Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
26-okt-2015
Redaktora artikolo en A Szabadság (La Libero),
organo de la Hungara Laborista Partio (Magyar Munkáspárt)1,
la 17-an de oktobro 2015 (hungarlingva originalo)

Maldekstra Partio Eŭropa — kune kun kapitalistoj

La krizo de la kapitalisma sistemo Eŭropa kreis novan situacion en la Eŭropa politiko. Riveliĝis, ke la social-demokratiaj partioj estas malkapablaj doni tiajn respondojn, kiuj kontentigus la homojn. La social-demokratoj plurloke perdis la potencon. Tiel okazis en Germanio, Anglio, kaj ne lastavice en Hungarujo en 2010. MSzP (= la Hungara Socialista Partio) trafis en profundan krizon kaj ene de antaŭvidebla tempo estos sena je la ŝanco retrafi en la potencon. La kapitalo provas anstataŭigi la malfortiĝintajn kaj senekvilibrajn social-demokratojn per novaj partioj. En Grekujo, kie la kapitalo inventis la partion Siriza, okazis ĉi tio. Siriza estas membro de la Maldekstra Partio Eŭropa (MPE). Kien iras, kien povas iri la Maldekstra Partio Eŭropa?

Aleksis Cipras — greka ĉefministro

MPE: „Nova politiko Eŭropa” anstataŭ klasbatalo

MPE-on estigis 15 partioj en 2004. Inter ili estis maldekstraj socialistoj, kiel la germana Partio de Demokratia Socialismo (PDS), partioj, esence rompintaj kun marksismo, kiel la Franca Komunista Partio, sed ankaŭ marksismaj fortoj, kiel ekz-e la Magyar Munkáspárt (Hungara Laborista Partio (HLP)). La Greka Komunista Partio dekomence restis for de MPE.

Unu el la fondintoj de MPE Munkáspárt estis rezulte de la konsidero, ke oni devas ĉion fari por kunteni la partiojn de la laborista movado. Sed baldaŭ riveliĝis, ke MPE prenas alian vojdirekton.

Unuflanke, estis objektiva situacio. La Eŭropa kapitalo decidis ebligi surnivele de EU la estiĝon de partio tia, kiu unuigos la partiojn, malfermitajn al social-demokratio kaj ne apartenantajn al la Eŭropa Socialista Partio. La celo estis evidenta: malhelpi tion, ke en la cirkonstancoj de la kapitalisma krizo la komunistaj fortoj gajnu kampon por si. La Eŭropa Parlamento promesis politikan agnoskon kaj buĝetan apogon al MPE. En la formo de MPE EU estigis sian „maldekstran rezervon”.

Aliflanke, la Eŭropaj partioj, sendepende de la intencoj de la Eŭropa kapitalo, serĉis la manierojn kunlabori, ĉar la movadon minacis plena diseriĝo. La plimulto da partioj ne nur baraktis kontraŭ financaj zorgoj, sed ankaŭ ideologie serĉis novajn punktojn por orientiĝo, dirante ke „la maldekstro bezonas renoviĝon”.

Baldaŭ riveliĝis ankaŭ tio, ke MPE rezultis el la interkonsento de la partioj germana kaj franca pri tio, ke ili gvidos la „reviviĝon de la Eŭropa maldekstro”. Al ĝi aliĝis la itala Rifondazione, tiutempe posedanta firmajn poziciojn parlamentajn, kaj precipe en la persono de Fausto Bertinotti havis tre karisman gvidanton. Tio estis ne hazardo, ke la unua gvidanto de MPE fariĝis Bertinotti.

La naskinto de „nova politika kulturo Eŭropa” estis Bertinotti. Laŭ li, batali kontraŭ la novliberala politiko per marksismaj opinioj, surbaze de klasbatalo kontraŭ kapitalismo ne eblas, sed oni devas kunlabori kun ĉiuj fortoj tiaj, kiuj en pli aŭ malpli granda mezuro kritikas kapitalismon. Li opiniis, ke la tiutempe multiĝintaj sociaj forumoj devas okupi la lokon de komunistaj partioj, kiujn li nomis „movado de movadoj”.

La agado de MPE sekvigis ankaŭ la transformiĝon de la fondintoj. La germana PDS aliancis sin kun organizo kapitalisma, kun La Partio de Laboro kaj Socia Justeco, kaj estigis la „Die Linke”-n, ekzistantan ankaŭ niatempe. La freŝnaskita partio totale rompis kun ĉio, liginta ĝin al marksismo aŭ al la pli frua socialismo. En la 630-kapa Bundestag ĝi havas 64 deputitojn. La germana grandkapitalo „rezervan partion” provizore ne bezonas, sed „Die Linke” respondas al ĝiaj postuloj, ĉar ĝi malhelpas la plifortiĝon de komunistaj fortoj, kaj ligas parton de malkontentaj loĝantoj de la iama GDR.

Ankaŭ la Franca Komunista Partio (PCF) rompis kun la marksismaj tradicioj kaj la futuron determinis en progresiva fronto maldekstra, esence en alianco kun la burĝa maldekstro. En 2013 ili konkurigis komunan kandidaton en la elektoj por ŝtatprezidanteco. Akirinta 20%-an partoprenon en la 1970-aj jaroj, PCF malfortiĝis, en la plej lastaj balotoj ricevis 6,9%-ojn. La prezidanto de PCF kaj samtempe de MPE, ekde 2010 estas Pierre Laurent.

La italan Rifondazione-n trafis malpli bona sorto. La partio perdis el sia populareco pro la opinioj de Bertinotti, oni ne komprenis la taktikon de la iama partio komunista. En 2008 la italaj komunistoj ne akiris je la unua fojo depost 1945 sidlokon en la italan parlamenton, la itala movado diseriĝis.

Cipras anstataŭ Marks?

La venko de la greka Siriza fortigas tiun esperon en MPE kaj ĝiaj membropartioj, ke ili povos en tiu aŭ alia formo okupi la lokon de klasikaj partioj social-demokarataj aŭ almenaŭ iĝi akcepteblaj aliancanoj de socialdemokratoj.

La MPE klopodas doni novajn respondojn al problemoj, aperintaj lige kun la krizo de la kapitalisma mondo. Iliaj konceptoj resumeblas en tri demandoj.

Unue, MPE proponas ŝanĝi la rolon de Eŭropa Centra Banko kaj establi demokratian kontroladon de la financa sektoro. Tiuterene ekzistas multaj konceptoj, kaj interkonsento ekzistas ankaŭ inter la partioj de MPE.

Due, ili proponas la ŝanĝon de la ĝisnuna politiko en distribuado, la kreskigon de socialaj elspezoj kaj salajroj. Pluraj lanĉas ankaŭ la ideon imposti grandajn havaĵojn, sed, laŭ la signoj, inter la partioj de MPE ĉi-rilate interkonsento ne ekzistas.

Trie, ili proponas aktivan politikon ekonomian kun signifaj investoj komunumaj far la ŝtato. Laŭ MPE, necesas unuavice investoj, servantaj por la futuro, por plibonigi la medio-protektadon. Oni lanĉis, ke EU elspezu 2%-ojn de la MEP (Malneta Enlanda Produkto) por ĉi tiaj investoj aŭ estu nova „sociala Marshall-projekto”.

La partioj de MPE pri multaj demandoj ne samopinias. Ĉi tia estas la demando de ŝuldoj. Ĉu nuligi aŭ prefere pagi la ŝuldojn? Sed ĉi tia estas ankaŭ la sorto de eŭro. Ĉu eŭro restu aŭ oni rezignu ĝin?

Videble zorgigas ankaŭ tio, ke MPE provas EU-nivele trovi solvojn, dum la socialaj konfliktoj aperas sur niveloj naciaj. Tio estas ne hazardo, ke la „tut-Eŭropa striko” estis nur en tre malmultaj lokoj vera striko.

Tio evidentas, ke ekzistas ankaŭ aferoj, aperantaj sur tut-Eŭropa nivelo, kiel tiu de la transatlantika kontrakto pri partnereco Usono-EU (TTIP). Sed tiurilate MPE ne transpaŝas la nivelon de ĝeneralaĵoj.

Ili volas direkti kapitalismon

La plej grava malfortaĵo de MPE estas tio, ke ili rezignis la batalon kontraŭ kapitalismo, kiel sian taskon ili rigardas ne la venkon super kapitalismo, sed ĝian direktadon. Tiun ĉi politikon oni apogas en tiuj landoj, kie inter la apogantoj kaj membroj de la partioj plimultas la intelektuloj. Ne hazardo estas ankaŭ tio, ke en Portugalio, kie la partopreno de la laboristaro en maldekstraj streboj estas forta, la Portugala Komunista Partio tenis siajn poziciojn, dum la fortoj, ligitaj al MPE — ne tenis ĝin.

En la orient-Eŭropaj landoj, kie la socia situacio estas tre peza, tion oni absolute ne komprenas. Tio estas ne hazardo, ke la Magyarországi Munkáspárt-2006, kiu post la eliro de la Munkáspárt (Laborista Partio) tuj gajnis aliĝon al MPE en 2009, sukcesojn atingi ne kapablas ankaŭ per MPE-a retoriko, eĉ per la nomo MPE.

Al MPE grandan zorgon kaŭzas ankaŭ tio, ke la politiko de iliaj potencialaj aliancanoj, la social-demokratoj, diferencas esence en nenio de tiu novliberala de la konservativuloj. Oni ne tre komprenas, kial devus oni alianciĝi kun social-demokratoj.

MPE estas tute senpova kontraŭ la defioj de la radikala dekstro kaj ekstrema dekstro. MPE kapablas nenion fari al tiaj manifestiĝoj de naciismo kaj konservativismo, kiel la politiko de Fidesz. MPE kaj ĝiaj partioj senĉese parolas pri „kreskanta danĝero faŝisma”, kio ankaŭ povas esti reala, sed la plimulto da homoj vidas ion alian. Oni vidas, ke la franca Nacia Fronto aŭ la aŭstra Partio de Libero postulas la gardon de Eŭropo kontraŭ la emigrantoj, la enordigon de la rilato inter Rusio kaj EU anstataŭ milito, urĝas la meton de severaj impostoj sur superriĉulojn. MPE kaj ĝiaj partioj timas tiel la similecon de sia politiko al tiu de la ekstrema dekstro, ke ili adoptas la opiniojn de liberalaj rondoj.


La rezigno de la marksisma, klasbatala pozicio, la kompromisa politiko de MPE alportas malutilon al la laboristoj, al la kontraŭkapitala batalo de laboruloj. Ĝi kontribuas al la miskonduko de laborulaj amasoj, malarmas la laborulojn, luktantajn kontraŭ la kapitalo.

La gvidantoj de la Eŭropa Maldekstro

tradukita el la hungara de Johano Petik, Hungarujo.


1. La Hungara Laborista Partio (Magyar Munkáspárt) estas komunista partio gvidata de K-do Gyula Thürmer. Ĝis la 11-a de majo 2013, la nomo de la partio estis La Hungara Komunista Laborista Partio. La nomŝanĝo estis farita pro leĝo adoptita je 2012 malpermesanta la uzo de nomoj ligitaj al „aŭtokratecaj reĝimoj de la 20-a jarcento”.


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.