Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
04-jan-2016
Artikolo de Sergej Tiŝĉenko, respondeca redaktoro
de ĵurnalo Vesti Segodnja (Informoj Hodiaŭ)
la 4-an de novembro 2015 (ruslingva originalo)

Alia lando

Verŝajne, mi vivas en alia Latvio. Sufiĉe regule diversaj homoj diras al mi: «Vi, maljunulo, ofte desegnas ĉion en la ĵurnalo en nigraj koloroj; ĉio ne estas tiom malĝoja». Sed tiaj homoj estas terure malmultaj. Mi permesos al mi konsenti kun tiaj optimistoj: ankaŭ mi volas vivi en lando, kie ne estas streĉiteco en interrilatoj de homoj diversaj, kie infanoj havas perspektivon, kaj plenaĝuloj havas stabilecon, kaj homoj havas ekzistgarantion dum maljuneco. Mi volas skribi pri la suno kaj vento, pri naskiĝo de infanoj, pri malfermo de novaj firmaoj kaj produktadoj. Pri tio, ke la landon alvenas multenombraj decaj gastoj, pri reala influo de nia potenca ŝtato al la mondaj procezoj, pri certeco je morgaŭa tago... Ĉion ĉi mi ĉi tie ne vidas!

Mi vidas, ke al mi, je leĝa nivelo, oni komencas malpermesi paroli pri multaj aferoj. Ne estis tiel eĉ en USSR — kiun, interalie, nun estas malpermesite laŭdi, eĉ en tiuj momentoj, en kiuj estis pli ol inda tiu lando. Mi vidas ke, malgraŭ oficiala statistiko, malpleniĝas ne nur vilaĝanaj bienetoj, sed ankaŭ urboj. Antaŭ kelkaj tagoj al mi venis kolego mia el Latgale [la orienta parto de Latvio], rakontis pri realaj kvantoj de tieaj loĝantoj — kaj mi teruriĝis... Alia kolego ĉe populara retforumo tre trafe rimarkis: Latviaj loĝantoj diferencas de rifuĝantoj el Sirio nur per tio, ke Latvianoj sukcesas prepari valizojn.

Mi ne povas ne reveni al la temo USSR. Tiamaj gvidantoj promesis al ni helan estontecon — kiu, veninte, vere evidentiĝis hela. Ruinigita pro la milito, la lando estis rekonstruita. Homoj el terkabanoj kaj domaĉoj translokiĝis en bonkvalitajn domojn. Estis laboro, kies kondiĉoj pliboniĝadis, samkiel la vivkondiĉoj kaj bonstato. Estis feliĉo. Sed poste venis tiuj, kiuj volis ĉion, kaj tuj. Ne ekzistis ebleco krei tiaĵon. Ili decidis forpreni de tiuj, kiuj ne povis sin mem defendi, kaj tio estis farita, kiam la dezirantoj forpreni venis al regado. Ili tuj ekparolis, ke plue ne estos pli bone. Ili havis alian Latvion — en vilaoj kun altaj bariloj kun gardistaro, kaj en varmaj seĝoj de burokratio en Bruselo. Kaj tio ĉi daŭras jam dum la lastaj 25 jaroj!

Ili ankaŭ pordon al Granda Eŭropo malfermis nur por tien forveturu kiel gastlaboristoj la plej pasia parto de loĝantaro, la junularo, kiu en plej rekta senco povis la regantojn levi sur forkegojn. Kaj por ke tion ne faru la restantoj, sur teritorion de la lando ili enigis eksterlandajn armeojn — forgesinte, ke kvankam sur bajonetoj sidi eblas, tamen ne longan tempon.

Fojfoje al mi ŝajnas, ke mi sonĝas doloran sonĝon kun koŝmaroj. Tiam al mi ŝajnas, ke iam mi vekiĝos, kaj en ĉielo denove estos suno, kaj denove aperos certeco pri morgaŭa tago, kaj kune kun mi estos miaj infanoj, kaj estos vivaj miaj karaj gepatroj kaj multaj el tiuj, kiujn ĉi jaroj finrompis, enigis en tombon. Kaj ne havos potencon la bagatelemaj avaruloj, ne plu estos flamigantoj de ĉiuspecaj malkonkordoj. Tia estos alia Latvio — tute ne tia, pri kiu rakontas la liberalaj optimistoj. Por tia ŝanĝo estas homoj: nur ili devas vekiĝi. Jam sonoras vekhorloĝo.


Dulingva mitinga agitfolio, sur ruĝa fono:

MITINGO POR LA SOCIALA JUSTECO
La 7-an de novembro 2015, Riga Grizinkalns (la parko de la jaro 1905)

Laboruloj de Latvio! Ĉu vi opinias justa la pagon por via laboro? Ĉu vi konsentas, kiel la registaro uzadas la impostojn, kiujn ĝi devigas vin pagi? Ĉu viaj enspezoj permesas al vi ne nur elvivi, sed ankaŭ inde vivi? Ĉu estas al vi akireblaj medicinaj helpoj? Ĉu vi estas certaj, ke malriĉeco ne devigas vin serĉi pli bonan vivon eksterlande? Eldiru viajn postulojn dum la mitingo de Socialista Partio de Latvio. REGADON AL LABORO, SED NE AL KAPITALO!

Latvia Socialista Partio
www.latsocpartija.lv

Deklaro adoptita de la mitingo 'Por sociala justeco', la 7-an de novembro 2015:

Ni kolektiĝintaj en tiu ĉi mitingo, opinias la socialan politikon de Latvia ŝtato absolute malkontentiga, kaj ni postulas:

1. Taksi la socian sferon kiel unuavica prioritato dum formado de buĝeto. La ŝtato devas ekzisti por defendado de interesoj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj, sed ne por la granda transnacia kapitalo.

2. Leĝe devigi la ŝtaton certigi indan vivnivelon al ĉiuj ĝiaj loĝantoj — per impostoj, kiuj estas kolektitaj de ili. Aparte gravas restarigi la sistemon de elkalkulado de vivnecesa minimumo — anstataŭ la absolute maladekvata koncepto, «Nivelo de minimuma enspezo»; starigi tian minimuman laborsalajron kaj pension, kiuj ne estu pli malaltaj, ol la vivnecesa minimumo.

3. Ŝanĝi rolon de la ŝtato en ekonomio. Dum la situacio, kiam formortas tutaj regionoj, la ŝtato ne havas la rajton esti gardanto de fremdaj privataj propraĵoj. La ŝtato povas kaj devus ellabori programojn de pogresado de regionoj kaj de progresado de ekonomiaj branĉoj; la ŝtato devas partopreni en produktado de bonaĵoj, la registaro devus esti formata laŭ principo de profesiismo, sed ne laŭ principo de partia aparteno. Regadon al laborforto, sed ne al kapitalo!

El la rusa tradukis Andris Natinŝ


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.