Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
02-nov-2015
Artikolo 'Devotees of a dead Scotsman'
de Chris Gray en Weekly Worker,
organo de Komunista Partio de Granda Britio,
N-ro 1059, 21-a de majo 2015
(anglalingva originalo)
Adam Smit
Adam Smit: potenciala socialdemokrato?

Adorantoj de mortinta skoto

Ĉu Adam Smit (1723–1790) estis ĉampiono de “libera merkato kaj klasikaj liberalaj vidpunktoj”? Chris Gray pensas, ke ne.

Oni observis ke, larĝskale, la historio de ideoj estas la historio de ilia misformigo. Ĉi tio parte okazas pro la fakto, ke iniciatintoj de sistemoj aŭ skoloj de pensado ofte estas sekvataj de individuoj, kiuj aldonas siajn proprajn antaŭjuĝojn al la aliro de la iniciatintoj, kun la rezulto, ke la sistemo akiras novan direkton. Oni povas pruvi, ke tio okazis en la kazoj de la penso de Budao, Konfuceo, Aristotelo, Jesuo, Muhamado, kaj, pli proksime al niaj tempoj, en la kazoj de Karl Marks kaj Leon Trocki. Sendube la listo povus esti longigita.

La kazo de Adam Smith [Smit], miaopinie, prezentas aparte klaran ekzemplon de ĉi tiu sindromo. La Instituto Adam Smit1, fondita en 1977, ekzistas por disvastigi “radikalajn politikajn elekto-eblojn je la lumo de la teorio de publika decido” bazita “sur la libera merkato kaj sur la klasikaj liberalaj vidpunktoj"2. Ĉi tio enhavas antaŭjuĝan vidpunkton pri Smit.

En ĉi tiu kazo estas facile vidi kial la specifa misformigo okazis. La apologiistoj de la 'libera merkato' prenis apartan pecon de La riĉo de landoj3, en kiu Smit alvokas al la Dia Providenco kiel fonto de bonfara socia-ekonomia modelo, kie individuoj sukcesas kontribui al la ĝenerala bono (el la ekonomia vidpunkto) per antaŭenigado de la propra intereso. Smit skribas:

... ĉiu individuo laŭnecese laboras por igi la jaran enspezon de la socio kiel eble plej granda. Ĝenerale li vere ne celas antaŭenigi la publikan intereson, nek scias kiom multe li antaŭenigas ĝin. Preferante subteni la landan industrion pli ol la fremdan, li celas nur sian propran sekurecon: kaj gvidante tiun industrion tiel, ke ĝiaj produktoj estas de la plej granda valoro, li celas nur sian propran gajnon kaj li estas en ĉi tio, kiel en multaj aliaj okazoj, gvidata de nevidebla mano por antaŭenigi celon, kiu ne estis en liaj intencoj.4

Ni povas observi, preterpase, la antaŭjuĝon de ĉi tiu “nevidebla mano” favore al la “landa” rilate al la “fremda industrio”, kio prezentas dubojn pri la senpartieco de la Dia Providenco en ĉi tiu kampo: tamen verŝajne ni povas kalkuli pri la agado de tiu mano ankaŭ en fremdaj landoj, kaj tiel eble ĉio estas en ordo.

Alia paralela peco ŝajne subtenas vidpunkton pri la homa naturo, laŭ kiu ekonomiaj raciaj kalkuloj superregas prefere ol hom-amaj konsideroj:

... homo havas preskaŭ daŭran okazon por bezoni helpon de sia frataro, kaj estas vane por li atendi helpon nur de ties bonvolo ... Ne de la bonvolo de la buĉisto, la bierfaristo aŭ la panfaristo ni atendu nian vespermanĝon, sed de ties atento al sia propra intereso.5

Ĉi tiu sinteno estis kaptita de ĉef-teoriuloj ekonomiaj kiel la kondutuma fundamento de 'raciaj elektoj' kaj kiel la esprimo de difinita ideala speco de individuo konata kiel homo economicus (ekonomia homo) — persono, kiu ĉiam klopodas elekti tion, kio estas en sia ekonomia intereso, senzorge pri la sekvoj. Oni poste donis la patrecon de ĉi tiu koncepto al Adam Smit, kaj ĝi estas uzata por pravigi Panglosan6 version de tutmondigo, en kiu la nun ekzistanta internacia divido de la laboro supozeble kongruas kun la plejbonebla divido, kaj tio signifas, ke oni ne 'intervenu' kontraŭ ĝi. Kvankam eblas teorie konstrui rezonadon favoran al ĉi tiu vidpunkto — sinteno normale konata kiel la 'Vaŝingtona konsento', ja ne eblas atribui tian pozicion al Adam Smit aŭ uzi lian nomon por pravigi la nunan situacion.

Kion maskas, ne pridiskutas, la adorantoj de Instituto Adam Smit estas tio, ke Smit, malgraŭ sia defendo de la viv-plibonigaj aspektoj de ekonomia konkurenco, estis plene konscia pri la kapablo de produktantoj de ĉiu speco antaŭenigi la propran intereson en maniero malfavora al la interesoj de konsumantoj (ni memoru, ke produktado estas plenumata finfine por la konsumanto). Smit skribas:

Homoj de la sama profesio malofte renkontiĝas kune, eĉ nur por distro kaj amuziĝo, sen ke la konversacio finiĝas en konspirado kontraŭ la publiko, aŭ en iu artifiko por altigi prezojn. Vere estas neeble malpermesi kunvenojn tiajn per leĝo, ĉu plenumebla, ĉu kongrua kun libereco kaj justeco. Sed, kvankam leĝaro ne povas malhelpi ke samprofesiuloj foje renkontiĝu, ĝi devus ne faru ion ajn por faciligi tiajn asembleojn, malpli igi ilin necesaj.7

Ĉi tio aperas en la kunteksto de atako kontraŭ la korporacia regulado de komerco — elemento de la mezepoka ekonomia heredaĵo, kiun Smit vidis kiel obstaklo al la ĝusta evoluo de industrio en Britujo. Smit pensis, ke:

La ŝajnigo, ke korporacioj estas necesaj por la bona regulado de komerco, estas sen iu ajn fundamento. La reala kaj efika regado, kiu estas farata super laboristo estas ne tiu de lia korporacio, sed tiu de liaj klientoj.8

Oni povas konkludi el tio, ke Smit estis, efektive, favora al “reguligita merkato”, kaj ke tial oni povas lin rigardi kiel potenciale favora al tio, kion oni nomis 'socialdemokratio' (tio estas, reformita kaj reguligita kapitalismo) pli ol 'nov-liberalismo'. Ĉi tio estas subtenata de multaj tekstopecoj en La riĉo de landoj (kaj en La teorio de moralaj sentoj9), ekzemple unu, en kiu Smit esprimas sian implicitan konsenton kun la franca enciklopediisto Denis Diderot, kiu skribis: “si le journalier est mécontent, la France est mécontente” (“Se la taglaboristo estas malkontenta, Francujo estas malkontenta”).

Smit skribis:

Neniu socio, kompreneble, povas esti floranta kaj feliĉa, en kiu la granda plimulto de la membroj de tiu socio estas malriĉaj kaj mizeraj. Krome, tio estus nur justeco, ke tiuj, kiuj nutras, vestas kaj loĝigas la tutan popolon, devas havi sufiĉan parton de la produkto de sia propra laboro, ke ili mem estu tolereble bone nutrataj, vestataj kaj loĝigataj.10

Li estas ankaŭ tre konscia pri la principo de la 'ekonomio de altaj salajroj': “La liberala kompenso por laboro, dum ĝi stimulas la propagon, ĝi ankaŭ pliigas la laboremon de la popolo.”

La redaktinto de la eldonejo Penguin, Andrew Skinner [andru skina], aprobe citas la juĝon de Jacob Viner [jakob vina] pri Smit:

Adam Smit ne estis dogma advokato de laissez-faire. Li antaŭvidis vastan kaj elastan gamon de agadoj por registaro, kaj li pretis ĝin vastigi plue, se registaro, per plibonigo de sia nivelo de kapablo, honesteco kaj publika spirito, montris sin merita je pli vastaj respondecoj.11

En ĉi tiu kunteksto estas esence teni scion pri la resumo, laŭ Smit, de la bazaj devoj de ŝtato:

Laŭ la sistemo de natura libereco, la suvereno havas nur tri prizorgendajn devojn ... unue, la devon protekti la socion de la perforto kaj invado fare de aliaj sendependaj socioj; due, la devon protekti, tiom, kiom fareblas, ĉiun membron de la socio kontraŭ maljusteco aŭ subpremo far ĉiu alia membro de ĝi, aŭ la devon starigi precizan administradon de justeco; kaj, trie, la devon starigi kaj teni en ordo difinitajn publikajn laboraĵojn kaj difinitajn publikajn instituciojn, kiuj neniam povas esti en la intereso de iu ajn individuo, aŭ malgranda grupo de individuoj, starigi kaj teni en ordo; ĉar la profito neniam povus repagi la elspezon al individuo aŭ malgranda grupo de inviduoj, kvankam ĝi povas ofte fari multe pli ol repagi ĝin al granda socio.12

Ŝajnas al mi, ke la dua devo skizita ne devas esti legata en limigita maniero kiel starigo de funkcianta leĝa sistemo, sed povus esti komprenata pli larĝe kiel pravigo de speco de 'ekvilibro de interesoj' inter la diversaj sociaj klasoj, laŭ gvidlinioj rekomendataj de la antikva Atena ŝtatisto, Solono. En ĉi lasta kazo, ni havus plian ekzemplon de 'socialdemokratia' tendenco en la penso de Adam Smit.

Imperiismo

Estus interese scii, ĉu la subtenantoj de la Instituto Adam Smit emas publikigi la vidpunkton de la majstro pri imperiismo. Mi supektas, ke ili preferus tion ne fari. Smit estas tre klara kaj tre rekta pri siaj opinioj rilate al ĉi tiu temo. Parolante pri la koloniigo de Ameriko, li diras:

Malsaĝeco kaj maljusteco ŝajne estis la principoj, kiuj regis kaj direktis la unuan projekton starigi tiujn koloniojn; la malsaĝeco ĉasi orajn kaj arĝentajn minejojn, kaj la maljusteco avidi la posedaĵojn de lando, kies nedanĝeraj indiĝenoj, krom tio, ke ili neniam vundis la popolon de Eŭropo, estis akceptinta la unuajn aventurulojn per ĉiu signo de afableco kaj gastemeco.13

Kaj:

Kiam tiuj establoj estis efektivigitaj kaj fariĝis tiom konsiderindaj por allogi la atenton de la patrina lando, la unuaj regularoj, kiujn ŝi faris pri ili, ĉiam havis la celon certigi por si la monopolon de ilia komerco, limigi ilian merkaton kaj pligrandigi la propran je ilia kosto, kaj, rezulte, malaltigi kaj malkuraĝigi pli ol rapidigi kaj antaŭenigi la celon de ilia prospero. En la malsamaj manieroj, laŭ kiuj ĉi tiu monopolo estis uzita, kuŝas la plej esenca diferenco en la politiko de la malsamaj eŭropaj landoj rilate al siaj kolonioj. La plej bona, tiu de Anglujo, estas nur iomete malpli malliberala kaj subprema ol la politiko de iu el la aliaj.14

Li estas aparte morda pri la Nederlanda regado en Indonezio:

En la insuloj de la spicaĵoj, la nederlandanoj, oni rakontas, bruligas ĉiujn spicaĵojn, kiujn fekunda sezono produktas, preter tiuj, kiujn ili antaŭvidas disponi en Eŭropo kun tiom da profito, kiom ili taksas sufiĉa ... Per diversaj artoj de subpremado ili malpliigis la loĝantaron de multaj el la Molukoj preskaŭ ĝis tiu nombro, kiu sufiĉas por provizi per freŝa provianto kaj per aliaj viv-necesaĵoj siajn proprajn sensignifajn garnizonojn, kaj tiujn el siaj ŝipoj, kiuj de tempo al tempo hazarde venas tien por ŝarĝo de spicaĵoj. Eĉ sub la regado de portugaloj, oni diras, ĉi tiuj insuloj estis tolereble dense loĝataj. La angla (orienthinda) kompanio ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por starigi en Bengalujo sistemon tiel perfekte detruan.15

La implico ŝajnas esti, ke la agadlinioj de la brita Orient-Hindia Kompanio [East India Company] iris en la sama direkto. Vere la kompanio ne evitas kondamnon, kiel en la ĉi-sekva priskribo de tiuj, kiuj investas en ĝi:

Ofte homo kun granda, foje eĉ homo kun malgranda, havaĵo pretas aĉeti akcion mil pundan de Hindia kapitalo nur pro la influo, kiun li atendas akiri per la voĉdon-rajto en la asembleo de posedantoj. Tio donas al li parton, kvankam ne en la rabaĵo, tamen en la komisio de la rabistoj de Hindujo; la asembleo de la direktoroj, kvankam ili faras tiun komisiadon, estas laŭnecese pli aŭ malpli sub la influo de la posedantoj, kiuj ne nur elektas tiujn direktorojn, sed foje malakceptas la komisiojn de siaj servantoj en Hindujo.

Kondiĉe ke li povas ĝui ĉi tiun influon dum kelkaj jaroj, kaj tiel provizii difinitan nombron de siaj amikoj, ofte malmulte gravas al li la rentumo aŭ eĉ la valoro de la kapitalo, sur kiu lia voĉdonrajto baziĝas. La prospero de la granda imperio, pri kies regado tiu voĉdonrajto donas al li parton, plejofte tute ne gravas al li.

Neniuj aliaj suverenoj iam ajn estis, aŭ, pro la naturo de aferoj, iam povus esti, tiel perfekte senzorgaj pri la feliĉo aŭ mizero de siaj subuloj, pri la plibonigo aŭ misuzo de siaj dominioj, pri la gloro aŭ hontindeco de siaj administracioj, kiel estas, kaj laŭnecese devas esti, pro nerezisteblaj moralaj kialoj, la posedantoj de tia komerca kompanio.16

Evidente ekestis nocio, ke Adam Smit vartis mallarĝan koncepton de la homa naturo, esprimita specife en la ekonomia sfero, en kiu 'racia mem-intereso' estas la sola grava aganta konsidero. Ĉi tiu versio de homeco poste iĝis nobeligita kiel homo economicus, kaj la problemoj ekestintaj pro ĝi estis nomumitaj (en vortoj de germana fakulo) “das Adam Smith Problem” (“la problemo de Adam Smit”). Laŭ mi ĉi tiu estas nur ŝajn-problemo. La ideala individuo de tiu speco ne ekzistas, kaj, krome, ĝi ne ekzistis por Adam Smit. Lia ideo pri ekonomia justeco ne estis ekskluzive individuisma: fakte, ĝia fokuso estis la socio. Jen kial necesas legi La riĉo de landoj apud kaj kunlige al La teorio de moralaj sentoj, kaj ne nur sole.

En sia libro pri etiko, Smit skribas: “La saĝeco de ĉiu ŝtato aŭ komunumo klopodas, tiom, kiom ĝi povas, utiligi la forton de la socio por malhelpi al tiuj, kiuj estas sub ĝia aŭtoritato, vundi aŭ ĝeni la feliĉon unu al alia."17 La efiko de tio estas, ke “ne sekvas, ke atento al la bonfarto de la socio devas esti la sola virta motivo de agado, sed nur ke, en ĉiu konkurado, ĝi devus plipezi ol ĉiuj aliaj motivoj.”18 Smit klare komprenis “la tendencon de virto antaŭenigi, kaj de malvirto ĝeni, la ordon de la socio.”19

Evidente malĝustas la uzo de Adam Smit, kiel la 'mortinta ekonomiisto' al kiu praktikaj homoj apelaciu, kiel praviganta aŭtoritato de la nuna kapitalisma produktadmaniero. Ĝi malĝustas ĉar Smit skribis en la periodo de supreniro de kapitalismo, antaŭ ol ĝia imanenta tendenco al krizo plene manifestiĝis — por tio oni devis atendi ĝis la 19-a jarcento.

Ni ne povas certi, kion Smit estus dirinta pri la 'gold standard' [mon-sistemo bazita sur oro], la protektismo de la 1930-oj, la sistemo de Bretton Woods, la nunaj malfacilaĵoj de la eŭro-regiono, aŭ io ajn alia — kvankam ni povus lerte supozi. Sed, se vi rifuzas alvoki al mortinta germano, aŭ mortintaj rusoj, kial alvoki al mortinta skoto?


tradukita el la angla far Renato Corsetti kaj Stano Keable

1. Adam Smith Institute.

2. Vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Adam_Smith_Institute.

3. The wealth of nations estas la origina anglalingva titolo de la libro de Adam Smit.

4. A. Smith, The wealth of nations, Londono, 1982, Libro 4, Vol. 2, paĝo 32 (emfazo aldonita de la aŭtoro de ĉi tiu artikolo).

5. Samloke, Libro 1, Vol. 1, paĝoj 118–119.

6. Panglosan = plejeble bonan: referenco al D-ro Panglos en Kandid de Voltaire — Red.

7. Samloke, Libro 1, Vol. 1, paĝoj 232–233.

8. Samloke, Libro 1, Vol. 1, paĝo 233.

9. Origina titolo en la angla: The theory of moral sentiments.

10. A. Smith, The wealth of nations, Londono, 1982,, Libro 1, Vol. 1, paĝo 181.

11. Samloke, Libro 1, Vol. 1, paĝo 184.

12. Samloke, Libro 1, Vol. 2, paĝo 274.

13. Samloke, Libro 1, paĝo 170.

14. Samloke, Libro 1, paĝo 171.

15. Samloke, Libro 1, paĝoj 220–21.

16. Samloke, Libro 1, paĝoj 341–42.

17. A. Smith, The theory of moral sentiments, Londono 2009, paĝo 257 (La teorio de moralaj sentoj).

18. Samloke, paĝo 258.

19. Samloke, paĝo 358.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.