Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
10-nov-2015
Juventud Rebelde (Junularo Ribela, taggazeto de la Junularo de Kubo),
la 8-a de novembro 2015

Javier Rodríguez Perera

Daŭras la Granda Oktobra Socialisma Revolucio

La triumfo de la Granda Oktobra Revolucio estis memorata ĉi-sabate en la maŭzoleo por la Sovetia Internaciista Soldato [Havano], je la 98-a datreveno de tiu grandfaro, per demeto de ses florkronoj kaj per paroladoj pri tiu okazaĵo faritaj de la brigada generalo Arnaldo Tamayo Méndez. „Tiu ĉi tago havas specialan signifon, ĉar tiu Revolucio movis la mondon, se konsideri ke ĝi estis fenomeno ekonomia, politika kaj socia okazinta en Ruslando, kie regis duonfeŭdisma reĝimo. Oni diras, ke ekzistis objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj por ke tia politika procezo okazu, en kiu la laboristoj kaj kampuloj havis tre fortan influon en la rusa socio”, diris Tamayo Méndez.

Li argumentis, ke kiam oni legas la historion de tiu transcenda faro, ni estas konvinkita pri la neceso de tiu procezo en tiu mondo tiom hegemonia, ĉar jam komencis aperi la imperiismo, kaj la precipaj potencoj de Eŭropo fundamente decidis bloki kaj agresi tiun Grandan Socialisman Revolucion, kiu restis firma kaj venkis la tiamajn atakojn.

„Tiu okazaĵo malfermis al la homaro esperon, kiu daŭras hodiaŭ. La imperiistoj, kun siaj novaj formoj subtilaj kaj brutalaj, estas pli agresemaj ol en la tiama momento. Post tiu Revolucio multaj popoloj akiris la potencon por la plej humilaj klasoj. Hodiaŭ la proletaro daŭre batalas por sia bonstato, kio montriĝis en Latinameriko, kie la sociaj procezoj akiris forton kontraŭ la kapitalismo”, klarigis la militisto.

La unua latinamerikano kiu vojaĝis en la kosmon finis sian paroladon per la aserto, ke la ekzemplo de sinofero kaj rezistemo de la rusa popolo kaj la apogo de aliaj landoj al nia Revolucio fortigas nin por daŭrigi la konstruadon de la socialismo.

La ambasadoro de la Respubliko Belarusujo en Kubo, lia moŝto Aleksandro Aleksandrov, siavice dankis la kubanojn ke ili memorigas tiun tagon. Krome li apogis nian landon en ĝia batalo kontraŭ la ekonomia, politika kaj financa blokado, kiun Usono jam pli ol 50 jarojn trudas.

La ceremonio estis prezidata de la diviziaj generaloj José A. Carrillo Gómez, prezidanto de la Asocio de Batalantoj de la Kuba Revolucio (ACRC) kaj Románico Sotomayor García, ĉefo de la Politika Direkcio de la ministrejo pri internaj aferoj (Minint). Krome partoprenis la ambasadoroj kaj taskitoj pri negocoj de la Rusa Federacio kaj de la respublikoj Kazaĥujo, Belarusujo kaj Azerbajĝano; Gladys Ayllón Oliva, direktorino de Eŭropo en la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (Icap) kaj aliaj precipaj ĉefoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR) kaj de la Minint.

Traduko el la hispana de Vilhelmo Lutermano

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.