Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
05-nov-2016

Jean Meslier (? — 1733) — pastro ateisma

Franca pastro katolika — verkisto ateisma. La pastro de Étrépigny predikis tra sia tuta vivo la instruojn de la religio kaj dume li estis nekredanto. Pri sia senkredanteco li skribis en sia testamento. Li skribis la jenon sur la kovrilpaĝo de la manuskripto: „Mi konsciis, konis la erarojn, misuzojn, vantecon, frenezaĵojn kaj krimojn de homoj; mi malamis kaj abomenis ilin; diri tion dum mia vivo mi ne kuraĝis, sed en la horo kaj post mia morto mi tion diras; ĉi tiujn rememoraĵojn mi skribas por ke ili atestu la veron al ĉiuj, kiuj ilin legos, se tio plaĉos ankaŭ al ili”.

Meslier rimarkas la teologiajn kontraŭdirojn, refutas la religiajn tezojn kaj malkovras la reakcian agadon de la eklezio. Li klare vidas, ke la religion nutras la malcerteco de la vivo por la amasoj. Multaj el liaj argumentoj efikas eĉ niatage al la leganto, kaj aparte gravas, ke li ellevas la etikan sentomondon el la rondo de religio. Laŭ li: „la honesto estas pli sana kaj pli granda forto retena ol la religio”, li konstatas eĉ, ke „kun religiaj opinioj akordigeblas nenia etiko”.

Ĉi tiujn fragmentojn mi elektis, kaj tradukis, el hungarlingva antologio.

Johano Petik


 

LA TESTAMENTO DE ABATO MESLIER

fragmentoj

Apologo

Ekzistas grandega imperio; la konduto de ties estro estas eksterordinare taŭga por konfuzi la animon de siaj subuloj. Li volas, ke oni konu, respektu, obeu lin; sed antaŭ ili li sin montradas neniam; kaj li faras ĉion por malklarigi la konceptojn, faritajn pri li. La nacioj, subigitaj al la potenco de sia reganto, estas truditaj akcepti tiujn konceptojn pri ties karaktero kaj leĝoj, kiujn ties servantoj generas en ili; sed tion konfesas ankaŭ ili mem, ke ili mem havas nenian imagon pri sia mastro, ke ties vojoj estas ne elspureblaj, ke ties opinioj kaj karakterizoj estas tute nekompreneblaj; cetere, tiuj ministroj estas malkapablaj interkonsenti pri la trajto de tiuj dekretoj, kiuj onidire originas de tiu ĉi reganto, kies medioj ili pretendas esti; tiujn oni en ĉiuj provincoj publikigas diversmaniere; ili kalumnias unu la alian, nomante unu la alian falsanto kaj fraŭdanto; la dekretoj kaj ediktoj, eldonitaj de ili, estas malklaraj; ili estas nenio alia ol enigmoj tiamaniere elkovitaj, ke la subuloj, al kies komprenigo ili estas destinitaj, povu neniumaniere kompreni kaj solvi ilin.

La leĝoj de la kaŝiĝinta aŭtokrato bezonas interpretistojn; sed la klarigantoj de tiuj leĝoj ĉiam disputadas inter si pri kia estas ilia ĝusta interpreto. Aldone, tiujn ne komprenas eĉ ili mem; ĉio, kion ili klarigas estas teksaĵo de kontraŭdiroj; ili ne eldiras eĉ unu tian vorton, kiu ne tuj pruviĝus mensogo. Ili asertas, ke tiu reganto estas la personiganto de boneco; tia homo tamen ne troviĝas, kiu ne plendus pro liaj decidoj. Oni lin konjektas esti tre saĝa; tamen en lia direktado ĉio ŝajnas kontraŭdiri al la intelekto kaj prudenta racio. Oni fabelas pri lia justeco, en la plej malgranda favoro tamen regule partoprenas  liaj plej bonaj subuloj. Oni asertas ke li vidas ĉion; lia ĉeesto tamen kuracas nenion. Li (onidire) estas la amiko de ordo; en lia imperio tamen ĉio estas en la stato de senordeco kaj ĥaoso. Li ĉion faras por sia plaĉo; kaj la eventoj pravigas malofte liajn planojn. Li antaŭvidas ĉion; sed obstakli li scipovas nenion. Li toleras malfacile, ke oni lin komprenu; kaj li tamen ebligas, ke lin ĉiu ofendadu. Oni admiras liajn sciojn, la perfektecon en liaj verkoj; kvankam tiuj verkoj plenas je malperfektaĵoj kaj vivas vivon efemeran. Li estas ĉiam okupata pri faro, refaro, poste li riparas la faritaĵojn, sed okazon por kontentiĝi je siaj verkoj li havas neniam. En ĉio ĉi li vidas unuavice sian gloron; sed li atingas apenaŭ ke oni lin gloru. Li penas ekskluzive por la bono de siaj subuloj; la plimulto da liaj subuloj tamen malhavas eĉ la plej bezonatajn. Tiuj, al kiuj li ŝajne favoras, estas ordinare malplej kontentaj je sia sorto; preskaŭ ĉiu el ili ĉiam ribeladas kontraŭ tia sinjoro, kies grandecon oni senĉese admiras, saĝecon laŭdas, bonecon gloras, justajn juĝojn timas, ordonojn respektas, sed kiujn oni obeas neniam.

Ĉi tiu imperio estas la mondo, la reganto: dio, liaj servistoj: pastroj, liaj subuloj: la homoj.

La origino de ĉiuj religioj

Nesciado kaj timo: jen la du pilieroj de la religio. La necerteco, en kiu la homo vivas rilate sian propran dion, estas ĝuste tiu kaŭzo, kiu lin ligas al sia religio. La homoj timas en la mallumo, tiel same fizike kiel ankaŭ morale. Lia timo iĝas kutimo, bezono; li sentas, ke nedevante timi ion, al li io mankas.

Per la helpo de religio la ĉarlatanoj misuzas la homan frenezecon

Kiu jam detempe de sia infaneco kutimiĝis al tremado je la aŭdo de certaj vortoj, tiu tiujn vortojn kaj tremadon bezonas; sekve, li prefere aŭskultas tiujn, kiuj tenas liajn timojn vivaj, ol tiujn, kiu provas trankviligi lin. La superstiĉo volas timi; ĝia imago tion postulas: ni povus diri, ke ĝi timas nenion tiom, kiom tion, ke ĝi havos nenion por timi.

Homoj estas hipokondruloj, kiujn la interes-pelitaj ĉarlatanoj tenas en ilia frenezeco por povi kare vendi la medikamenton al ili.

La kuracistojn, senkalkule preskribantajn medikamentojn, ili aŭskultas multe pli eme ol tiujn, kiuj konsilas sanigan vivmanieron aŭ malfermas vojon por la naturo.

La religio ensorĉas per miraklaĵoj la nesciantojn

Se la religio estus klara, tiam ĝi havus multe malpli grandan tirforton al nesciantoj. Ĉi tiuj bezonas la mallumon, la misterojn, la timojn, fabelojn, miraklojn, nekredeblaĵojn, kiuj senĉese absorbas ilian cerbon. La romantikaj historioj, fe-fabeloj, fantom- kaj sorĉistin-historioj por ordinaraj animoj estas multe pli plaĉaj ol veraj okazintaĵoj.

Daŭrigo

Pri aferoj de religio homoj estas alte kreskintaj infanoj. Religio estas ju pli plena je absurdaj kaj miraklaj elementoj, ĝia potenco sur ili estas des pli granda; la bigoto kredas ke lia devo estas ne limigi sian kredemon; la aŭditaĵoj estas ju pli nekompreneblaj, li aŭ ŝi ilin rigardas des pli diaj; ili estas ju pli nekredeblaj, ilian akcepton li aŭ ŝi rigardas des pli granda merito.

La vaneco de teologiaj konsoloj, mildigantaj la amarecon de vivo. La espero pri la paradizo, de la transa vivo estas nur ludo de imago

Demandite pri kial estas tiom da mizeruloj en la imperio de la bonintenca dio, oni nin konsolas, dirante ke ĉi tiu mondo estas nur provizora restadejo, de kie oni trafas en pli feliĉa mondo; oni asertadas, ke la surtera vivo estas elprovo; fine oni fermas nian buŝon, asertante ke liveri senfinan feliĉon al siaj kreitaĵoj dio ne povis, pri ĝi rajtas sole li. Kiel povus ni kontentiĝi je tiaj respondoj? 1. La sola garantiilo de la transmonda vivo estas la fantaziado de homoj, kiuj, premisante ĉi tiun vivon, nur donas formon al sia deziro transvivi sin kaj post sia morto ĝui pli daŭran kaj puran feliĉon, ol kian ili nun havas. 2. Kiel konsenti pri tio, ke tia dio, kiu scias ĉion, kaj kiu devas profunde koni la inklinojn de siaj kreitaĵoj, bezonas tiom da elprovoj por konvinkiĝi pri ĉi tiuj inklinoj? 3. Laŭ la kalkulo de niaj sciencistoj, la tero, sur kiu ni vivas, ekzistas de ses aŭ sep mil jaroj, de tiam la nacioj senĉese suferis de la plej pezaj, diversformaj peripetioj kaj plagoj; la historio la homaron al ni prezentas, kiel tian, kiun tiranoj, konkerantoj, herooj, militoj, inundoj, malsatmizeroj, epidemioj ĉiam molestis kaj subpremis. Post tiel multaj, tiom da longdaŭraj suferoj ni povas kion atendi de tiu estonta sorto, kiun la dia boneco rezervas por ni? 4. Se dio protektas la homojn tiel, kiel oni asertas, tiam, eĉ ne donante al ili la senfinan feliĉon, ĉu doni al ili tiom da feliĉo li ne povus, kian ili, kiel pasemaj estaĵoj meritus? Por esti feliĉaj, ĉu ni bezonas la senfinan, dian feliĉon? 5. Se fari la homojn pli feliĉaj ol kiaj ili nun estas, dio ne kapablas, tiam kion povus ni diri pri la paradizo, kie la elektitoj onidire vivas en eterna, neesprimebla feliĉo? Se dio ne kapablas kaj ankaŭ ne volas liberigi nin de plagoj ĉi tie, sur la tero, sur la sola loĝloko por ni, tiam ni pensu kiubaze, ke li forigas la malbonon de ni en alia mondo, pri kiu ni havas nenian koncepton?

Laŭ Lactantius, la saĝa Epikuro diris antaŭ pli ol du mil jaroj: „Dio aŭ ne volas neniigi la plagojn, sed li ne povas; aŭ neniigi ilin li povas, sed li tion ne volas; aŭ neniigi ilin li ne volas, kaj ankaŭ ne povas; aŭ li tion kaj volas, kaj povas. Se li tion fari volas, sed li tion ne povas, tiam li estas senpova; se li tion povas, sed li ne volas, tiam li estas malbonintenca; li do dio ne estas; kaj se li tion kaj volas kaj povas, tiam la plagoj eblas kiel, aŭ li ilin ne neniigas kial?” La animoj atendas de pli ol dumil jaroj la racian solvon de malfacilaĵoj, kaj niaj teologoj diras, ke trankviligan respondon ni ricevas sole en la transa vivo.

Per la elcerbumado de la kredtezo pri la eterneco de inferaj turmentoj la teologoj faris nian dion estaĵo malhonorinda, satana kaj tirano sena je celo, plezure sengraca, kiu estas pli malbona ol la plej malhonorinda homo

La elcerbumantoj de la kredtezo pri la eterneco de inferaj turmentoj, el dio, nomita bonintenca, faris estaĵon plej malhonorindan. La sengraceco en homoj estas la ekstrema grado de malbonintenco; sentema estaĵo, ne emociiĝanta de kaj ne ribelanta je la aŭdo de tiuj turmentoj, de kiuj la plimulto da krimuloj suferas; sed sengraceco vekas des pli grandan indigniĝon, se ĝi estas senbaza, senmotiva. Ian motivon por suferigi siajn viktimojn kaj por ridi pri iliaj suferoj havis eĉ la plej sangosoifaj tiranoj: la Kaligula-oj, Nero-oj, Domitianoj: ili timis pri sia sekureco aŭ estis pelitaj de venĝemo, aŭ ili volis prezenti precedencon, aŭ el vanteco fanfaronis pri sia potenco, eventuale volis satigi sian barbaran scivolon. Sed, kaze de dio, ĉu paroli pri iu ajn el ĉi tiuj motivoj ni povas? Turmentante siajn viktimojn, li punas estaĵojn tiajn, kiuj endanĝerigi lian nerenverseblan potencon ne povis, nek ĝeni lian feliĉon, al kiu malutili povas nenio. Krome, por la vivantoj la transmonda puno utilas neniom, ĉar esti ties atestantoj ili ne povas; kaj tiu puno por la damnitoj ne utilas, ĉar en la infero konvertiĝi ili jam ne povas, la tempo por senkulpigo jam pasis. El ĉio ĉi sekvas, ke la sola celo de dio per la eterna venĝo povas esti nur amuziĝo kaj mokado pri la malforteco de siaj kreitaĵoj.

Mi parolas al la tuta homa gento. Ĉu en la naturo tia homo ekzistas, kiu sin sentas tiel sengraca por povi malvarmsange turmenti ne sole alian homon, sed iun ajn senteman vivulon, se al tio iaj profito, intereso ne ligiĝas, se lin scivolo ne pelas, kaj timi li devas nenion? Komprenu vi, ho, teologoj, ke via dio, ankaŭ laŭ viaj propraj argumentoj, estas nekompareble pli malbona ol la plej malestiminda homo.

Povas esti, ke vi kontraŭmetas al mi, ke senfinaj ofendoj meritas senfinan punon. Je tio mi respondas, ke ofendi dion, kies feliĉo estas senfina, ne eblas; mi ankoraŭ respondas, ke ofendoj de pasemaj estaĵoj esti senfinaj ne povas; mi respondas, ke se dio ne volas esti ofendita, tiam toleri li ne povas, ke liaj kreitaĵoj lin eterne ofendadas; mi respondas, ke senlime bona dio esti senlime sengraca ne povas, nek povas fari siajn kreitaĵojn eterne vivantaj nur por ke li povu plezuri ĉe iliaj suferoj.

Elcerbumi la kredtezon pri eterneco de dia puno povis sole la plej sovaĝa barbareco, plej malestiminda ruzeco, plej senlima ambicio. Se dio, kiun ofendadi kaj blasfemi eblas, ekzistus, tiam pli granda blasfemanto sur la tero ne ekzistus ol tiu, kiu kuraĝas diri, ke tiu degenerinta tirano eterne ĝuas la senutilajn turmentojn de siaj kreitaĵoj.

La diablon, kiel la religion, oni elcerbumis por riĉigi la pastrojn

La sekva historio atestas pri beninde bona koro de Italuja monaĥo. Iun tagon tiu bonulo sentis sin instigita anonci al sia aŭskultantaro: rezulte de longaj meditadoj, dank’ al dio, li trovis la manieron por feliĉigi homojn.

„La diablo”, li diris, „la homojn tentas sole por ke ili estu liaj samsortanoj en lia infera malfeliĉo; ni do turnu nin al la papo, kiu tenas en sia mano la ŝlosilon kaj de la paradizo kaj de la infero; ni petu lin fronte de la tuta eklezio petegi al dio, ke tiu etendu sian pacan manon al la diablo, reprenu lin en sian gracon kaj repostenigu lin en lian rangon: ĉi tio verŝajne ruinigos la mallumajn planojn de la diablo, teksitajn kontraŭ la homaro”. Tiu brava monaĥo povas-esti ne komprenis, ke la diablo por la monaĥoj estas tiel same utila, kiel dio por la pastroj, ĉar ili bone trovas sian kalkulon inter la du malamikoj, kies luktado certigas iliajn ekzistadon kaj enspezojn. Ne estunte elmetita al tentado, la homoj ne pekus plu, la servon de pastroj ili ne bezonus plu. La maniĥeismo evidente estas la akso de ĉiuj religioj; sed, bedaŭrinde, la diablo, kiun oni eltrovis por forigi la suspekton pri malbonintenco de dio, ĉiupaŝe pruvas al ni la senpovecon kaj mallertecon de sia kontraŭulo.

La multaj venĝoj kaj elsavoj, atribuitaj al Jahve fare de la Biblio, estas nenio alia ol stranga kaj ridinda fantaziaĵo, kiu kondiĉas maljustan kaj sengracan dion

Kiel strangajn pensojn povas havi kristanoj pri la dia justeco, al kiuj oni provas kredigi, ke ilia dio, volante interpaciĝi kun la homaro, peka pro eraroj de siaj antaŭuloj, donis al mortigo sian propran filon, malkapablan fari kulpojn! Kaj kion diri pri tia reĝo, kies subuloj ribelis, kaj kiu, netrovante alian manieron por trankviligi sin ol mortigi la heredanton de lia krono, kiu mem, aldone, ne implikiĝis en la ĝeneralan ribelon? Dio, respondas je tio kristanoj, konsentis sole tial pri la sengraca mortigo de sia filo, ĉar li estis bonkora al siaj subuloj, per si mem malkapablaj praktiki la dian justecon. Sed bonkoreco de patro al fremduloj ne rajtigas lin esti maljusta kaj sengraca al sia propra filo. Ĉiuj trajtoj, kiujn teologio atribuas al sia dio, ĉiupaŝe kontraŭdiras unu al la alia: unu praktikado de la dia perfekteco ĉiam okazas koste de la alia.

Ĉu judoj nutras pli raciajn konceptojn pri la dia justeco ol kristanoj? Unu reĝo provokas la koleron de la ĉielo per sia fierego; Jahve punas per pesto lian popolon; sepdek mil subuloj pereis por ripari la pekon de tiu suvereno, kiun la dia boneco volis savi!

Orienta fabelo

Proksime de Bagdad sanktule fama ermito pasigis siajn pacajn tagojn en agrabla soleco. La proksimaj loĝantoj, por ke tiu preĝu por ili, ĉiutage fervore provizis lin per nutraĵoj kaj donacoj. La sanktulo fervore dankadis dion pro la abundo da bonfaroj, per kiuj tiu provizis lin. „Ho, Alah — li kutimis diradi — per kiel neesprimebla  tenereco traktas vi viajn servantojn! Kion faris mi por elmeriti la bonaĵojn, en kiuj via grandanimeco partoprenigis min? Ho, sinjoro de la ĉieloj, patro de la naturo! Per kia omaĝo povus mi inde laŭdi vian bonkorecon kaj zorgojn? Ho, Alah, kiel granda estas via boneco al idoj de homoj!” Nia dankoplena ermito faris la promeson pilgrimi ankaŭ je la sepa fojo al Mekka. La milito, tiutempe furiozanta inter persoj kaj turkoj, ne povis deteni la ermiton plenumi sian promeson. Plena je konfido al la dio, li do ekiris; sub la certa ŝildo de sia respektiga vestaĵo li senaflikte pasas inter la trupoj de la malamikantaj armeoj; oni lin tute ne molestas, male, li ĉiupaŝe spertas la signojn de respekto fare de la soldatoj malamikaj unu al la alia. Fine, venkita de laceco, li trudiĝas serĉi azilon de antaŭ la varmegaj sunradioj; li kuŝiĝas en la freŝiga ombro de palmobosko; la radikojn de la arboj akvumas rivereto kun pura akvo. Sur tiu soleca loko, kies pacon rompas sole la plaŭdado de akvo, la ĉirpado de birdoj, la servanto de dio trovis ne sole fascinan trankvilon, sed ankaŭ grandiozan nutraĵojn: li bezonas nur etendi sian brakon kaj pluki daktilojn kaj aliajn fruktojn kun agrabla gusto; li sensoifiĝis per la akvo de la rivereto; poste silkoverda gazono logadis lin, proponante dolĉan ripozon; vekiĝinte, li faris la ritan lavadon kaj ekkriis jene: „Ho, Alah, kiel granda estas via boneco al filoj de homoj!” Satiĝinta, freŝiĝinta, fortiĝinta kaj gajiĝinta, nia sanktulo daŭrigas sian vojon; kelkan tempon li vagas tra belega pejzaĝo, kie liajn okulojn plezurigas florkovritaj montetoj, buntaj kampoj, arboj ŝarĝitaj per fruktoj. Emociita de la spektaklo, li re- kaj refoje laŭdas la donacemajn manojn kaj grandanimecon de la providenco, kiu ĉie penadas por la feliĉo de la homaro. Iom malpli proksime, antaŭ li altiĝas kelkaj krutaj montoj en lia vojo; atinginte la pinton, li subite ekvidas timigan spektaklon; li konsterniĝas. Li vidas senfinan ebenaĵon, kiun la pereiga forto de fajro kaj fero tute dezertigis. La grundon kovras pli ol cent mil kadavroj, plorigaj atestoj de sanga batalo, okazinta tie antaŭ kelkaj tagoj. El la dise kuŝantaj kadavroj plezure festenis agloj, vulturoj, korvoj kaj lupoj. La spektaklo vekas malĝojigajn ideojn al nia pilgrimanto; la ĉielo donas al li, kiel ekskluzivan donacon: la kapablon kompreni la lingvon de bestoj; kaj li subite ekaŭdas lupon, kiu, ĝisgorĝe satiĝinta je homa karno, jubile ekkrias: „Ho, Alah! kiel granda estas via boneco al la idoj de lupoj! Via saĝa antaŭzorgemo konfuzis la menson de la tiel abomenitaj kaj por ni danĝeraj homoj. Danke al via providenco por viaj kreitaĵoj, la pereigantoj de nia gento ekimpetas unu kontraŭ la alia, kaj liveras majestan festenon por ni. Ho, Alah, kiel granda estas via boneco al la idoj de lupoj!”

En ateisto ekzistas pli da konscienco, pli da instigo al bonaj agoj, ol en bigota kredanto

Oni povas demandi kian instigon povas havi ateisto al bonfaroj. Nu, ekzemple akiri la plaĉon de siaj homfratoj, vivi feliĉe kaj pace, akiri la amon kaj honoron fare de aliaj, kies ekziston kaj inklinon oni konas multe pli certe kaj pli bone ol nekompreneblan estaĵon. Ĉu tiu, kiu dion ne timas, timi ion alian povas? Li timi povas homojn; malestimon, malhonoron, punon kaj venĝon de la leĝo; fine, sin mem; timi oni povas konscienc-riproĉon, turmentantan ĉiujn, kiuj konscias esti provokintaj kaj meritintaj malamon fare de aliaj homoj.

Konscienco estas interna juĝo de tio, ĉu per niaj agoj ni elmeritis estimon aŭ riproĉon en vivuloj en nia medio. Ĉi tiu konscienco baziĝas sur tio, ke ni konceptas klaran imagon en ni pri la homoj mem kaj pri tiuj sentoj, kiujn niaj agoj inspiras en ili. La konscienco de kredantoj klopodas konvinki sin mem pri tio, ĉu nia ago gajnis aŭ ne gajnis la plaĉon de nia dio, la plaĉon de tiu dio, pri kiu ni ne havas eĉ imagon, kies malklarajn planojn al ni klarigas homoj kun dubinda valoro, tiaj, kiuj el la esenco de dieco ne komprenas pli ol ni mem, kaj kiuj interkonsentas tre malmulte pri kio povas kaj kio ne povas plaĉi al dio. Unuvorte, la konscion de kredemuloj direktas homoj tiaj, kies konscienco simile iras eraran vojon, aŭ kies intereso estas kaŝi la veron.

Ĉu ateistoj konscion havi povas? Kian motivon havas ili por deteni sin de tiuj kulpoj kaj sekretaj pekoj, kiujn homoj koni ne povas, kaj kontraŭ kiuj la leĝo estas senpova? Rezulte de siaj senĉesaj spertoj ili povis konvinkiĝi, ke tia kulpo ne ekzistas, kiu, pro natura nepreco, ne kuntirus punon. Ĉu ili volas longe vivi? Tiam ili evitos ĉian troigon, malutilan al sia sano, ili ja vivi mizerule ne volas, kiel ŝarĝaĵo kaj por si, kaj por la ceteraj homoj. La sekretajn kulpojn ili evitos tial, ĉar ili timas devi honti antaŭ si mem — de kio saviĝo ne ekzistas. Se ili prudenton havas, tiam ili scias kian valoron havas tio, se honesta homo estimas sin mem. Ankaŭ sen tio ili scias, ke neatenditaj cirkonstancoj povas malsekretigi ilian konduton antaŭ homoj, kion ili volis kaŝi antaŭ ili. La transa mondo ne liveras motivon por bonaj agoj por tiu, kiun ĉi-malsupre, sur la tero al tio instigas nenio.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.