Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
20-apr-2016

J. Stalin kaj nia socialismo

Antaŭ 60 jaroj, la 5-an de marto 1953, mortis la gvidanto de la Sovetia ŝtato Josef Stalin. De 1956 ĝis la nuna tago okazas demonigo de lia persono kaj de lia agado. Tio, ke ĝuste nun, dum la krizo de la kapitalisma sistemo, estas diskutataj reprezalioj en nia lando en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, estas ne hazarde. La atenton de popoloj, elirintaj por batali kontraŭ la krizo kaj ĝiaj organizantoj, necesas urĝe direkti en alian flankon. Necesas timigi ilin per socialismo, kiu laŭdire alportas nur reprezaliojn, kaj certigi, ke la plej bona politika sistemo estas kapitalismo. Nur estas strange, ke tiu temo estas remaĉata eĉ en nia IKEK, kio diras pri nesufiĉa informado de unuj niaj kamaradoj kaj pri politika nematureco de aliaj.

La burĝa anti-Stalina propagando aktiviĝis en nia lando antaŭ 20 jaroj, kiam ekregis liberaluloj. Ili penis kaj penas prezenti la Sovetian historion kiel la tempon de «ruĝa teroro». Ili deziras ke ni forgesu, kaj la novaj generacioj ne sciu, la veran historion de transformiĝo de nia lando en grandegan ŝtaton de la mondo, en kiu komencis realiĝi streboj de la popolo al pli bona, feliĉa vivo. Ja celo de la Oktobra Revolucio estis liberigi la popolon de suferoj. Kiam oni legas la rusan klasikan literaturon de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, oni povas ploregi ĉe ĉiu paĝo — tiel peze vivis homoj.

Siatempe V. Lenin diris, ke ĉiu revolucio tiam havas iun valoron, se ĝi scipovas defendi sin. Dum lastaj jaroj aperis multaj artikoloj kaj libroj kun analizo de la vivo de nia lando post la jaro 1917. Por multaj homoj fariĝis kompreneblaj la kaŭzoj de t. n. «Stalinaj reprezalioj». Eĉ nia burĝa televido komprenis, ke plu oni ne devas tiom mensogi, la popolo tion ne akceptas. Malgraŭ «lavado de cerboj», en TV-konkurso pri la unua nomo de la lando gajnis J. Stalin. Nur dank’ al manipuladoj la unua loko estis donita al gvidanto de Rusio Aleksandro Nevskij (13-a jarcento). Komence de Marto 2013 nia televido demonstris dokumentan programserion «Stalin kun ni», kio sufiĉe objektive prilumis la agadon de Stalin kiel gvidanto de la Sovetia ŝtato.

Jes, konfirmas la aŭtoroj de la filmo, en la lando vere ekzistis komplotoj kontraŭ Stalin, ĉar multaj en la gvidantaro estis kontraŭ lia kurso de disvolviĝo de la lando, kontraŭ demokratiigo de la vivo. Kiam Stalin je oktobro 1937 proponis elektojn kun alternativo, la plimulto de la Politika Buroo lin ne subtenis. Vere okazis komploto de militistoj. Multaj membroj de la Centra Komitato, de partiaj komitatoj de regionoj kaj respublikoj, alkutimiĝintaj al metodoj de civila milito kaj «militkomunismo», ne havis sufiĉajn sciojn por realigi reformojn, pri konstruado de nova vivo. Aperadis nova edukita generacio. Timante perdi siajn postenojn, ili komencis trovi «malamikojn de popolo» kaj postulis ilin neniigi. Unu N. Ĥruŝĉov postulis mortpafi aŭ ekzili el la Moskva regiono 41 305 homojn.

En tiuj kondiĉoj aperis multe da kalumniuloj kaj denunculoj. Estis multe da reprezaliitoj inter komunistoj. Pri tio oni parolis dum la 18-a kongreso de la Komunista Partio, kaj dum la Plenkunveno de CK de KP (januaro 1938) estis prezentita raporto: «Pri eraroj de partiaj organizaĵoj dum eksigo de komunistoj el la partio». Komenciĝis arestoj de iniciantoj de reprezalioj. Tamen la reprezalioj daŭris, ĉar la Partio tiumomente perdis regadon super la gvidantoj de NKVD (Komisariato pri Internaj Aferoj). Kelkaj de ili komencis prepari komploton cele al anekso de la potenco. Ne dormetis ankaŭ spionado. Multe malprofitis L. Trockij, kiu post sia ekzilo strebis, kun helpo de diversaj fremdlandaj fortoj, realigi ŝtatan renverson en la USSR. Subplanke en la lando estis disvastigata lia Bulteno de opozicio, en kio li parolis pri neceso de subplanka partio, preta okazigi tiun renverson. Jen kia malsimpla estis tiu tempo.

En la programserio oni finfine malkaŝe anoncis la ciferojn de homoj, kondamnitajn al ĉefpuno en la USSR inter 1921 kaj 1953 pro kontraŭrevoluciaj krimoj — 643 miloj da homoj (laŭ esploroj de historiistoj V. Zemskov, A. Dugin, I. Pyhalov, k.a.). Fakte estis mortpafitaj 300–350 miloj da homoj (proksimume 0,1% de la tiama loĝantaro de la lando). La plimulto meritis tiun punon. Kiel skribas profesoro V. Litvinenko en la gazeto Sovetia Rusio, ĉiujn ekzekutitajn laŭ artikolo 58 oni povas dividi en kelkajn grupojn:

1-a grupo — senkompromisaj malamikoj de Soveta potenco, kiuj batalis kun armiloj en manoj: eksaj blankuloj (generaloj Krasnov kaj Ŝkuro, mezaziaj banditoj, kulakoj, banditoj de Okcidenta Ukrainio, «arbaraj fratoj» el Ĉebaltio, ktp).

2-a grupo — perfiduloj de patrio, banditoj, spionoj kaj sabotistoj, inter ili generalo Vlasov, pasinta al la flanko de Hitler, angla spiono Sidney Raily k.a., policistoj sur la teritorioj okupitaj de germanaj faŝistoj, kiuj partoprenis en punoperacioj, kaj aliaj.

3-a grupo — «ekzekutistoj» transformiĝintaj en «oferojn». Tio estis homoj el militista, partia, punorgana kaj ekonomia elito, kiuj antaŭ ol fariĝi oferoj mem neniigis multajn homojn. Ĝuste iliaj gefiloj kaj genepoj krias pri reprezalioj. Dufoje — en la 50-aj kaj 90-aj jaroj — la gvidantaro penis malkovri arkivojn kaj ambaŭfoje kovris denove, ĉar gepatroj de multaj nun vivantaj kaj sufiĉe famaj kulpigantoj de reprezalioj evidentiĝus tre malbonaspektaj. Unuflanke, estas prave, ke gefiloj ne respondecas por siaj gepatroj; sed aliflanke, necesas malfermi arkivojn por ĉesigi malpravajn kulpigojn.

4-a grupo — ordinaraj krimuloj — murdistoj, kies viktimoj estis militistaj, partiaj, ŝtataj laboruloj kaj ordinaraj membroj de partio.

5-a grupo — homoj, kiuj senkulpe suferis de veraj malamikoj de Soveta potenco, kiuj sukcesis penetri la punstrukturojn, ankaŭ de troa fervoro au krueleco de tiuj, kiuj efektivigis reprezaliojn. Ĝuste tiuj homoj meritas rerajtigon. Inter ili ankaŭ esperantistoj (se ili ne apartenis al la kvar antaŭaj grupoj).

Tamen ne temas pri milionoj da oferoj, pri kio krias niaj liberaluloj-antisovetuloj.

Tuta ĉi tiu baraktado ĉirkaŭ la nomo de Stalin havas unu celon: diskrediti socialismon, diskrediti Stalin-on kiel organizanton de la venko en la Granda Patruja Milito, la 2-a mondmilito, en lukto kun faŝismo.

Sed malgraŭ tio, la plimulto de nia popolo ĝuste taksas la rolon de Stalin en konstruado de socialismo en nia lando, en organizo de la Grandega Venko. Ĉiuj revolucioj estis akompanataj de oferoj tre grandaj, ĉar defaligitaj klasoj per dentoj kaj ungegoj penis konservi sian potencon kaj sian riĉecon. Rememoru Anglion kaj Kromvelon, la Grandan Francan revolucion kaj la Vendeon. Sed tiuj estis burĝaj revolucioj, oni skribas pri ili kiel necesaj paŝoj antaŭen en la disvolviĝo de socio. Sed la burĝaro de ĉiuj landoj ne povis kaj ne povas pardoni nin pro la socialisma revolucio (same pro la Pariza Komunumo), kiam reale potencon prenis la popolo. Ni venkis intervenon de 14 ŝtatoj! Ni defendis novan vivon, ĉar la popolo ne volis reveni en pasintecon. Sed kiom da oferoj estis, kiom da ruinaĵoj! Prava estis W. Churchill, angla politikisto, kiam li diris: «Estis granda feliĉo por Rusio, ke en jaroj de grandaj malfacilaĵoj ĝin gvidis genio kaj neŝancelebla militestro J. V. Stalin. Li estis elstara persono, homo de neordinara energio, erudicio kaj nefleksebla forto». Li kapablis determini necesajn taskojn por disvolviĝo de la lando, prepariĝi al milito kaj poste venki.

Por la tutmonda burĝaro malamikoj estas ankaŭ Kubo, Norda Koreujo, Belorusio, Venezuelo... Kaj honte estas legi, kiam kelkaj niaj kamaradoj prisuĉas «difektojn» de socialismo kaj ne atentas la aferaĉojn de Usono kaj de propraj burĝaj registaroj. En Germanio antaŭ kelkaj jaroj oni forigis la memorlokon dediĉitan al Ernst Thälmann, kaj nun iuj deputitoj klopodas pri nomŝanĝo de stratoj kaj placoj, kiuj portas lian nomon. Ilin ne timigas faŝismo, sed timigas la komunisto Thälmann, luktulo kontraŭ faŝismo. En 2011 mi ĉeestis malfermon de steleo, dediĉita al interbrigadanoj, en Madrido, en la Universitata urbeto. Nun oni okupiĝas en juĝejo pri afero de neleĝeco de starigo de tiu steleo.

Kapitalismo per ĉiuj fortoj penas konservi sian potencon, malgraŭ amasaj protestoj de popoloj, kiujn ni spektas dum lasta tempo. Kaj la ideologia lukto estas en la unua loko. Krom burĝa gazetaro, inkluzive en Esperanto, estas sufiĉe da libroj de vere objektivaj kaj honestaj aŭtoroj. Kaj finfine necesas posedi klasan instinkton.

M. Prilepskaja, Rusio.

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.