Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
20-mar-2017

Pri oportunista distordo de historio de la Februara revolucio

Deklaro de reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj organizaĵoj, unuiĝintaj en Organiza komitato «Oktobro-100», 20-an de Marto 2017, Leningrado


KPRF instruas patriotismon

La 16-an de februaro 2017 la frakcio de la Komunista Partio de la Rusia Federacio en la Ŝtata Dumao [parlamento] aranĝis rondan diskuttablon kun temo «La liberalisma Februaro kaj la proleta Oktobro». En ĝi partoprenis gvidantoj de la KPRF, aliaj sociaj kaj politikaj agantoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj.

Jam en la nomo de la diskuttablo ties organizintoj faris krudan distordon de la historia bildo de la Februara revolucio. Elpaŝinta kun ĉefa referaĵo vicprezidanto de la CK de la KPRF, deputito de la Dumao Dmitrij Novikov tiel eldiris sian opinion pri la karaktero de tiu revolucio: «Dirante pri la Februaro 1917, indas demandi: kio estis tio, ĉu renverso aŭ „kolora“ revolucio? Jes, signoj de la unua kaj la dua ĉeestis. Agis komplotaj liberalismaj organizaĵoj, kaj ekzistis ilia ligo kun ambasadoj de la landoj de Entento». Aliajn variantojn de respondo por tiu demando la referanto ne trovis.

La gvidantoj de la KPRF, blindigitaj de malamo al la nuntempaj liberalistoj, vidas la ĉefan fonton de la nunaj malfeliĉoj en ties politiko, sed ne en kapitalismo mem. Tia pensado ne permesas al la KPRF agnoski revolucian karakteron de la eventoj de la Februaro 1917. La politikistoj, pretendantaj al defendo de la sovetiaj tradicioj, forgesas tiamaniere tiun takson, kiun donadis al la Februaro la sovetia historiografio: la Februara revolucio estis la unua venka popola revolucio de la imperiisma epoko.

En la elpaŝoj de la gvidantoj de la KPRF Zjuganov kaj Novikov eĉ unufoje ne estis menciitaj Sovetoj kiel organoj de revoluci-demokratia diktaturo de la proletaro kaj la kamparanaro, naskitaj de la Februaro. Ekster kadroj de atento de la gvidantoj de la parlamentaj opoziciuloj restis la ĝenerala striko de la laboristoj de Petrogrado, la ribelo de soldatoj kaj amasaj manifestacioj de la 23–27-a de februaro de la 1917-a jaro, ĝuste kiuj kondukis al la renverso de la carismo.

Friponante per la propaganda timigilo de la nuna potenco pri «kolora revolucio», pri «komploto de liberalistoj», la fuŝhistoriistoj el la gvidantaro de la KPRF kaj proksimaj al ĝi laŭ la naci-grandrusa spirito «patriotismaj» organizaĵoj «forgesas», ke la kadetoj kaj ties gvidanto Miljukov tute ne strebis al forigo de la monarĥio en Rusio, sed nur okupiĝadis per diversaj kaŝaj manovroj kun celo de ebla transdono de la trono al pli obeema kaj malpli malamata de la popolo, ol Nikolao Romanov, imperiestro.

La renverso de la carismo, la proklamo de demokratiaj liberoj, la liberigo de politikaj malliberuloj, la likvido de hontindaj naciaj limigoj, la konkero de la 8-hora labortago el la vidpunkto de la prezidanto de la CK de la KPRF Zjuganov ne meritas grandan atenton. Kaj tiu doktoro de filozofiaj sciencoj, por malaltigi valoron de tiuj elstaraj konkeroj, diras pri tio, ke la Februara revolucio «ne povas nomiĝi revolucio en plena senco de tiu vorto».

Fakte kuniĝante kun la ortodokskristana kaj monarĥiisma takso de la procezo de la revolucio kaj de ties sekvoj, kelkaj partoprenintoj de la diskuttablo de la frakcio de la KPRF tre specife aliris ankaŭ al priskribo de la rolo de la bolŝevistoj en tiu revolucio. Laŭ ilia opinio, bolŝevistoj «ne estis tiam proksime de la eventoj». Kaj tio estis dirita pri la partio, kiu organizis strikojn en entreprenoj de Petrogrado, aranĝis mitingojn pro la virina tago la 23-an de februaro (la 8-an de marto novstile) de la 1917-a jaro, kiuj transkreskis al amasaj manifestacioj, alvokis la 27-an de februaro al armita ribelo!

La tezo pri negativaj sekvoj de la Februaro estis metita en la enkonduka parolo de Zjuganov. La gvidanto de la KPRF deklaris, ke la Oktobra revolucio «levis kaj solvis esencajn demandojn de sociala kaj ekonomia aranĝo de la socio». Kaj samtempe, laŭ la opinio de Zjuganov, «haltis la ĥaoson kaj pluan degradiĝon, naskitan de la Februaro».

Malaltigante la revolucian valoron de la Februara revolucio, interpretante la eventojn de la unueca revolucia procezo, ĉirkaŭpreninta en la 1917-a jaro Rusion, kiel kreskon de «ĥaoso kaj degradiĝo», venkitan de la Oktobra revolucio, la gvidantoj de la KPRF probable opinias, ke ili levas la valoron de la Oktobro. Sed tia rita glorado de la Oktobro, ekster soci-klasa takso de ties premisoj, ekster scienca dialektika analizo de transkresko de la burĝ-demokratia revolucio en la socialisman, estas nur akvo por muelilo de la reganta en la nuna Rusio aŭtoritatisma reĝimo.

Tiamaniere, en sia takso de la Februaro 1917 la pseŭdokomunistoj-ŝtatistoj el la KPRF ree montris sin kiel adeptoj de starigo de «kvoto de revolucioj»1 kaj de unueco de naciaj interesoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Tia takso de la Februara revolucio verŝas akvon al muelilo de ideologoj de la reganta reĝimo, ripetantaj lige kun la 100-jariĝo de la «Granda rusia revolucio» pri ties ĉefa instruo: neceso konservi stabilecon de la potenco, neceso de unuiĝo de la socio, nepermeseblo de revoluciaj metodoj de solvo de sociaj kontraŭdiroj.

Ni, reprezentantoj de la komunistaj kaj laboristaj partioj, unuiĝintaj en la Organiza komitato «Oktobro-100», opinias malhonoro la strebon de sinjoroj naci-patriotoj redukti la unuan venkan popolan revolucion de la imperiisma epoko al «komploto de framasonoj» kaj «intrigoj de eksterlandaj pupistoj». Ni malakceptas la hipokritajn lamentojn pri «pereo de miljara rusa ŝtateco» en la Februaro 1917. Ni estas kontraŭ substrekado de detrua karaktero de la revolucio ĉe prisilentado de ties sendubaj atingoj, danke al kiuj Rusio, laŭ esprimo de V. I. Lenin, «iĝis la plej libera lando de la mondo». Ni klinas la kapojn omaĝe al memoro de pereintaj en la tagoj de la dua rusia revolucio laboristoj, soldatoj kaj kamparanoj. Per sia sango ili akiris liberon por la popolo, kiu venke kondukis nian Patrujon tra la Februaro al la Oktobro.

Ni ankoraŭfoje alvokas honestajn komunistojn, trafintajn en la vicojn de la KPRF, pripensi tion, al kia malglora fino iras via partio kun tia gvidantaro.

Gloron al la herooj de la revolucia Februaro de la 1917-a jaro!

Post Februaroj venas Oktobroj!

Vivu estonta socialisma revolucio!

Potencon — al la laborantoj!

 

Kunordigantoj de la Organiza komitato «Oktobro-100»:
V. A. Tjulkin, Rusia komunista laborista partio, Rusia unuiĝinta laborista fronto (rkrp-rpk.ru)
E. A. Kozlov, Rusia partio de komunistoj (www.rpk.len.ru)
K. E. Vasiljev, Unuiĝinta komunista partio (ucp.su)

urbo Leningrado

tradukis Jurij Finkel

anglalingva tradukaĵo el esperanto, far Stano Keable, aperis kiel letero en Weekly Worker #1147, 23-a de Marto, sub la titolo “Liberal February” (“Liberalisma Februaro”)


1. Fama frazero de Zjuganov, ke Rusio jam havis sufiĉe da revolucioj («la kvoto de revolucioj en la 20-a jarcento jam estas elĉerpita») kaj ke la KPRF ne celas revolucion.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.