Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
18-nov-2015
De la Komunista Iniciato (Germanio)
la 16-a de novembro 2015
(germana originalo)

Pri la atencoj en Parizo 13.11.2015

Deklaro de la Komunista Iniciato (Germanio)

La Komunista Iniciato kondamnas la barbaran atencon en Parizo, ĉe kiu pli ol 130 homoj estis murditaj kaj pli ol 350 vunditaj. Nia kunsento kaj nia solidareco estas por la viktimoj. Samtempe la KI kondamnas ankaŭ la spiritajn kaŭzintojn de tiu atenco. Dum jardekoj ĝihadistaj teroristoj estis de okcidentaj ŝtatoj financataj kaj armataj, por faligi ĝenajn registarojn. Ekde la jaro 2011 okazas en Sirio ĉiutage tiaj atakoj, sen ke la okcidenta komunikilaro notis tion. La paraleloj al la 11-a de septembro 2001 fariĝas klaraj. Pli ol 3000 mil homoj mortis en 2001 ĉe la atencoj en Usono, kiuj estis supozeble faritaj de Al-Kajda-teroristoj. Ankaŭ tiu terorista grupo estis antaŭe armita de Usono kontraŭ la porsovetia afgana registaro, por alkonduki reĝimŝanĝon.

La UCK-batalantoj aplikitaj kontraŭ Jugoslavio aŭ la teror-milicoj en Libio servis la saman celon.

En tagoj kiel tiu ĉi ankaŭ klariĝas la cinika logiko de la komunikilaj ideologiistoj. Dum la IŜ- kaj Al-Kajda-marionetoj murdis per okcidentaj armiloj en Sirio kaj en Irako, tio apenaŭ meritis mencion en la raportado de la okcidentaj komunikiloj. Ankaŭ kiam en Ukrainujo dekoj da homoj estis vive bruligitaj de faŝistoj en la sindikata domo, la okcidentaj komunikiloj apenaŭ interesiĝis pri tio. Ĝenerale la konsterno estas granda nur kiam eblas propagande uzi la okazaĵon, kiel nun ĉe la teruraj murdoj en Parizo.

Oni devas timi, ke tiuj ĉi atencoj estos denove uzataj kiel preteksto por pravigi kroman superrigardon kaj spionadon de la loĝantaro kaj prepari kromajn atak-militojn. Faŝistaj grupoj kiel la Nacia Fronto en Francujo aŭ PEGIDA en Germanujo same profitos de la per tio pli akrigita histerio kontraŭ la islamo.

La faŝismo kiel rezervo de la imperiismo uzas tiujn sentojn por agi ĝuste kontraŭ tiuj, kiuj antaŭ tiu teroro devis fuĝi al Eŭropo. Ĉe tio devus esti klara, ke malantaŭ la IŜ, Al-Kajdo aŭ Al-Nusra kaj similaj grupoj staras ĉiam la imperiismo mem. Ankaŭ la germana imperiismo estas rekte aŭ malrekte tra siaj aliancanoj Turkujo, Saud-Arabujo, Kataro ktp ligita kun ili. Kun ĉia indigno oni ne forgesu, ke la ĝihadistaj teroristoj estas daŭre marionetoj de la okcidentaj imperiistoj. Sed kiu volas vere neniigi la ĝihadistan teroron, tiu devas ankaŭ disbati la imperiismon!

tradukis el la germana Vilhelmo Lutermano

comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.