en la ĉirkaŭ-Londona regiono.

Marĝena maldekstro

Inter ĉio ĉi, la maldekstro estas pli-malpli marĝena. Ĉe la «restu» tendaro, ni havas plej elstare la gvidantaron de la Labor-Partio [Labour Party], kaj oni devas agnoski ke Jeremy Corbyn agis bone tiurilate. Li indikis la memevidentan punkton, ke la rezulto de la negocado de Cameron estis tute senrilata al la argumentoj por aŭ kontraŭ EU-membreco, kaj direktis atenton al la pli longedaŭraj provoj kunlabori kun Eŭropaj socialdemokratoj kaj «socialistoj» por atingi EU-on reformitan laŭ pli progresiva maniero. Ekde la limoj de maldekstra Laborismo, ĉi tio estas tute racia sinteno, sed ni dubas ĉu li havus pli da sukceso en ĉi tiu provo ol Cameron havis en la sia.

En la «el» tendaro, ni havas la Labour Leave [Labor-Partio por Eliro] kampanjon, ĉe la kapo de kiu troviĝas la idiosinkrazia dekstrulino (kaj antaŭa membro de la Internacia Marksista Grupo) Kate Hoey. Ni ankaŭ vidis George Galloway preni podion kun Nigel Farage, en bizara remontro de la alianco de Enoch Powell kaj Tony Benn, kiu batalis en la antaŭa referendumo pri Eŭropo por elpreni Brition je 1975, preskaŭ tuj post la eniro.

Pli malsupren en la afiŝvico, la maldekstro estas pli akre dividita, kvankam ni devas rimarki ke multaj kiuj antaŭe estis simpatiaj al Eŭroskeptikismo estas ricevintaj tian ŝokon de la malbonodora karaktero de la «el»-kampanjo kia ĝi fakte estas, ke ili sin metis por la «en»-voĉdono. Unuaranga inter ĉi tiuj estas Socialist Resistance [Socialista Rezistado], tiu degenera Trockista restaĵo; fidu al ĉi tiuj kamaradoj, por trovi nur negativajn kialojn por fari ion ajn.

Aliaj tenas la naciisman standardon fluganta. Ĉe la Komunista Partio de Britio — la partio de la Morning Star [Matena Stelo] — tio apenaŭ surpizas; la historia opozicio de la «oficialaj komunistoj» al la EU kaj ĝiaj antaŭaĵoj estis bazita sur geostrategia celo konduki Eŭropajn landojn al politika neŭtraleco rilate al la Sovetunio kaj, finfine, en membrecon de Comecon kaj la Varsovia Pakto. Ĉi tio ne plu estas aktuala, sed la sorĉita kadavro de ĉi tiu politiko trene marŝas, hodiaŭ pravigita nur per la bezono protekti «nian» industrion kaj «niajn» laborpostenojn, ktp.

La Socialista Partio en Anglio kaj Kimrio [Socialist Party in England and Wales] englutis ĉi tiun politikon malrekte, per sia adaptiĝo tra multaj jardekoj al maldekstra Laborismo, kiu siavice prenis sian politikan influon de la malnova Komunista Partio.

Sin ŝnuranta en pli ridindaj nodoj estas la Socialista Laborista Partio [Socialist Workers Party], kiu kaptitolis redaktoran artikolon tiel: «Finbati al David Cameron — voĉdoni por eliri la EU-on» (Socialist Worker, Februaro 16-a). Kiel ĉiam, ajna aludo al strategia rezonado komplete subordiĝis al la tasko iomete ĝeni kiun ajn, kiu hazarde fariĝis, tiutempe, ĉefministro. Jes, kamaradoj, Brexit finbatos al David Cameron. Kiu lin anstataŭos?

«Prefere ol cedi la batalkampon de la referendumo al David Cameron kaj Nigel Farage, la maldekstro devas prezenti la propran rezonadon por eliro», skribas la kamaradoj, «bazitan sur aŭtentika internaciismo, kontraŭ-rasismo kaj opozicio al la novliberala ofensivo kondukata far la EU kontraŭ la ordinara popolo de Eŭropo». Batalado por aŭtentika internaciismo per surfado sur cunamo de reakcia ŝovinismo — jen alĥemio, ne politiko, kamaradoj. Ni kelkfoje sentas ke la maldekstro supozas ke ĝi povas meti «progresivan» kernon en ion, nur per diro ke ni mem estas ne rasismaj, aŭ naciismaj, aŭ kio ajn, kaj ĉi tie certe okazas tio. Socialist Worker, ĵurnalo kun 0.1% de la influo de Nigel Farage, pensas ke ĝi povos transformi «el»-voĉdonon al esprimo de internaciisma kontraŭrasismo. Bonan ŝancon pri tio.

La kamaradoj tamen pravas demandante, «kial iuj de la maldekstro aŭ la laborista movado savu la sorton de Cameron?» Prave, saŭco bona por anserino bonas por ansero. La honesta vero pri la afero estas precize tio, kion komprenas Corbyn — ni alfrontas, la 23-an de Junio, malpuran rezulton de cerboskue miopa enlanda politika gambito far Cameron.

Ĉe la lastatempa konferenco de Left Unity [Maldekstra Unueco], la «en»-pozicio venkis pro la argumento ke Brexit gvidus al «karnavalo de reakcio». Tro malfrue, kamaradoj — okazas jam karnavalo de reakcio, kaj ambaŭ flankoj estas venenitaj de mallarĝa ŝovinismo. Aŭ ni voĉdonu por «Fortikaĵo Eŭropo» plus areto da reakciaj «koncedoj» al la digno de Cameron, aŭ ni voĉdonu por Farage, por mizera, etmensa Albiono3, interkrucigita per ligustraj heĝrandoj kaj ĉirkaŭita de pikdrato.

Por uzi la taŭgan Marksisman terminologion: fiku ĉiujn el ili.


Deklaro de Komunista Partio de Granda Britio (KPGB/CPGB)

1. La instruo de la 20-a jarcento estas tio, ke la socialismo nepre estos internacia, aŭ ĝi fariĝos sia malo. Komunistoj tial oponas ĉiujn variaĵojn de «socialismo en unu lando», kiuj estas malkovritaj kiel reakcia utopio. Ni prenas, kiel nia elirpunkto, la konkeron de potenco tra Eŭropo — tiel abolanta la kapitalistaran regadon en granda parto de la kerno de kapitalismo, kaj eventuale tra la mondo.

2. La Eŭropa Unio, tia, kia ĝi ekzistas, estas mekanismo por kapitalista ekspluatado. Ĝiaj institucioj estas plejparte ne elektitaj kaj unuforme por-kapitalismaj. Ĝi estas, aldone, «Fortikaĵo Eŭropo», kies malhomeco estis lastatempe klare malkovrita per la sortaĉo de la rifuĝantoj de la milito en Sirio. Ni volas renversi kaj anstataŭigi ĉi tiujn instituciojn, forŝiri la pikdratojn kaj detrui la pafilŝipojn.

3. Komunistoj oponas plebiscitan demokration, kio efektive estas neniel tia. Ĝi estas Bonapartisma ilo kiu ekskludas la amason el efektiva regado de politiko, anstataŭe proponanta al ili ŝarĝitan demandon, per kio oni povas nur gum-stampi ion jam deciditan. Kiel voĉdoni en referendumo estas demando taktika, sed tiu taktika juĝo nepre estu informita de la kompreno ke referendumoj estas, malgraŭ ties ŝajno, esence maldemokratiaj.

4. David Cameron vokis referendumon pri EU-membreco [de Britio] por la 23-a de Junio. Li pretendas, ke li gajnis «sufiĉe bonan negocon» por Britio, sed reale liaj negocoj estis tute teatraj. La tuta ekzerco estas provo superi siajn dekstrajn oponantojn per ŝovinisma demagogeco, kio ankoraŭ povos danĝere misbruligi lin mem. Liaj argumentoj, kiam ne tute ŝajnveraj, enfokusigas nur la interesojn de brita financkapitalo kaj la mensan pacon de etburĝaj reakciuloj.

5. En la «el»-kampanjo, simile, dominas venena ŝovinismo. La avantaĝo de eliro, laŭ Michael Gove, Nigel Farage kaj similuloj, estas gajni pli proksimajn rilatojn kun Usono (fantaziaĵo) kaj pli striktan regadon de la landlimoj — t.e. anstataŭigi «Fortikaĵon Eŭropon» per «Fortikaĵo Britio».

6. La referendumo de Cameron estas, do, cinika manovro kiu pelas reakciulojn kontraŭ eĉ pli reakciaj uloj. Ni alvokas ĉiujn komunistojn, socialistojn kaj partizanojn de la laborista klaso bojkoti ĉi tiun referendumon, kaj aktive propagandi kontraŭ ĝia legitimeco.


(tradukis el la angla Stano Keable)

1. «Ĉu ankaŭ vi, Boris?» (latine) — aludo al ekkrio de Cezaro dum lia murdo: «Ĉu ankaŭ vi, Bruto?».

2. Fikcia persono, tre barbara Usona soldato en la milito kontraŭ Vjetnamio, el filmo «Apokalipso nun» (1979).

3. Albiono — antikva nomo por la insulo Granda Britio.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.