Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
3-apr-2016
Artikolo el Weekly Worker, posemajna ĵurnalo
de Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),
25-a de Februaro 2016 (anglalingva originalo)

Armiloj de genocida detruo

Nukleaj armiloj minacas katastrofegan akcidenton jam pretan okazi, avertas Yassamine Mather.

La tuta homaro sub risko

La temo de «nuklea fortimigo» estas ofte debatita ĉe parlamento aŭ la amaskomunikiloj laŭ iom abstrakta maniero. Kelkaj el la argumentoj metitaj por kaj kontraŭ Trident ne iras preter malprecizaj kaj ofte ekstertemaj demandoj. Kion pri laborpostenoj en kaj ligitaj al nukleaj armiloj? Ĉu kostas tro tiaj armiloj en tempo de ekonomika krizo dum registaroj insistas pri aŭstereco? Ĉu Trident efektivas kiel asekuraĵo en ŝanceliĝanta mondo, kie multaj konfliktoj furiozas?

Por partoprenantoj de la ĉi-semajnfina manifestacio en Londono, gravas ne nur alrigardi la nunan staton de la internaciaj nukleaj armiloj, sed ankaŭ reviziti argumentojn prezentitajn de scienculoj kaj inĝenieroj, kiuj konstante avertadis pri la seriozaj danĝeroj kiujn konsistigas tiuj armiloj de amasa detruo.

Kvankam malfacilas doni precizan ciferon pri la nombro da nukleaj armiloj uzopretaj mondvaste, la Bulteno de la Atomsciencistoj [Bulletin of the Atomic Scientists] metas la tutan nombron de nukleaj armiloj je 16 300, dum la Federacio de Usonaj Sciencistoj [Federation of American Scientists] donas ciferon de 15 650.

La du ĉefaj landoj kun armil-nivela nuklea kapablo estas, kompreneble, Usono kaj Rusio, kiuj inter si posedas 93% de la nuklea armilaro de la mondo. Oni taksas ke Usono havas 7 100 ŝargokapojn — proksimume triono de kiuj estas nun uzopretaj, triono estas staplitaj kaj ĉirkaŭ 2 340 jam balastas kaj atendas disigon. Rusio havas proksimume 8 000 ŝargokapojn entute.

Francio havas 300 ŝargokapojn portatajn de militaj aviadiloj, kaj unusolan nukle-armitan submarŝipon. Kun 250 ŝargokapoj, Ĉinio, samkiel Francio, ne estas ĉefnivela nuklea potenco, kvankam oni supozas ke ĝi estas pligrandiganta sian arsenalon. Parolante pri Israelo, ĝi nek konfirmas, nek neas sian nuklean kapablon, sed estas bone konata fakto ke la Cionisma reĝimo havas 80 ŝargokapojn. Hindio, Pakistano kaj Norda Koreio havas inter si ĉirkaŭ 200 ŝargokapojn.

Laŭ la Internacia Kampanjo por Aboli Nukleajn Armilojn [International Campaign to Abolish Nuclear Weapons], aldone 40 landoj jam investis je nuklea potenco kaj esploraj reaktoroj; ili celas atingi, aŭ jam atingis, militkapablon: t.e. la eblon uzi nuklean produktadon por krei armilojn.

Lastjare la esplorcentro «Basic» — Brita-Usona Sekurec-Informada Konsilantaro [British-American Security Information Council] estis taskita pritaksi la nuklean kapablon de Britio, kaj nesurprize, se oni konsideras la naturon de tiu ĉi estaĵo, konkludis ke la UK (Unuiĝinta Reĝlando — United Kingdom) bezonas Trident. Tamen, ĝia pritakso de la kosto de renovigo estis duoble pli ol tiu de la ministro de defendado: £50.6 biliono, por elspezi inter 2012 kaj 2062.

La UK havas kvar nukle-provizitajn submarŝipojn de Vanguard-klaso armitajn per balistikaj raketoj Trident II D-5, kapablaj liveri termonukleajn ŝargokapojn. Ĉi tiu armilaro, dependanta grandparte de Usona eksperta scio por prizorgado kaj riparado, kaj entute dependanta de Usono por uzado, malprobable iumaniere iom ajn efikas al «internacia sekureco».

Kial tiom da sciencistoj oponas tiajn armilojn? La kialo estas tre simpla: ili pli konstatas la katastrofajn konsekvencojn de la testado kaj stokado de nukleaj armiloj, por ne paroli pri ties uzado. Iliaj timoj rilatas ne nur al la intencitaj celoj, sed al la mondo ĝenerale kaj certe al la lando kiu gastigas kaj uzas tiajn armilojn.

«Sciencistoj por Monda Respondeco» [SGR — Sciencists for Global Responsibility] estas unu el multaj tiaj organizaĵoj. Jen kion ĝi diris je 2015:

«Se uzitaj, la nukleaj armiloj portitaj de nur unu Trident-submarŝipo povus kaŭzi tiom grandan klimatan perturbon, ke la mondvasta provizado de manĝoj estus endanĝerigita kaj la plua vivo de la homa civilizacio estus atencita. Se uzitaj, la nukleaj armiloj de nur unu Trident-submarŝipo povus rekte kaŭzi pli ol unu milionon da nemilitistaj viktimoj. La intenca uzo de la nukleaj armiloj de la UK estus, tial, kaj genocida kaj memmortiga.»1

Kompreneble, dum ekzistas larĝa ĝenerala konsento rilate al aliaj armiloj de amasa detruo, kiel ĥemiaj kaj biologiaj armiloj, kaj multaj traktatoj malpermesas ties stapladon kaj uzadon, la «nuklea klubo», kun siaj konstantaj seĝoj ĉe la sekureca konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj, defendas la propran rajton posedi tiajn armilojn — dum ili oponas ties akiron far iu ajn alia lando.

Malsimila al la raporto de «Basic», la konkludo de la SGR estas tre klara: «La renovigo de Trident devus esti nuligita, ebligante aktivan subtenon al aktualaj internaciaj diskutoj por malpermesi nukleajn armilojn laŭ procezo simila al tiu pri aliaj armiloj de amasa detruo»2. La raporto ankaŭ argumentas ke, «por malgrandigi la nuklean riskon, la UK devus repreni Trident de la konstanta patrolo ĉe maro kaj meti niajn nukleajn ŝargokapojn en staplado».

Detruaj efikoj

Kiel sciencistoj pritaksas la detruajn efikojn de nukleaj armiloj?

La plejparto de tiaj studoj baziĝas sur faktoj kolektitaj post la bomboj ĉe Hiroŝimo kaj Nagasako. Datumoj kolektitaj post la uzo de nukleaj bomboj en 1945 estas uzataj por pritaksi la detruegan efikon kaŭzotan de la uzo de unusola nuklea ŝargokapo.

Ĉiu UK-a Trident-submarŝipo portas 40 nukleajn ŝargokapojn. Tio egalas al kvar milionaj tunoj da eksploda potenco, kun efiko 320-oble pli granda ol tiu de la Hiroŝima bombo, kun kolosaj detruaj efikoj. La pafpotenco de unu Trident-submarŝipo estas pli granda ol la potenco de ĉiuj bomboj faligitaj dum la dua mondmilito, inkluzive de la du atombomboj uzitaj en Japanio.

Konservativa pritakso estas ke unusola Trident-granda ŝargokapo mortigus almenaŭ 80 000 homojn, se detonaciita super moderna urbego, kaj estus vunditaj ankoraŭ almenaŭ 200 000. Ĉi tio aldone al la tuta detruo de konstruaĵoj, transportaj rimedoj, komunikiloj kaj energi-retaroj, por ne paroli pri sanigaj kaj bonfaraj rimedoj.

Laŭ dokumento eldonita de la Skota Kampanjo por Nuklea Malarmado (CND — Campaign for Nuclear Disarmament), titolita «Se Britio pafus per Trident»,

«Unu Trident-submarŝipo kun 40 100-kilotunaj ŝargokapoj povus kaŭzi almenaŭ 10 milionojn da viktimoj kaj ankaŭ 20 milionojn en 10–20 grandaj urbegoj, kaj trafi pliajn 20 militajn celojn, kiel bazoj kaj komand-kaŝejoj. Trident-misiloj havas irkapablon de 7 000 mejloj. Ĉi tiu, apud la povo de la submarŝipo veturi al iu ajn oceana loko, permesas al ĝi frapi celojn ie ajn sur la globo ene de 30 minutoj post lanĉo»3.

Post tio venas la temo de nuklea vintro. Politikistoj de ĉiuj partioj, inkluzive de la Konservativuloj (sen malmulte da frenezaj klimatŝanĝ-neistoj), volegas sin farbi kiel «naturmediistoj». Sed neniu el la subtenantoj de Trident mencias la naturmedian detruegon kiun povus alporti la uzo de ĝi. Nukleaj sciencistoj avertadis de tempo al tempo, kiel la globa klimato estas vundebla per eĉ limigita, regiona uzo de nukleaj armiloj:

«Klimata efiko — konata kiel 'nuklea vintro' — alvenas pro la intensivaj fajrgloboj, kiujn kreas nukleaj armiloj. Malsimile al la fajro kiun kaŭzas konvenciaj armiloj — eĉ intensiva fajr-bombado, kiel ĉe Dresdeno dum la Dua Mondmilito — la nuklea fajrglobo forportus grandegajn kvantojn da etaj fulgeroj en la stratosferon, preter la ordinaraj veterformacioj. Ĉi tiuj altegaj partikuloj reflektus for multon de la eniranta suna radiado, kaŭzanta pli mallongajn kresk-sezonojn, gravajn ŝanĝojn de pluvado kaj globan disrompiĝon de la normalaj veter-sistemoj. Pasus multaj jaroj antaŭ ol disiĝus tiuj partikuloj. Tiaj efikoj estas observitaj, je pli malgranda grado, post enormaj vulkanaj erupcioj, kaj estis uzitaj helpe por krei nunajn klimat-modelojn. Aliaj efikoj, ekzemple longedaŭra difektiĝo de la ozon-tavolo, estas prognozataj.
La studoj prognozas ke nur 100 Hiroŝimo-grandaj armiloj — proksimume triono de la nuklea pafpotenco de unu Trident-submarŝipo kaj malpli ol 0.1% de la mondvasta nuklea staplaro — eksplodinte super tre brulemaj urbegoj, probable kaŭzus ekstreman veterdisrompiĝon tra la globo dum 7–10 jaroj, kondukante al severa manko de manĝaĵoj. Kritike gravaj areoj por produkti nutraĵojn estus forte batataj kaj musona pluvegado estus disrompita, kaŭzanta dramecajn mankojn de tritiko kaj rizo — gravegaj ĉefnutraĵoj. Ĉar nuntempaj mondvastaj nutraĵstokoj elĉerpiĝus dum malpli ol 100 tagoj, tre severaj konsekvencoj sekvus. Lastatempaj pritaksoj metas la nombron de atencataj de malsatego ekster la celzonoj je proksimume du bilionoj de la plej vundeblaj homoj — ekzemple, tiuj kiuj loĝas en Afriko kaj aliaj malriĉaj mondopartoj»4.

Nukleaj akcidentoj

La danĝero de nukleaj armiloj ne nur venas de ilia intenca uzo — ni ankaŭ devas konsideri la senintencan uzon de la nuklea arsenalo, kaj akcidentojn, ĉu en staplado, ĉu dum transportado de nukleaj ŝarĝokapoj.

La probableco de senintenca uzo de nukleaj armiloj — ĉu pro akcidento, ĉu pro miskalkulado, estas malneglektenda. Jam okazis multaj konataj kazoj tra la mondo de «preskaŭ nuklea uzo» dum la pasintaj 60 jaroj, malgraŭ la fakto ke multo de la nuklea historio restas nubkaŝita en sekreteco. Multaj sciencistoj kredas ke estas nur afero de tempo antaŭ kiam tia akcidento okazos.

La nuklea industrio — kaj civila, kaj milita — estas tre sukcesa pri la kaŝado kaj kovrigado de malbonŝancaj okazaĵoj. Tamen ekzistas kelkaj konataj ekzemploj de tio, kio oni priskribas kiel «preskaŭ nuklea uzo» dum la lastaj 50–60 jaroj. Jen kiel doktoro Patricia Lewis, esplora direktoro por internacia sekureco ĉe Chatham House, pritaksas la aferojn:

«Historiaj kazoj de preskaŭ nuklea uzo pro miskomunikado montras la gravecon de la faktoro de 'homa juĝado' en nuklea decid-farado. Aldone al kazoj de la malvarma milito, lastatempaj okazaĵoj, kiel la 2009-a kolizio de Franciaj kaj UK-aj submarŝipoj, apud kazoj de malbonkonduto en la Usona aerarmeo, malkovritaj je 2013, donas kialon maltrankviliĝi pri nuntempa malfirmeco pri protektaj kaj sekurecaj demarŝoj ĉe komando kaj kontrolo. Okazaĵoj similaj al tiuj, kiuj okazis en la pasinteco, probable okazos en la estonteco»5.

Laŭ d-ro Benoit Pelopidas de la Universitato de Bristolo,

«En kelkaj kazoj la grandskala lanĉo de nukleaj ŝargokapoj estis preskaŭ startita pro teknikaj malfunkcioj aŭ paneoj en komunikado, kaŭzintaj falsajn alarmojn, en Usono, en Rusio, sed ankaŭ en la plimulto da aliaj nukle-armitaj ŝtatoj. Katastrofoj estis evititaj nur far kvietkapaj individuoj, kiuj spekulaciis ke la signalo estis kaŭzita de iu malfunkcio kaj ne pro reala atako, aŭ ne volis preni respondecon por uzi tiujn armilojn...
Ĉar pasis kelkaj jardekoj antaŭ ol ni eksciis pri tiuj okazoj, kaj ĉar la plimulto da nukle-armitaj ŝtatoj ne estis raportintaj okazojn de misadministrado de la propraj armiloj, tre probablas ke ni povas vidi nur nekompletan bildon»6.

Ni jam konstatis Usonajn provojn kodrompi la nuklean industrion de Irano, kaj ni scias ke kelkaj registaroj, samkiel kelkaj politikaj organizaĵoj, estis evoluintaj malsimplajn teknikojn de kodrompado. Unu el la plej malbonaj eblecoj konsiderataj de sciencistoj kiuj oponas la nukleajn armilojn estas la risko ke misilo estu ĵetata erare, pro kodrompo. Ĉi tio povus enteni situacion en kiu komunikado kun submarŝipo estas difektita, milita ordono misinterpretita aŭ serioza sistemkolapso okazas dum oni estas faranta militajn ekzercojn.

Ankaŭ ekzistas risko de malpurigo per tre intense radioaktiva materialo, kaj de eksplodoj dum transportado — kaze de la UK, ĉi tiu materialo estas transportita de la Atom-Armila Establo ĉe graflando Berkshire ĝis la submarŝipa bazo Faslane en Skotlando, kun neevitebla risko de fajro aŭ eksplodo — por ne paroli pri la ebleco ke radioaktivaj materialoj povos disiĝi en diversaj regionoj survoje. La movado de nukleaj materialoj ankaŭ necesas por replenigi la nukleajn reaktorojn de la submarŝipo.

Ankaŭ estas demandoj pri nuklea rubaĵo, la malkonstruado de submarŝipoj kaj la dispono de treege radioaktivaj kernoj. Pri ambaŭ, nukleaj armiloj kaj nuklea energio, ekzistas ĝis nun neniu sendanĝera, porĉiama staplado. Kaze de la UK, tia rubaĵo estas transportata kaj tenita en konteneroj dokitaj ĉe Plymouth, metanta gravegajn naturmediajn kaj sanajn riskojn. Ni ĉiuj konas la teruran eventon en la nuklea proceza instalaĵo ĉe Sellafield, kiu kondukis al la ellaso de radioaktiva materialo kaj al grandega fajro en 1957.

Oni ofte diras ke la triamondaj landoj suspektataj pri la strebado atingi nuklearmilan kapablon ne kapablus stapli kaj prizorgi tiel «malsimplajn» armilojn — la kvin konstantaj membroj de la sekureca konsilio, apud la inspektoroj de la Internacia Atom-Energia Agentejo, memorigas al ni pri la striktaj sekurecaj kaj prihazardaj demarŝoj postulataj por sendanĝerigi la mondon en nuklea epoko.

Sed lastatempaj konfesoj de maristo, kiu postenis ĉe iu Trident-submarŝipo, tiris la temojn de maldanĝerigo kaj sekureco el la UK-a milita establo en la publikan sferon. En Majo 2015, La Dimanĉa Heroldo [The Sunday Herald] publikigis partojn de raporto kompilita de William McNeilly, kiu pretendas:

«Trident-submarŝipoj estas plagitaj de seriozaj sekurec-forgesoj, sieĝitaj de multaj danĝerigaj fuŝoj, kaj ili estas katastrofo preta por okazi.
La misilo Trident D5, uzata de ambaŭ UK kaj Usono, estas projektita kun nukleaj ŝargokapoj volvitaj proksime ĉirkaŭ la tri-etapa raketmotoro. Ĉi tio estas atentigita kiel projekta difekto far Usonaj ekspertoj en la pasinteco, sed antaŭe ne estis agnoskita de la [Britia] ministro pri defendado (MoD). La rezultoj de raket-brulaĵfajro ĉe maro aŭ ĉe tero povus esti katastrofaj por submarŝipuloj kaj por la publiko, kritikantoj estis avertintaj. La MoD, tamen, diris ke ĝi devis trejni por ĉiu ajn situacio, eĉ la plej ekstrema kaj malprobabla.
McNeilly atentigas, en 18-paĝa dosiero pri Trident, 30 sekurecajn kaj hazardajn aferojn. Li ankaŭ filmis la armilan hazard-manlibron ĉe sia poŝtelefono. Kod-nomita CB8890, ĝi estas libro tenita en sekurŝranko ĉe la sumarŝip-raketa komand-centro. Citaĵoj far McNeilly malkovras ke la militkapoj grupitaj ĉirkaŭ la tria-etapa raketmotoro troviĝas en risko de fajro de la raketĵetiga materialo. Submetitaj al varmego, la konvenciaj eksplodigaĵoj de la militkapoj povus varmiĝi ĝis (ne-nuklea) eksplodo, ellasanta radioaktivajn substancojn kaj aerosoloj tra larĝa areo, laŭ la manlibro.
Se militkapa reteno estas breĉita, "pluraj radioaktivaj kaj/aŭ venenaj materalioj povos esti lasitaj al la atmosfero", ĝi diras. "Ĉi tiuj inkludas plutoniajn, uraniajn, litiajn kombinaĵojn, tritian gason kaj berilion. Se miksitaj kun akvo, estos produktitaj haladzoj aŭ venenaj gasoj". La mararmea manlibro pentras draman bildon pri tio, kio povos okazi. "La ĉefa hazardrisko ligita al viva misilo estas la akcidenta ekbruligo de la unua, dua aŭ tria-etapa raketmotorĵetiga materialo"»7.

Fakte la propra nuklea reguliganto de la MoD konsentas ke «submarŝipaj nukleaj reaktoroj estas esence malpli senhazardaj ol la ter-bazitaj»8.

Aldone, Trident-misiloj fabrikitaj en Usono estas regule movataj trans la Atlantikon por prizorgado kaj anstataŭigo. Almenaŭ unu fojon Trident-submarŝipo estis en kolizio kun alia nukle-armita submarŝipo.

Preta pafi

Dum la malvarma milito, Usona milita politiko por la rapida dismeto de nukleaj armiloj estis nomita «harpafiga preteco». Konsekvence, ĉiuj misiloj estas tenataj en kio estas nomita «stato preta por lanĉo», stabita de ŝipanaro kiu laboras ĉirkaŭ la horloĝo preta por lanĉi ĉi tiujn armilojn se necesa — kaj ni parolas pri minutoj antaŭ ol aviadiloj leviĝos en aeron, aŭ submarŝipoj dislokiĝos. La Trident-misiloj de UK estas parto de ĉi tiu politiko.

Militaj ekspertoj pretendas ke tio estis necesa respondo al ebla, subita kiel «fulmo el klara ĉielo», Sovetia «unua frapo»:

«Sovetunio lanĉus atakon kun centoj aŭ miloj da nukleaj armiloj, farante maleble aŭ almenaŭ malfacile respondi kaj kontraŭataki ĝustatempe. Tenante terbazitajn misilojn je harpafiga preteco — kaj nukle-armitajn bombaviadilojn pretaj por enaerigo — Usono povus lanĉi vundeblajn armilojn antaŭ ol ili estus frapitaj de envenantaj Sovetiaj militkapoj. Ĉi tiu politiko celis certigi reprezalion, kaj estis vidita kiel fortimigilo kontraŭ Sovetia unua frapo — koncepto konata kiel «reciproke certigita detruo» [«Mutually Assured Destruction» — MAD]9.

Jen unu el la ironioj de nuklea milito. Neniu antaŭvidas venkon — oni nur povos esperi ian ekvilibron. Dum la antaŭ-nuklea erao, ĉiu ŝtato celus defeti sian malamikon. Kiel ajn, en nuklea milito la armiloj uzitaj povas mortigi milionojn da homoj, inkluzive en landoj kiuj estas viaj aliancoj. La flugtempo de ĉiu misilo estas mezurita en minutoj kaj la nuklea vintro kreita atencos la tutan planedon. Ne eblas esti venkisto.

La 21-a-jarcenta versio de «harpafiga preteco» nomiĝas «lanĉi je averto», laŭ kio misiloj estas senditaj kiam Usono ricevas averton pri baldaŭa nuklea atako kaj respondas tuj.

Aldone la UK kaj tri aliaj nukleaj potencoj — Usono, Rusio kaj Francio — havas politikon por tenadi siajn armilojn en «preta-por-pafi» stato. Agnoskante ke eta frakcio de la armiloj tenataj de ĉi tiuj landoj povas elimini la homaron, tia situacio faras enorman riskon al ĉio vivanta sur la planedo. Pluraj antaŭaj Usonaj komandantoj estis argumentataj ke armiloj devas esti forprenitaj de la preta-por-pafi stato por nuligi la eblecon de katastrofa akcidenta nuklea milito — ĉi tio estas aparta risko dum periodoj de altigitaj internaciaj streĉitecoj, kiel ni nun spektas en la Meza Oriento.

Sed intertempe nukleaj misiloj restas ĉe 15-minuta preteco, preta por esti pafita se radaro montras (aŭ se oni kredas ke ĝi montras) ke malamikaj misiloj jam survojas en nia direkto. Sed ja okazis falsaj alarmoj, eĉ post la fino de la malvarma milito. En 1995 Norvegio raportis ke ĝi estis informinta Rusion kaj la mondon ke ĝi estis lanĉanta kosmo-esploran raketon en la direkto de Moskvo. Tamen, la informo ne atingis la koncernajn oficialulojn kaj la Rusia registaro estis nescianta pri la ekzerco. Ĝi konkludis ke la unusola «misilo» estis parto de multe pli serioza atako celanta paralizi la nuklean kapablon de Rusio. La averto estis sendita de Moskvo kaj la retronombrado komencis. La proceso estis abortita nur kiam Rusiaj militaj oficialuloj ekkonsciis ke okazis falsa alarmo.

Kelkaj scientistoj kredas ke la fakto ke Rusiaj avertsistemoj estas pli aĝaj kaj malpli fidindaj ol la okcidentaj, kaj la fakto ke Rusio posedas malpli da satelitoj kun sensiloj kaj malpli da radarstacioj, signifas ke la mondo troviĝas en plia danĝero de akcidenta nuklea konfontiĝo. Ili argumentas ke internacia malpermeso de la staplado kaj evoluigo de ĉi tiuj armiloj de amasa detruo, kompare kun la malpermesoj de biologiaj kaj ĥemiaj armiloj, estas longe malfrua.

(tradukis el la angla Stano Keable)


Notoj

4. ASATS.
8. MoD The future of the United Kingdom’s nuclear deterrent (La estonteco de la nuklea fortimigilo de la Unuiĝinta Reĝlando) 2006. Vidu ankaŭ MoD Initial Gate parliamentary report 2011, p. 8; kaj postajn ĝisdatigojn al la parlamento.

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.