Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
19-feb-2017

Vladimir Ivanoviĉ Bespalov
(21/01/1940-02/02/2017)

​Je la 2-an de februaro 2017 forpasis Vladimir Bespalov, IKEK-ano, membro de Komunista Partio de la Rusa Federacio, prezidanto de RuKEK (Rusia Komunista Esperantista Kolektivo), veterano de la USSR kaj Rusia Esperanta movado kaj nia bona kamarado. Mi volas rakonti pri li, pri nia kunlaborado, kiu estis longa.

​Vladimir naskiĝis la 21-an de januaro 1940. Lia vivo estis ligita kun suda urbo Soĉi, kie li laboris kiel sindikata organizanto de lakta uzino. Estinte juna homo, li ellernis Esperanton kaj tiel ekinteresiĝis pri lingvo kaj entute pri lingvistiko, kaj kvalifikiĝis ĉe la Instituto de Fremdaj Lingvoj. Dum sia vivo li instruis Esperanton, gvidis en Soĉi la E-klubon „Laro“, organizis diversajn renkontiĝojn, membris diversajn organizaĵojn. Li estis aktiva, vigla, gaja kaj senlaca homo. Eksciinte pri lia morto, liaj amikoj verkis artikolon „Ni kaj Volodja“ (Voĉjo).

​Kaj ni, RuKEKanoj, memoras lin kiel nia prezidanto, dankۥ' al kiu estis fondita nia Rusia KEK. Mi persone konis lin ekde la jaro 1977, kiam en la urbo Krasnodaro, kie mi tiam estris la E-klubon, venis decembre por komune festi la Tagon de Zamenhof grupo de esperantistoj el nefora Soĉi, gvidata de Vladimir. Januare 1978 ni veturis kun responda vizito al Soĉi (ankaŭ ĉeestis esperantisto el la proksima Krimeo). Kvankam mi baldaŭ ŝanĝis loĝlokon, niaj ligoj ne rompiĝis. Male, ili plifortiĝis sur la tereno de la esperanta komunisma movado. 

​Vladimir ofte partoprenis KEK-konferencojn, kie arde propagandis komunismon. En 1987 li partoprenis Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio, kie paralele pasis la 5-a KEK-konferenco. Tie li konatiĝis kun aŭstra komunisto-esperantisto Franz Schick. Poste en 2002 post lia morto li skribis pri Schick: „Arda batalanto je komunismo. Sincera amiko kaj pasia subtenanto de Soveta Unio. Fajra marksisto-leninisto kaj simple bona amiko“.

​Ni ambaŭ partoprenis en 1989 la jam „legendan“ KEK-koferencon en Ruse, Bulgario, kie ĉeestis pli ol 200 homoj el 10 landoj. Nur el Soveta Unio alvenis homoj el 20 urboj. Plej multe, certe, estis el Bulgario. Ĉeestis aŭstraj brigadistoj en Hispanio F. Heiderer kaj Franz Schick. Estis elektita estraro. Vladimir Bespalov kaj K. Ceretini fariĝis vicprezidantoj.

​Poste Vladimir faris grandan laboron — trovi inter esperantistoj de la lando komunistoj-partianojn, eksajn partianojn kaj komunistojn laŭ konvinko. Dum IKEK-konferenco en Leningrado la 5-11 de aŭgusto 1995 okazis landa konferenco, kie prezidanto de landa KEK estis elektita V. Bespalov. En la konferenco partoprenis fremdlandaj esperantistoj. Vladimir kun lokaj esperantistoj preparis renkontiĝon kun Leningrada urba komitato de kompartio, tradukis Andris Natinj. En 1997 en Moskva konferenco la organizaĵo ricevis la nomon RuKEK.

Estis Vladimir, kiu tiutempe ricevadis de Luis Serrano Pérez Internaciiston kaj dissendis al membroj de RuKEK. Kaj en tio montriĝis lia propagandista sperto. En la aldona letero li donadis la pririgardon de la plej interesaj artikoloj. Mi gardis unu tian leteron de 2006. Jen kion li skribis: „ ...La revuo estas plena da novaĵoj:
– Festo de la hispana komunista partio (frontpa
ĝe kaj la dua paĝo).
– Malvenko de nazi-faŝ
ismo de Salazar (3–6 paĝoj).
– Artikolo de Zjuganov
​„Nova intenco malpermesi komunismon en Eŭropo...
– Kaj aliaj interesaĵoj.”

​Kaj alvokas: „Traduku interesajn artikolojn el Internaciisto kaj montru ilin al neesperantistaj laboristoj kaj maldekstruloj por ekinteresigi ilin lerni Esperanton kaj envolviĝi en la komunan batalon je rajtoj de laboristoj. Organizu E-kursojn por laboristoj kaj maldekstruloj, ke ili poste povu aboni kaj legi mem Internaciiston, kiu estas instruilo de laborista klasbatalo sur bazo de marksismo-leninismo, por iĝi vervaj batalantoj kontraŭ maljusta kapitalisma sistemo.“

​V. Bespalov rekomendis viziti lokajn partiajn organizaĵojn kaj montri al ili la revuon por elvoki la komunistojn lerni Esperanton kaj enveni al Internacia komunista kunlaboro. Li mem antaŭ SAT-kongreso en Moskvo la 15–23 de julio 2000 skribis al prezidanto de KPRF, G. A. Zjuganov: Esperantistoj-komunistoj de aliaj landoj, kiuj alvenos por partopreni SAT-kongreson, ekvolos renkontiĝi kun la estraro de KPRF. Pro tio mi invitas Vin kaj gvidantoj de internacia sektoro de KPRF partopreni ĉi forumon de progresemaj fortoj de la planedo...“ Kaj vere, al ni venis membro de CK KPRF kaj okazis interesa interparolado.

​Ŝajnas ke antaŭ du jaroj Vladimir veturis en Hispanion por E-aranĝo. Laŭ mia peto li vizitis en Madrido la tombejon Fuencarral, kie troviĝas la memorialo al sovetiaj internaciistoj, kiuj pereis dum la civitana milito en 1936–39, kaj metis florojn. Li estis deviga kaj kamaradeca homo. Li intencis ĉi-jare partopreni someran renkontiĝon apud urbo Jaroslavlj, sed mortis tute neatendite endorme, ne ĝisvivinte la 100-jariĝon de la Granda Oktobra socialisma revolucio.

Ni perdis bonan homon, esperantiston, komuniston.

Maria Prilepskaja


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.