Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
11-maj-2019

Artikolo el Labor-Partiaj Marksistoj (Labour Party Marxists) N-ro 23
la 9-an de majo 2019
(anglalingva originalo:
http://labourpartymarxists.org.uk/attitude-towards-the-current-labour-leadership/)

Nia starpunkto pri la nuna Labor-Partia gvidantaro

  1. Nia starpunkto pri la Korbina gvidantaro de la Labor-Partio [tio estas pri Jeremy Corbyn] estis ellaborita longe antaŭ lia elekto, kaj kun multe pli da antaŭvido kaj precizeco ol iu ajn alia kampanjo, komitato, grupo aŭ partio de la maldekstro. Ni nin devontigas al la kompleta transformo de la Labor-Partio, ĝin forĝante en permanentan unuecan fronton de la laborista klaso, kaj ĝin armi per solidaj Marksistaj principoj kaj per sperta kaj elprovita Marksista gvidantaro.
  2. Kion ajn diras la stulta dekstra ĵurnalaro, Konservativaj ERG-anoj [ERG = Eŭropa Esplor-Grupo] kaj Estonta Britio [Future Britain] de Tom Watson, Jeremy Corbyn ja ne estas Marksisto. Li estas, fakte, sincera sed malforta, malkompetente konsilata, hezitema, maldekstra reformisto. Prave, Corbyn kaj liaj plej proksimaj aliancoj havas historion oponante al imperiistaj militoj kaj aventuroj, starante kun strikantaj laboristoj kaj voĉdonante kontraŭ Konservativaj atakoj al migrantoj, demokrataj rajtoj kaj publikaj servoj.
  3. Tamen, post lia elekto abunde klariĝis la karaktero de estonta Korbina registaro. La Korbina gvidantaro sin devontigis al renverso de aŭstereco, pligrandigo de la ekonomia rolo de la ŝtato, revoko de kelkaj kontraŭ-sindikataj leĝoj kaj enkonduko de malmultaj negravaj konstituciaj reformoj. Plej favore, tio sumiĝas al iluzia provo administri britian kapitalismon je la avantaĝo de la laborista klaso. Dume, nome de Por la multoj, ne la malmultoj [For the many, not the few], salajr-sklaveco daŭros, Britio restos monarkio, sub juĝist-farita leĝaro, unu el la Kvin Okuloj, kerna imperiista potenco, membro de Nato kaj ekipita per nukleaj armiloj regataj de Usono. Nomi tian programon “socialista” estas atenco kontraŭ la komune akceptita lingvo de la maldekstro.
  4. Nuntempe, eĉ tia modesta kursoŝanĝo estas tute malakceptebla por la kapitalista klaso. Ĝia plej granda timo estas ke Korbin-gvidata registaro startus krizon de anticipoj kaj delasus ondon de klasbataloj. La Labor-Partia dekstro tial agus por ŝtopi la kunmeton de tia registaro. Ligita al tiu probableco kuŝas la ebleco ke la monarko invitos alian ĉefministran kandidaton por aŭdianco ĉe la Palaco Buckingham. La rezulto povos esti la kreo de nacia registaro.
  5. Tamen, Korbin-gvidatan registaron oni ne povas priskribi kategorie maleblan. Sed, se ĝi okazos, ni devus anticipi provojn laŭ-konstituciajn kaj kontraŭ-konstituciajn far la privata konsilio, la armeo, la profunda ŝtato, ktp. Tiuj de la maldekstro, kiuj pritaksas malalte tiajn danĝerojn, kiaj ajn siaj subjektivaj intencoj, sin faras agentoj de krima sengardeco.
  6. Imageble, la reganta klaso povus sin akordigi al Korbin-gvidata registaro. Sed nur se: (a) ĝi pli denuncos la propran pasinton kaj pli malfortigos la propran programon; kaj/aŭ (b) se okazos danĝera ondego de popolaj protestoj, maĵora subeniro de la monda ekonomio aŭ paneo kaŭzita de sen-negoca Briteliro, kiu portempe postulos maldekstran registaron por servi kiel la plej bona rimedo de amasa trompado.
  7. La kolapso antaŭ la ‘Anti-Cionismo egalas anti-Semitismon’ sorĉistĉasado en la Labor-Partio estas signifoplena averta signo. La komplezo al la Labor-Partia dekstro, la manko de defio fronte al transvideblaj mensogoj, la preteco vidi bonajn socialistojn suferi enketadon, suspendadon, demision, eksigon kaj publikan kalumniadon ne povas esti senkulpigita. Nu, dum Jeremy Corbyn restis silenta, John McDonnell eĉ donis subtenon al la sorĉistĉasado. Ankaŭ vere naŭzan rolon ludis John Lansman kaj sia organizaĵo, Momentum. Rimarku: je iliaj ĉiamaj hontoj Jeremy Corbyn, John McDonnell kaj Diane Abbott subtenis la kontraŭ-demokratan puĉon de Lansman en Momentum.
  8. Se la Labor-Partia gvidantaro ne kapablas montri bazan solidarecon kun tiuj alcelitaj de tute cinika sorĉistĉasado, se la Labor-Partia gvidantaro kalkulas ke la pli grandan motivon servas tia kurso, ĝi perfidas ne nur sian pasinton: ĝi perfidas sian estonton. Doni al tiuj tribunon en la maldekstra gazetaro, ilin trakti kiel prestiĝaj sponsoroj, ilin nomi ‘kamaradoj’ ne plu iamaniere akceptendas.
  9. Ni devos defendi la Korbinan gvidantaron kontraŭ Tom Watson kaj Estonta Britio, la komunikiloj liberalaj kaj dekstraj, la Konservativoj, la profunda ŝtato, ktp. Sed per tio ni volas diri, ĉefe kaj antaŭ ĉio, defendi la kondiĉojn en la Labor-Partio kiuj ebligas la enradikiĝon de socialista konscio kaj la pluan disvastiĝon de Marksistaj ideoj.
  10. Nia tasko estas plene potencigi la Labor-Partian amasan membraron, malfermi okulojn pri la reala karaktero de la Korbina gvidantaro kaj atingi cirkonstancojn per kiuj la Labor-Partio estos komplete elpurigita de la por-kapitalisma dekstro kaj la gvidado estos gajnita de realaj, ne imagitaj, Marksistoj.

el la angla tradukis Stano Keable


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.