Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
14-mar-2017

Pri la nocio de „stalinismo”

Elĉerpaĵo el verko de la marksisma filozofo Rozsnyai Ervin, elektis kaj tradukis el la hungara Johano Petik.


Trocki aŭ Stalin: kiu perfidis la Marksismon?

La specifaĵo de trockismo estas la amalgameco: en ties ideologio miksiĝas elementoj revoluciaj-marksismaj, anarĥismaj kaj kontraŭ-revoluciaj. Por la trockista movado ĉi tiu eklektika miksaĵo estas sufiĉe ampleksa kadro por unuigi malsamajn tendencojn politikajn ekde tiuj proksimaj al marksismo ĝis la nekaŝite kontraŭ-revoluciaj, kaj kies ideologio, depende de historiaj-sociaj kondiĉoj, faru pendolmovon inter la polusoj revolucia kaj kontraŭ-revolucia. La aktuala pozicio de la pendolo en nia epoko konstateblas laŭ tio, ke la nocio de „stalinismo” en politikaj kaj teoriaj manifestiĝoj ricevas kian akcenton: ju pli grandan, la eventualajn kontraŭ-imperiismajn fulminojn de „kontraŭ-stalinistoj” ni povas des malpli serioze preni, ĉar la „stalinismon” ĝia imanenta logiko pelas al kunagado kun imperiismo, se ĝi estas ne apriore subordigata al tiu kunagado. Per ĉi tio, evidente, ni ne asertas, ke ekzameni la agadon kaj personecon de Stalin ne necesas. Male. ĉi tiu ekzameno prezentas gravan parton de historia ekzameno de la fiaskigo de socialismaj sistemoj. Sed ni decidite asertas, ke kritika ekzameno de la agado de Stalin kaj la fiagita kalumni-kampanjo kontraŭ la t.n. „stalinismo” estas du malsamaj aferoj, kiuj inter si havas nenion komunan.

La nocio de „stalinismo”, laŭ la signifo, atribuita al ĝi, signas tion, ke la proleta potenco degeneris en popolsubpreman, burokratian tiranan regadon. Ni metu la demandon: ĉu per ĉi tiu nocio oni deziras tutece aŭ nur parte karakterizi la Stalinan epokon. Apenaŭ antaŭjuĝaj favore al Stalin, Ĥruŝĉov kaj Gorbaĉov en siaj diversaj paroladoj parolas pri grandegaj rezultoj, servintaj en tiu epoko la bonon de la popolo. Se iliaj deklaroj estas fidindaj, tiam la „stalinismo”povis nur parte karakterizi Sovetunion. Sed ĉi tio eblis nur en du okazoj: 1:. se Stalin estis ne tute „stalinisto”, sed li elvolvis agadon pleje pozitivan, 2.: se li disponis super potenco ne absoluta, sed en la supra direktado efikis fortoj aliaj, kontraŭaj al li. La unua okazo signifus, ke „stalinismo” estas ne tute tia, kia oni ĝin priskribas. En la alia okazo la historiaj rezultoj de Sovetunio atestus pri superpezo de kontraŭ-Stalinaj fortoj, do pri tio, ke la soveta popolo konstruis kontraŭe al Stalin kaj lia grupo modernan pezindustrion, organizis armeon, distretis Hitleron, ĉar, je lia bonŝanco, „la partio estis forta” – kio simile kontestus la nocion de „stalinismo”, krome levus ankaŭ la demandon, ke la venkintoj, gviditaj de „forta partio”, kiuj venkis Hitleron kun ties timiga armeo, kial ne havis sufiĉan forton por forigi sian hitleron, kiu aldone estis diletanto kaj bone komprenis pri nenio krom amasbuĉado. Ŝajnas, ke la nocio „stalinismo” kun limigita senco ne uzeblas, alie ĝi kontraŭdiras al si mem. Tial ni devas konjekti, ke la tirano havis absolutan potencon. Sed tiam tio estas absurda, ke la popolo kreis kontraŭ lia volo mondhistoriajn atingaĵojn. Do: aŭ ankaŭ la tirano kontribuis al tiuj atingaĵoj (kion la nocio de „stalinismo” ekskludas), aŭ sur lia konto imputeblas nenia pozitivaĵo de la epoko, markita per la nocio de „stalinismo”, ankaŭ la mondmilita venko estis nenio alia ol superado de unu faŝisma ŝtato fare de la alia. Ni do finkonkludas, ke la nocio de „stalinismo” dinifiĝas kiel „ruĝa faŝismo”, Stalin egalas Hitler-on, la Stalina Sovetunio la nazian Germanujon. En la okuloj de malamikoj de socialismo ĉi tiu identaĵo estas tute evidenta; helpe de ĝi ili remas en la sama boato kun bonfidaj maldekstruloj, se ĉi tiuj senkritike akceptas de la unuigita propagando okcidenta kaj orienta la nocion de „stalinismo”.

Ĉi tiu nocio, en la ideologia redimentaro de internaj disfaligantoj de socialismo, plenumas funkcion similan al tio, kian en tiu de Hitler la antisemitismo: deturni la ekscitojn de la realaj fontoj de sociaj streĉoj for de efektivaj frontoj de la klasbatalo kaj ŝparigi la penon de socia analizo. Gorbaĉov kiam ajn trafis en kaĉon, ĉiam disipis malbenojn sur Stalin-on, kvazaŭ deklamante sorĉvorton. Tiel same, kiel la t.n. „persona kulto”, ĉion bonan devenigis de unusola homo, la inversa persona kulto, praktikita oftakaze de la samaj personoj, ĉion malbonan facilanime devenigas kun sama facilanimeco de tiu sama persono, projekciante la personajn trajtojn, atribuitajn al la gvidanto, sur la tutan reĝimon. Se Stalin estas la personiganto de kontraŭleĝaĵo, teroro, tiraneco, tiam ankaŭ la reĝimo mem estas tio, kaj oni devas kun sama demokratio hontosigni ambaŭ, kiel Hitleron kaj lian reĝimon hontosignas tiuj samaj, kiuj tiun saman Hitleron levis sur potencon kontraŭ Sovetunio; aŭ kiel la Termidora kontraŭ-revolucio de akaparintoj, menciadinta la tempon de jakonbinanoj kiel infero de leĝorompa aŭtokratio, malbenis Robespierre-on, figuritan kiel monstron, prisilentante ke la popolon de Paris savis la diktaturo de antaŭ malsatmorto, la respublikon de antaŭ neniiĝo. (La hodiaŭaj „senstalinigantoj” en la prijuĝo de la jakobenaj tempoj prenas logike la pozicion por Termidoro.).

La identigo de Stalin kun Hitler servis motive por difini la neniigon de „stalinismo” kiel celo pli grava antaŭ ĉio alia. Ĉi tiun strategion, originintan de Trockij, Gorbaĉov levis al la rango de oficiala programo batala. En sia parolado, farita je la 7-a de majo 1988 antaŭ reprezentantoj de la presaro, ideologiaj institucioj kaj kreaj asocioj, li deklaris la „konservatismon” plej grava bremsa forto, kaj, parolante pri la manieroj de batalo kontraŭ ĝi, li emfazis la „socialisman pluralismon” kaj la „repensadon de la gvida rolo de partio”1. Tiutempe la „konservativismo” aŭ „stalinismo” jam inkluzivis ĉion maldekstre de la reakciaj klopodoj, ankaŭ centrismon (Ligaĉov, Kádár); kaj la batalo kontraŭ ĝi, kiu fariĝis determinanto de la tuta agado de KPdSU, internacie signifis sindevigon, ke se en la socialismaj landoj okazos sistemŝanĝo, tiam Sovetunio ne intervenos, sed ĝi tiel same signifis ankaŭ la peragan apogadon de la restaŭrado, senperan intervenon en la internajn aferojn de la „frataj partioj” kaj aliancaj landoj, la kuraĝigon de la „reforma alo”, fortigita per la malamikoj de socialismo kaj tiun de la dekstra burĝa opozicio k.t.p. Kio koncernas la „pluralismon”, dum la disvolviĝo riveliĝis, ke la alkroĉita epiteto „socialisma” estas nur trompo, kiel ankaŭ la „repensado” estas nur kaŝnomo de „kapitulaco”. La „pluralismo” fakte egalas la liberecon de enpartia frakciado, resp. en landa rilato la plurpartian sistemon de burĝa tipo. La „platformlibereco” disbatas organize la ideologie jam sufiĉe koruptitan partion, kaj ne senkondiĉe validiĝas por ĉiu platformo, la enkonduko de la plurpartia sistemo, siavice, en kiu la „repensado de la gvida rolo de partio” praktike jam enkorpiĝas, en la stato de organiza kaj ideologia disfalado povas esti nenio alia ol la preludo de la restaŭra potencoŝanĝo. La „repensado”, cetere, komenciĝas per la elviŝado de gvida rolo de la partio en la konstitucio, ĉesigas la funkciadon de partiaj organizaĵoj en la ŝtata administracio kaj ĉe la armitaj fortoj. (La fiksado de la gvida rolo en la konstitucio, evidente, estas nur formalaĵo, kiel ankaŭ la elviŝado estas nur signo de la restaŭra procezo.)

La liberecon de frakciado, plurpartian sistemon kaj la viŝadon de la gvida rolo el la konstitucio origine postulis Trockij. En la realigo de la postuloj, kiu forigis ĉian dubon pri ilia enhavo, laŭmezure de siaj fortoj, partoprenis ankaŭ trockistaj grupoj kaj organizaĵoj. (Ekz-e anglaj trockistoj helpis per „vojaĝaj ambasadoroj” la organizadon de „revolucio kontraŭ stalinismo” en Eŭropo.) Ĉi tiuj rezervaj kaj arierservaj grupoj povos ankaŭ en la futuro ricevi rolon. Post la neniiĝo de la t.n. socialisma tendaro la mondo estas sur vojo al abismo neniam pli danĝera pasee, kaj la ĝenerala krizo povas eksciti ĝis eksplodo la malkontentecon de amasoj. La pacigo de la instinkta ribelo estos taskita parte al la faŝisma demagogio, baziĝanta sur plej fiaj ekscitoj, sed oni povas kalkuli ankaŭ kun tio, ke la laboristaro, la intelektularo kaj diversaj tavoloj de la junularo ekpalpados en la direkto de revolucio. Kaj la trockista rezervo povos tiam ricevi voĉon, al kiu oni destinos la taskon proksimiĝi kun „bolŝevika” pugnoskuado al la revoluciiĝanta amaso kaj direkti ilin en la sakvojon de iliaj malamikoj.

Tamen decida estas ne la funkciado de kvante sensignifaj grupetoj trockistaj, sed la ideologia kaj metodologia arzenalo, heredigita de Trockij. Sed ni iomete haltu. Ĉu Lenin utiligis neniam tiajn rimedojn, kiel Trockij? Ĉu helpon de imperiistoj li petis neniam, ĉiam kondamnis la frakciadon? Ĉu li kompromisis neniam kun malamikoj? Kiel konate, en 1917 Lenin el la emigracio hejmenvenis helpe de la germana stabo, en 1918 kontraktis la „teruran, sed necesan” pacon kapitulacan de Brest (malgraŭ la protesto de la publika opinio kaj granda parto de bolŝevikoj), kaj pli frue, ĉe la Praga konferenco partia en 1912 rompis la formalan partian konkordon, kiun li fetiĉo ne rigardis eĉ por minuto. Kvankam profunde kondamnanta la frakciadon, „la plej akrajn kaj plej frakciajn elpaŝojn”, „kelkfoje eĉ la skismon” li nomis rajtaj, se „temas pri eldiro de nova kaj ĝis tiam nekomprenita vero”, kaj se „ripari alimaniere la malĝustan politikan direkton, sekvitan de la partio aŭ la laborista partio ne eblas”. Ĉio ĉi veras. Ni devas nur unu aferon ne forgesi: Lenin ĉiun demandon pesis el la vidpunkto de la revolucio, la laborista potenco, la celojn kaj rimedojn de strategio kaj taktiko li tajlis al ĉi tio. Per la partia skismo en 1912, la utiligo de la helpo de la germana stabo, la kontrakto en Brest pri paco li servis la renverson de la burĝaro, la estigon kaj fortiĝon de la laborista potenco. Male al tio, kun la imperiismo Trockij kunagadis por la renverso de la sola laborista ŝtato de la mondo, aldone regule, kaj ĉi tiu kunagado logike sekvis el lia frakcia agado, minacanta la laboristan ŝtaton, el liaj elpaŝoj kontraŭ la Lenina teorio pri partio kaj ŝtato, el la difino de „stalinismo” kiel ĉefa atakcelo. Ni ne kontestas: la aplikado de la lastaj rimedoj, menciitaj de Lenin, kontraŭ la burokratio, minacanta la ekziston de la laborista potenco, „se alimaniere ripari ĝin ne eblas”, eblas ĝuste en la spirito de Lenin. La demando estas nur, ĉu per ĝi la laborista potenco plifortiĝas aŭ ne. La recepto de Trockija tipo, ie ajn aplikita, ĉie kondukis al neniiĝo de la laborista potenco kaj komunista partio.

Trockij eĉ ne unufoje deklaris, ke li volas laboristan ŝtaton laŭ la sama tipo, kiel la Parisa Komunumo. Sed forviŝi la objektivan dialektikon de celo kaj rimedo, la objektivan leĝon de ilia interrilato povas neniu, kaj la historio demonstras per multaj ekzemploj, ke la efektiva enhavo de politikaj celoj kaj agadoj ĉiam dependas de konkretaj cirkonstancoj historiaj. La anglojn ŝarĝas multaj kulpoj en Hindujo kaj Proksima Oriento, sed dum ili militis kontraŭ la nazia Germanio, organizi sendependigan batalon fare de la ĉefmuftio en Jerusalem aŭ de la naciisma politikisto en Hindujo, Subhas Chandra Bose, en alianco kun la aksopotencoj, estis milita krimo (la angloj ekzekutis la ĉefmuftion, prave); saman krimon faris la oficira grupo de Anvar Szadat, proponante kunagadon kun Rommel kun la celo forigi la anglan dominadon en Egiptujo. Kaze de „socialisma burokratio” la afero estas ankoraŭ pli klara. Se por la celo neniigi la burokratiajn deformiĝojn de la laborista ŝtato oni kunagadas kun la malamikoj de komunismo, tiam oni kalkulu kun tio, ke liaj aliancanoj neniigos la laboristan ŝtaton kune kun la deformiĝoj, kaj anstataŭ revolucia ŝtato laŭ la sama tipo, kiel la Parisa Komunumo, oni estigos kontraŭ-revolucian ŝtaton de la Versajla tipo.

La katastrofon de la ŝtatoj kun socialisma tendenco, laŭ la trockista interpreto, kaŭzis la Stalina sistemo, kiu neeviteble kaŭzas fiaskon se oni ĝin ne forigas, kaj oni ankaŭ estintus malkapabla forigi ĝin alimaniere, ol kiel tio okazis en la realo. Ĉi tiu argumentado konfuzas laŭ la kutima procedo la objektivan necesecon de ŝanĝo kaj la onidiran necesecon de la konkreta maniero de realiĝo, ŝajnigante ke la dua estis tiel same neevitebla kiel la unua; nepruvitan hipotezon prezentas kiel absolutan necesecon. Sed se ni pensas nur pri tio, ke la soveta-ĉina rompo estis ne fatala, kaj la alianco de la du landoj estus determininta alian direkton por la historio, jam nur surbaze de ĉi tio ni devas kompreni ke ankaŭ la disfalo de Sovetunio estis ne fatala, fatale sekvi el „stalinismo” ĝi do ne povis. Krom ĉi tio, estas ankoraŭ io konsiderinda. Tion, ke la iamaj reĝimoj kun socialisma tendenco disfalis pro sia „stalinisma” instalaĵo, la propagando enbatadis en la kapojn jardekojn post la morto de Stalin, eĉ, post la starigo de la t.n. „persona kulto” pilorie. Oni ŝajne preteratentas, ke „pli stalinisma” ŝtato ol tiu de Sovetunio, persone gvidita de Stalin, ne eblas, oni tamen renversis ne tiun Sovetunion, male, tiu Sovetunio sukcese baraktis por leviĝi el duona feŭdismo kaj profundoj de militaj pereigoj al industria grandpotenco, venkanto de mondmilito, determina forto de la mondpolitiko. La disfalo okazis ĝuste tiam, kiam la „stalinismon” oni en Sovetunio kaj alie tretis en koton, kiam la kontraŭ-Stalina militiro propaganda laŭ senbrideco de tono kaj enhavo superis la Goebelsajn normojn.

Ekzistis du Sovetunioj. La unua, la Sovetunio revolucia, malgraŭ siaj fortiĝintaj misformiĝoj burokratismaj, estis laborista potenco: ĝi hegemoniigis la proprietformojn kolektivajn, organizis la planekonomion, malebligis la burĝan-grandbienulan restaŭron, zorgis pri la socia sekureco kaj kultura leviĝo de la amasoj, defendis la revolucion kontraŭ siaj internaj kaj eksteraj malamikoj, kondukis eksteran politikon kontraŭ-imperiisman, gardis la konkordon de la komunisma mondmovado kaj de la socialisma tendaro, ĝi estis bazo por revoluciaj kaj progresivaj movadoj. Ĉi tiu Sovetunio disbatis la faŝismon, limigis la leĝojn de imperiismo, per sia nura ekzisto trudis la gvidantajn ŝtatojn kapitalismajn fari certajn socialajn cedojn al siaj amasoj.

La alia Sovetunio, koruptiĝinta en etburĝan kaj fine en burĝan-kontraŭ-revolucian reĝimon, rezignis la heredaĵon de la revolucio, eldonis la progresivajn landojn kaj movadojn, la sendefendajn amasojn al la arbitroj de imperiismo, senĉenigis la revigliĝintan faŝismon kaj la leĝojn de imperiismo, kapablajn kaŭzi mondmilitojn. La revolucia Sovetunio iĝis mondpotenco el ruinoj, la kontraŭ-revolucia Sovetunio iĝis ruinoj el mondpotenco.

Kiel prijuĝi la duspecajn Sovetuniojn? La burokratismaj deformiĝoj, precipe la kontraŭleĝaĵoj, ĵetis ombron sur ĝian revolucian epokon, kiuj per siaj moralaj detruoj kaŭzis politikajn damaĝojn. Kvankam detaligi la interrilaton de politiko kaj moralo ni ne povas, ni tamen devas tuŝi certajn flankojn de la demando.

La moralo ampleksas ĉiujn terenojn de la socia vivo, ĉiujn specojn de agado kaj rilato, ne esceptante ankaŭ la politikon; el sub la morala prijuĝo do ne eltireblas ankaŭ la politiko. Ni tamen devas distingi la laŭmoralan prijuĝon de politikaj aperaĵoj disde la marksisma prijuĝo de ties moralaj rilatoj. La marksisma prijuĝo mezurile prenas la klasbatalon: ĉu la donita agado helpas aŭ malhelpas la batalon de la internacia laborista klaso kontraŭ la internacia imperiismo. Ĉi tio estas prijuĝo politika, sed tiel same ankaŭ morala: la du kongruas, pli precize: la moralan prijuĝon determinas la pozitiva aŭ negativa prijuĝo de la objektiva enhavo socia de la aktuala demando laŭ la vidpunkto de la klasbatalo. La fiaĵojn de kontraŭleĝaĵoj, burokratio, la marksisto kondamnas ne surbaze de ia abstrakta justeco transklasa, sed tial, ĉar ili malutilas por la afero, bataloj, interesoj de la laborista klaso. La laŭmorala prijuĝo, evidente, povas simile referenci al ĉi tio. La demando tamen estas tio, ke ĝi celas kion kaj kiel. Se movadoj aŭ personoj, sin nomantaj progresivaj aŭ eĉ marksismaj, sian moralan indignon verŝegas sur Sovetunion revolucian, kaj sian juĝon pri la epoko metas sur la bazon de ĉi tio, tiam ili devas alveni al la formulo „Stalin = Hitler”, „soveta reĝimo = ruĝa faŝismo” – kio de la flanko de la propagando kaj politikistoj de la burĝaro, aŭ de ilia trockista sekvantaro aŭ de eminentuloj de la Gorbaĉova grupo estas ne surpriza, sed male, se tiel same procedas bonintencaj marksistoj, tiam neindigante eĉ je minimuma atento la trajton kaj objektivan rolon historian de Sovetunio, la moralajn demandojn juĝas ne el la vidpunkto de klasbatalo, sed sian ĝeneralan juĝon politikan subordigas al prijuĝo de negativa aperaĵaro. Sed tiu prijuĝo morala, kiu abstraktas de decidaj faktoj historiaj kaj de la historia pezo de tiuj faktoj, sin povas al nenio alia apogi ol al ia abstrakta, transklasa nocio de justeco. Jen do la diferenco inter la etburĝa prijuĝado morala kaj la morala prijuĝo marksisma.

La kapitalisma restaŭro estis ne apriore neevitebla, sed tia ĝi iĝis, laŭmezure kiel la Gorbaĉova kontraŭ-revolucio, per la strategio „bato maldekstren – malfermo dekstren”, apogita per la moraliza formulo de „ruĝa faŝismo”, enmanigis KpdSU-n. La restaŭrado humiligis la iamajn landojn kun socialisma tendenco en koloniojn, iliajn amasojn juĝis je ekzista sensekureco. Ĉi tio estas ne simple malvenko de la amasoj aŭ iuj nacioj, sed de la tuta homaro. La pereo de la socialisma tendaro senĉenigis la leĝojn de imperiismo, la senĉenigita leĝo de malegala evoluo minacas, krom lokaj militoj, per nova mondmilito, kiu povas neniigi la vivularon de Tero. La „normalaj” militoj maturigis revoluciojn, sed la nukleaj armiloj produktas specifan situacion, kaj tion garantias nenio, ke la diskoruptita movado laborista havos sufiĉe da tempo por reakiri sian forton. Se ĝi ĝin ne havos, tiam la homaro povas pereigi sin mem – ne tial, kvazaŭ tion iu ajn volus, ne kvazaŭ tia gvidanto politika aŭ militista ekzistus, kiu ne konscias la atendeblajn sekvojn de la nuklea milito, sed tial, ĉar la movleĝoj de la ekonomio estas sendependaj de la homa volo, kaj la perfido unusence eldonis la mondan ekonomion al la leĝoj de imperiismo, disbatis la organizitajn fortojn sociajn, kapablajn alfronti la lastan pereadon. Pli malnoblan fiagon oni ne faris en la tuta historio.

La socialismaj revolucioj de la 20-a jarcento naskiĝis el mondmilitoj. La kaŭzo de ĉi tio estas tio, ke pro la historiaj rilatoj la potencon ili akiris nur en landoj for de la avangardo, ekonomie malfortaj, sur la duona periferio aŭ periferio, tiel por ilia venko necesis aŭ tio, ke la imperiistoj estu okupitaj unu pri la alia (kiel en la unua mondmilito), aŭ tio, ke unu socialisma grandpotenco aliigu la internaciajn fortorilatojn, kaj ŝilde protektu la novajn revoluciojn (kiel en kaj post la dua mondmilito). Se iu ajn kondiĉo malestas, la fortaj povas facile distreti la revolucion de la postrestinta lando. Hodiaŭ, unuparte tia ŝildo ne ekzistas (Ĉinujo, eĉ se ĝi restos sur la vojo socialisma, antaŭvideble ne riparos la mankon de revolucia bazo, certigita de Sovetunio), aliparte la mondmilito de imperiistoj inter si povas kovri la civiliacion per radiaktiva cindro. La rekomenco de socialismo do ligiĝas al specialaj kondiĉoj. Se ĝi okazos sur la duona periferio, tio eblas sole en tia zono, kiu situas for de nukleaj batoj (tia estas ekz-e Sud-Ameriko) resp. en tia tempopunkto, kiam la nuklea mondmilito ankoraŭ ne eksplodis, sed la internaj tensioj en, kaj la konfliktoj inter imperiismaj landoj estas sufiĉe fortaj, por malebligi la sukcesan intervenon. Sed se tiuj kondiĉoj mankas, tiam la rekomenco en militistare malfortaj landoj aŭ regionoj kalkuli je sukceso ne eblas. Tial, por ĝi teorie restas du geografiaj zonoj: aŭ la heredŝtatoj de Sovetunio aŭ la evoluintaj landoj, se iliaj amasoj estos kapablaj antaŭeviti kaj malebligi la novan mondmiliton, aŭ almenaŭ ties degeneron en nuklean militon.

Ĉu tiuj ĉi perspektivoj realaĵon havas? La ekvacio kun pluraj nekonatoj de la futuro hodiaŭ estas ankoraŭ nesolveblaj, oni povas nur skizi kelkajn – kontraŭdirajn – tendencojn. La kronika krizo de la kapitalisma mondo, la nemanipulebla senlaboreco, ŝarĝita de la ekspluatado de la malkara laborforto de proletigitaj periferioj, la longiĝinta malprospero, etendiĝanta sur novajn landojn, provokas protestajn ondojn ankaŭ ĉe tiaj amasoj, kiuj longe estis nur pasivaj rolantoj de la politiko (vd. ekz-e la grandan germanan strikmovadon en 1991). Sed samtempe kun ĉi tiuj pozitivaj aperaĵoj kaj neniel sendepende de ili la organizita faŝismo kaj la perforto, aplikita kontraŭ laboruloj, plifortiĝas; ankaŭ la malprospero mem estas rimedo en la manoj de la burĝaro por timigi la laborulojn. Ankaŭ en heredŝtatoj de Sovetunio okazas kontraŭdiraj procezoj. La ekonomia kaj politika krizoj parton de la senesperiĝintaj amasoj arigas en la tendaron de progreso, alian parton sub carajn aŭ religiajn flagojn, aŭ simple ĵetas ilin prede al la perforto de ŝanciliĝemaj registaroj, senbremsaj naciismoj kaj de mafioj, propradire praktikantaj la potencon.

Eblas nesufiĉe emfazi, ke la formiĝo de la futuro decide dependas de unu demando: ĉu revoluciaj partioj ekzistos aŭ neekzistos. Konsekvence marksismaj partioj momente ekzistas apenaŭ, kaj kie ili entute ekzistas, tie ilia influo estas bagatela. Kvankam kelkaj pozitivaj disvolvaĵoj sperteblas: a/ la Gorbaĉova perfido, eĉ se malfrue, tamen almenaŭ en la rondo de sin konfesantoj marksistoj senmaskiĝis b/ la restaŭraj partioj, akirintaj potencon en ekssocialismaj landoj, povas malpli kaj malpli imputi ĉiun plagon kaj mizeron sur la konton de „komunistoj”; c/ la spertoj kaj instruaĵoj helpas la reorganiziĝon de adeptoj de socialismo; d/ la fiaskoj de burĝaj partioj renovigos la interesiĝon pri la marksisma teorio.

Sed hodiaŭ la negativaj faktoroj estas ankoraŭ multe pli fortaj ol la pozitivaĵoj. La plej peza el ili estas la spirita detruo, kiun en la vicoj de la maldekstro kaŭzis kaj kaŭzas eĉ hodiaŭ la militiro kontraŭ la t.n. „stalinismo”. Temas pri logika ĉenaro ideologia: oni unue abomenigas la nomon kaj personon de Stalin, poste al ĝi, kvazaŭ al pilorio, ligas la tutan historion de socialismaj fortostreĉoj, komenciĝintan per la Oktobra Revolucio, la ideon de klasbatalo kaj ĝenerale la klasan vidmanieron, la Marksan teorion pri la ŝtatformo de la transira periodo, la Leninajn instruojn pri la strukturo de komunistaj partioj, la principon de demokratia centrismo. La demokratio nun jam kvazaŭ per si mem identiĝas kun la burĝa parlamentismo, kies ludreguloj povas transformi la laboristajn partiojn en socialreformistajn partiojn. Ĉi tiu burĝa interpreto de la nocio de „demokratio” iras man-en-mane kun la senkreditigo de centrismo kiel „stalinisma” metodo – anstataŭ tio ili naive aŭ eĉ tre pripensinte proponas al la maldekstro la t.n. „demalsupran organiziĝon”, la „pluristan” anarĥion de instinkteco, inter tiaj cirkonstancoj, kiam la ekonomia kaj armila potencoj, la presaro, la lernejoj, preskaŭ ĉiuj rimedoj de la ideologia influado koncentriĝas en la manoj de la burĝaro; kiam la internacia kapitalo, sentante sin endanĝerigita, estas preta elpaŝi kun koncentrita brutaleco kontraŭ ne sole la komunistoj, sed ankaŭ kontraŭ ajna forto progresiva.

La laborista movado momente estas en la stato de organiza kaj ideologia koruptiĝo; tra sia historio pli profunden ĝi sinkis neniam. Por povi iam reakiri sian forton, ĝi devas unue ideologie reordigi sin; por ideologie reordigi sin, ĝi devas rompi kun trockismo – kun tiu memmortiga teorio kaj praktiko, kiuj, pretekste de la batalo kontraŭ „stalinismo”, ebligis al la burĝaro la reorganizadon, la akiron de la memvole cedita potenco kaj kiuj momente, nome de „moderneco”, daŭrigas la socialdemokratiigon de la disigitaj, alivestitaj restaĵoj de iamaj kompartioj, la kompatindajn ludojn de deciĝo, flatado, kvankam la flatantojn oni ankaŭ sur la alia flanko akceptos neniam, maksimume utiligos ilin kvazaŭ sekurec-valvon en la maŝinaro de la kapitalo por antaŭeviti revoluciajn eksplodojn. („Kiu iĝis vermo, tiu ne miru, se oni tretas sur ĝin” – I. Kant: „Metaphysik der Sitten”)

1 „Pravda”, la 8-a de majo, 1988


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.