Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
16-nov-2019

Redaktora artikolo el hungara kvaronjara periodaĵo Eszmélet (Konsciiĝo) N-ro 121, marto 2019.

La Hungaria Konsilantara Respubliko 100-jariĝis

La socian egalecon, kiel praktikan celon, je la unua okazo en la hungara historio deklaris la Hungaria Konsilantara Respubliko. Ĝi devis pro ĉi tio perei rezulte de la atako fare de la entento kaj ĝia orient-eŭropa aliancano, la Rumania Reĝlando. La regantaj klasoj hungaraj sian potencon povas ŝuldi al la rumana armeo. La Ruĝa Armeo ĝis la pereigo de la Konsilantara Respubliko pruviĝis la sola bazo de la nacia sendependeco. La proleta potenco sub la gvidado de Kun Béla kondukis veran kaj justan militon nacian kontraŭ imperiismaj potencoj, venkintaj en la mondmilito kaj kontraŭ iliaj vasaloj.

La imperioj, impetintaj unu kontraŭ la alia en la I-a mondmilito, pro siaj kripliĝintaj strukturoj socia-politikaj ne scipovis konformiĝi al la aktuala strukturo internacia. Kiel tion Lenin rimarkis: „Ekz-e Junius R1, kiu prijuĝas tute prudente Aŭstrion, ĉar li konsideras ne sole tion, kio estas de ekonomia speco, sed ankaŭ tion, kio estas specife de politika speco, konstatis, ke „Aŭstrio interne estas nevivipova”, fiksas, ke „La Habsburga monarĥio estas ne politika organizaĵo de burĝa ŝtato, sed nur malstrikta sindikato de kelkaj koterioj, parazitantaj sur la socio”, kaj ke la likvido de „Aŭstrio-Hungario historie estas nur daŭrigo de disfalo de Turkio kaj ankaŭ la sekvaĵo de la historia evoluo.” La situacio estas ne pli favora eĉ ĉe kelkaj Balkanaj ŝtatoj. Kaj se la „grandaj” potencoj elĉerpiĝus en ĉi tiu milito, aŭ la revolucio en Rusio gajnus, tiam la naciaj, eĉ triumfaj militoj naciaj, estus tute eblaj. Do, la naciaj militoj de koloniaj, duonkoloniaj landoj povus sin alianci kun la revolucia movado laborista-socialdemokratia, kun la revolucio de la centro. Ĉi tiu fundamenta hipotezo de Lenin trovis lokon en tiu kadro, ke la postulon de burĝa demokratio la tutmonda kapitalismo entagordigas tutmonde kaj [sed] samtempe demonstras, ke la kapitalisma sistemo ne kapablas akcepti ĉi tiun defion, ĉar ĝi ne kapablas eĉ en jura senco subteni la demokration laŭ universalaj skaloj, ĉar la burĝa demokratio – malgraŭ sia historia enradikiĝo en la centro – efektive iĝas potenc-teĥnika rimedo por subteni la potenc-rilatojn de la ekzistanta mondordo. Pro ĉi tio, por sia propra liberigo, argumentis Lenin, la laborista movado ĝenerale sin alianci devas kun tiuj rezistaj movadoj de postrestintaj landoj, kiuj orientiĝas ne en direkto al antaŭ-kapitalismaj tendencoj.

La Hungaria Respubliko Konsilantara estis ankaŭ ĉi-terene aperaĵo tre „moderna”: en la spirito de internacia kunagado de popoloj, ĝi konsideris sin kiel parton de la „socialisma mondrevolucio”. Diference de tio, la kapitalisma alternativo signifis kapitalismon tian, kiu trenis ordecajn-mezepokecajn elementojn kun si, kiun pli trafe ol Ady prezentis neniu.

Ady2 jam ne ĝisvivis la subskribon de la imperiisma traktato „Trianona”3, nek tion, ke la blankterorisma kontraŭrevolucio la respondecon pri la „stumpigo” de la lando imputis al revoluciaj fortoj. Ĝi faris pekkaprojn el revoluciuloj. La verajn respondeculojn pri la dispecigo de la lando – tiujn regantajn klasojn, kiuj por sia propra intereso enkondukis la nacion en la militon, rezultigontan la estingon de vivoj de milionoj – ili senkulpigis. Ekde la sistemŝanĝo okazas la restaŭrado de ĉi tiu koncepto. Ĉi tiu procezo do daŭras jam de 30 jaroj. En tiu procezo oni restaŭris ĉiujn mensogojn Horthy-ismajn [Miklós Horthy, reganto de Hungario 1920-44] pri la Trianono kaj la Konsilantara Respubliko. Dum la cirkonstancoj de novhorthy-isma cerbolavado plenkreskis jam tuta generacio; la memoro pri la Konsilantara Respubliko tamen restis surprize pozitiva. Pozitiva, ĉar ĝiaj 133 tagoj temis pri kiel kontentigi rajtajn pretendojn sociajn kaj ekonomiajn de la malsupraj, subpremitaj klasoj. Kaj ĉi tion elviŝi el la kapo kaj koro de homoj ne sukcesis eĉ por la nuna propagando.

Tio evidentas, el socialisma-komunisma vidpunkto, ke la ekonomia kaj socia politikoj de tiuj 133 tagoj estis ne seneraraj, sed pridiskuteblaj. Riproĉon al komunisma revolucio pro neglekto de burĝaj vidpunktoj oni farus vane, ĉar ĝi celis ĝuste ties superpason. La problemo, tio evidentas, estis ne la deklaro de proleta diktaturo kontraŭ la malnovaj klasoj regintaj - ĉar sen tio oni scipovintus apenaŭ ĉesigi la regadon de la privata proprieto kapitalisma - sed la maniero, kiel oni realigis tion. Sed kion rajtus oni riproĉi al la 133 tagoj pro neglektoj, ĉe manko de historiaj spertoj, premiteco inter plej hororaj cirkonstancoj kaj kontraŭdiroj? Ni povus diri, ke en la duona periferio ĉiuj grandaj provoj en tia interrilato kaj tiuterene fiaskis. En la centro tiaĵoj aŭ entute eĉ ne okazis, aŭ oni, kiel en Germanio, distretis ilin. La eraroj, aluditaj ĉi tie, interrilatas ne kun ĉi tio, nek kun eraroj de la Konsilantara Respubliko mem. La Konsilantaran Respublikon sufokis la internacia izolado, ekstera forto militista. Malgraŭ tio, ni devas substreki tri gravajn disvojiĝojn, ĉar, kiel ajn stranga, jam ankaŭ la 133 tagoj indikis tiujn unuflankaĵojn de la nova eksperimento socialisma, kiuj povis enkapiĝi ankaŭ ĉe la pereo de la pli malfrua reĝimo ŝtatsocialisma.

La novaj formoj de ŝtatdirektado, la funkcimaniero de la „senpera demokratio” stumbliĝas super la kontraŭdiro, kion komprenis jam tiam la plej sentemaj observantoj: la laboristo, kamparano aŭ inteligentulo, eksentinte la guston de potenco, povas ebriiĝi de ĝi: li deziras poreterne konservi sian potencan staton. Kvankam la senpera celo de la „diktaturo de la proletaro” apriore signifis nenion alian, ol la subpremon de aktivaj, armitaj malamikoj de la revolucio kaj la gardadon de ekonomiaj kaj politikaj interesoj de la proletaro, akirinta potencon (antaŭ ĉio tiun de la ŝtatigita proprietaĵo kaj institucioj kroĉitaj al ĝi).

Due, iĝis klara, ke perdekreta enkonduko de kolektivisma socio maleblas: ties „militkomunisma” altrudo povas kolizii kun interesoj de vastaj amasoj sociaj, kvankam tiuj estas potencialaj aliancanoj, eĉ „portantoj” de la revolucio, antaŭ ĉio la kamparanaro. La neokazo de biendividado aŭ ties nur parta realigo estas unu el la tre gravaj eraroj de la Konsilantara Respubliko.

Trie, sed ne plej malgrave: la plej grava disvojiĝo estas la manko de kulturaj kondiĉoj de socialismo, kiu malebligis efikan kaj humanisman aplikadon de modernaj laborfortoj, kiun ekzameni ni povas ne tiom laŭ la spertoj de la 133 tagoj; tion ĉi nekontesteble pruvas antaŭ ĉio la historio de la rusa revolucio.

Kvaran aferon konsistigas (ni eble devintus ĉe ĝi komenci) la subpremo de okcidentaj movadoj laboristaj, kiu iĝis fonto de pluraj stumbligiloj: la deŝiriĝo de la internacia movado laborista, kaj antaŭ ĉio, la izoliĝo sur militistaj terenoj, fine: la atako militista fare de la entento kaj ĝiaj aliancanoj, precipe tiu fare de la rumana armeo, sufokis la junan potencon proletan.

Fine de ĉio, la granda signifeco de la Konsilantara Respubliko sin kaŝis en tio, ke la malsupraj klasoj sociaj, eĉ se por mallonga tempo, povis senti sin homoj. La idoj de proletoj povis senpage viziti la insulon Margit4, la socie ekzilitoj ricevis komunuman provizadon kaj antaŭ ĉio – almenaŭ principe – la tuta nacio povintus aliri la kulturajn valoraĵojn, tra jarcentoj akumuliĝintajn. Preskaŭ ĉiuj plej bonaj verkistoj kaj artistoj oferis pro ĉi tio siajn servojn al la kulturpolitiko de la Konsilantara Respubliko.

La liberaluloj aŭ malliberaluloj de nia epoko jam de 30 jaroj festas, ĉu aparte ĉu komune, la kolapson de Sovetunio kaj de la ŝtatsocialismo. Sed ili timegas eĉ nun la mesaĝon de la revolucioj Eŭropaj en 1915-19, precipe la fundamentan mesaĝon de la rusa kaj hungara revolucioj: la nuran nocion de socia egaleco, kiu ilin timtremigas eĉ hodiaŭ. Ĉi tio estas tre komprenebla, la celdifino antaŭ la homaro ja senigus la „plej novajn” klasojn sinjorajn je iliaj privilegioj...

En ĉi tiu senco la komunisma fantomo de la Konsilantara Respubliko hantas ankaŭ hodiaŭ.

El la hungara tradukis Johano Petik. Redaktis Stano Keable.

1. Junius R: Roza Luksemburg (1871-1919), pola Marksista revoluciulo.

2. Ady Endre: t.e. Andreo Adi (1877-1919), unu el la plej grandaj poetoj hungaraj, revolucia renoviganto de la hungara literaturo, inicianto kaj gvidanto de la literatura batalo por la preparo de revolucioj en 1918-19.

3. La Trianona Traktato: la fifama pactraktato, subskribita en la palaco de Versajlo - en alo de la palaco nomitan "Trianon" - je la 4-a de junio 1920, rezulte de kiu la ententaj potencoj, gajnintaj la mondmiliton, stumpigis la historian teritorion de Hungario ĝis ties triono.

4. Insulo Margit: insulo en la riverego Danubo meze de la Hungaria ĉefurbo, kun sportaj kaj distriĝaj establaĵoj. Antaŭ la Konsilantara Respubliko, viziti ĝin, por anoj de la „malsupraj” klasoj, estis malebligita.  

 


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.