Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
1-feb-2016
Intervjuo farita de Abik Elkin en Vesti Segodnja (Informoj hodiaŭ),
la 4-a de decembro 2015 (ruslingva originalo)

Fino de elstara politika kariero

Alfred Petroviĉ Rubiks: La dosiero:

  • Ministro de malpeza industrio de Latvia Popola Socialista Respubliko
  • Prezidanto de urba plenumkomitato de Riga
  • Unua sekretario de la centra komitato de la Komunista Partio de Latvio
  • Membro de la politika buroo de CK de la Komunista Partio de Soveta Unio
  • Pro akuzo pri ŝtatperfido, kondamnita al 8 jaroj de enkarcero
  • Deputato de la Supera Soveto
  • Deputato de la 5-a Sejmo (parlamento)
  • Deputato de Eŭropa Parlamento
  • Dum lastaj 16 jaroj, prezidanto de Latvia Socialista Partio

Mi devas foriri

La malŝancelebla gvidanto de Latvia Socialista Partio, Alfred Rubiks, faris virecan decidon — forlasi sian postenon. "Hodiaŭ vi estas gaste ĉe ordinara membro de la partio", kun malgaja ironio diris, renkontante min sursojle de sia ordinara loĝejeto ĉe Riga, Alfred Petroviĉ Rubiks. Je la antaŭa tago, rekte dum kulmino de kongreso de LSP, li deklaris, ke li ne plu estas prezidanto de tiu ĉi politika organizaĵo.

"Ne, mi ne povas diri, ke mia deklaro fariĝas vera surprizo por ĉiuj. Miaj plej proksimaj kunbatalantoj, la propraj plenaĝaj filoj, estas pretaj al tio ĉi, ĉar pri mia deziro abdiki mi parolis tuj post mia jubileo — la 80-a jariĝo", daŭrigas Alfred Petroviĉ.

Tute ne antaŭlonge la patriarko de Latvia politiko celebris sian 80-jariĝon kaj decidis, ke jam tempo estas por meti punkton post aktiva politika vivo. "Bezonatas foriri ĝustatempe. Labori duonforte mi ne scipovas kaj ne volas, kaj labori plenforte la aĝo jam ne permesas", kun karaktera al li rekteco li konkludas. Oni alte taksu la stilon de la majstro: li jam pli frue decidis deklari pri sia abdiko tiam, kiam la kongreso jam estas akceptinta ĉiujn gravajn rezoluciojn. "Se mi farus la deklaron tuj je la malfermo de la kongreso, tiam fakte neniu parolus pri la taskoj de la partio, pri la situacio de la lando. Ĉiuj koncentrus sian atenton al mia persono."

"Ni parolu sincere: mi ne ekskludas, ke multaj junaj loĝantoj de Latvio restas ekster la vicoj de la Socialista Partio pro mia persono. Ili opinias tiel: kiel mi povas aliĝi al partio, kiun gvidas maljuna komunisto Rubiks. Bonvolu, nun mi foriras flanken, kaj ebligas al miaj kunbatalantoj gvidi la partion kaj altiri al ĝiaj vicoj junajn homojn. Mi ne dubas, ke nia partio havos la estontecon. La estonteco estas almenaŭ tial, ke, laŭ esploroj de sciencistoj de Latvia universitato, tri kvaronoj da elektantoj laŭ siaj propraj opinioj estas socialistoj aŭ socialdemokratoj. Tamen, kiam venas tago de voĉdonado, tiam konsiderinda parto de "socialistoj" laŭ sia animo balotas — mirinda afero! — por partioj de granda kapitalo. Kaj poste miras, kial ili tiom malbone vivas", daŭrigas Rubiks.

Li certas, ke ĝuste kunlaborante kun homoj, eblas grandigi vicojn de la adeptoj. "Planon de aktivigo de la laboro la partio jam havas. Jam ekzistas ankaŭkondiĉoj por kresko de populareco de nia politika forto. Sufiĉas rigardi al tio, kio nun okazas en la lando. La registaro enkotiĝis en siaj subtapiŝaj ludoj kaj intrigoj. La regantoj komplete ignoras la popolon, kaj en sia senpuneco jam alvenis ĝis ekstrema cinikismo. En kiu lando de la Eŭropa Unio politikistoj deklaris pri altigo de salajro al si mem, rekte dum kulmino de instruista striko?! Nek en Germanio, nek en Grandbritujo, nek en Francio, nek en Pollando. Tiaĵo estus simple malebla", malgaje li diris.

Min ne antaŭtempe entombigu

Oni povas diversmaniere rilati al 'la lasta komunisto de Latvio', sed pri unu afero oni lin ne povas riproĉi: pri rezigno de siaj konvinkoj. Alfred Petroviĉ neniam perfidis siajn opiniojn kaj principojn. Li ankaŭ hodiaŭ, kiam li estas 80-jara, pretas ilin defendi plej forte: "Pli aŭ malpli frue ni venos al socialismo. Tio ne estas ia utopio, tio estas realeco! En Latvio estas tute reale konstrui socion de egalaj eblecoj, socion de bonstato, socion de solidareco kaj de socia justeco. Tamen, tian socion neniu al ni donos en telereto, la popolo devas mem veni al tio — per sia aktiva civitana pozicio, per sia batalado por siaj rajtoj, per sia pripensita balotado dum elektoj", daŭrigis Rubiks.

Li ĉiam agadis por solidareco de parencaj politikaj fortoj, kaj dum la kongreso estis akceptita decido ankaŭ plue reciproke agi kun la social-demokrata partio Konkordo.

Koncerne al gvidado de LSP: dume je la "mastrumado" restos deputato de la dumao (konsilantaro) de Riga, Vladimir Frolov. "Li estas mia anstataŭanto en la partio kaj laŭ leĝo gvidos la politikan organizadon ĝis la momento de elekto de nova prezidanto", klarigis Alfred Petroviĉ, kaj tuj aldonas: "Mi ne volus, se ĉe legantoj de via ĵurnalo — inter kiuj mi certas, estas ankaŭ multaj miaj sampensantoj — kreiĝas impreso, ke mi simple forkuras, ke mi ne plu volas okupiĝi pri la partiaj aferoj. Male, mi estas apude, helpos per konsiloj, se tiuj necesos. Mi ne timas mian aĝon, sed mi timas "acidiĝi". Tial oni min ne antaŭtempe entombigu — laŭ miaj fortoj, mi ja okupiĝos per socia agado. Kaj ĉiumatene — samkiel dum ĉiuj antaŭaj 50 jaroj — kurados, veturos al mia ŝatata fiŝkaptado. La vivo daŭras!"

tradukis el la rusa Andris Natinŝ

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.