Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
01-maj-2017

Ruslingva originalo en la retgazeto «Liva»:
http://liva.com.ua/1-may-today.html

Vitalina Butkaljuk

La 1-a de majo: ĉu festo de la pasinteco aŭ de la estonteco?

La tago de internacia solidareco de laboruloj la 1-an de Majo estas festata delonge kaj en multaj landoj. Ĝiaj fontoj kuŝas en la laborista movado de la 19-a jarcento, kiam organizitaj en laboristaj organizaĵoj laboruloj komencis proklami siajn rajtojn kaj postuli de la potenco ilian plenumon. Kun tempo, forta influo de la maldekstraj politikaj fortoj transformis la laboristan movadon en seriozan minacon al la tiama mondosistemo.

Hodiaŭ la aferoj statas iom alie. La laborista, sindikata kaj maldekstra movadoj en la mondo estas malfortaj. Serioza bato kontraŭ tiuj fortoj iĝis la detruo de la USSR — de la alternativa al la kapitalismo socia projekto, kiun sekvadis kaj kies disvolviĝon observadis laboruloj de ĉiuj landoj. Rezulte, la amaskomunikiloj, troviĝantaj en la manoj de la reganta klaso, senĉese elsendas ideojn pri neaktualeco de la Unua de majo, pri la «fino de la laborista klaso», pri senperspektiveco de la maldekstra movado, pri neplenvaloreco de la laboristoj k. t. p. Tamen, el nia vidpunkto, tia prezento estas engaĝita kaj unuflanka, kion demonstras objektiva, senantaŭjuĝa analizo de la menciitaj tezoj.

Unue, estas fakte malvera la tezo pri «malapero de la laborista klaso». Nuntempe la nombro de la tutmonda armeo de dungolaboro konsistigas proksimume 3,2 miliardoj da homoj. Ĉe tio la laborforto en la industrio kreskis de 490 milionoj da homoj en 1991 ĝis 715 milionoj da homoj en 2012. Rapideco de ĝia kresko (2,7% dum jaro) superis rapidecon de kresko de la sektoro de servoj (2,6%). Parto de industriaj laboristoj en la tuta laborforto konsistigas hodiaŭ 23%. En la mondo okazas ne monda malindustriiĝo, kiu vere batis la «postsocialismajn» landojn kaj estis intencita rezulto de realigo de la novliberalisma projekto, sed monda malkamparigo, akompanata de kreskanta transformado de agrikulturaj laboristoj en urbajn industriajn laboristojn. Parto de la agrikultura laborforto en la tuta monda laborforto malkreskis de 44% ĝis 32%. Kaj la monda kapitalisma ekonomio estas nun nek «postindustria», nek «informa», kiel asertas la propagandaj mitoj.

Due, hodiaŭ en la mondo grave kreskis havaĵa malegaleco — ĝia kresko konstante daŭras, alportante fabelan riĉiĝon al kelkaj procentoj de la loĝantaro ĉe amasa malriĉiĝo de la ceteraj. La mondo iĝis eĉ pli maljusta. En unu el siaj raportoj, publikigitaj en januaro 2014, ekspertoj de internacia organizaĵo «Oxfam» kategorie notis: «la riĉo de la mondo dividiĝas je du partoj: preskaŭ duono apartenas al la plej riĉa unu centono de la loĝantaro, la alia duono — al la ceteraj 99%». En la raporto de la 2016-a jaro la specialistoj de la sama organizaĵo notis, ke en la 2015-a jaro la plej riĉaj 62 homoj posedis saman riĉon, kiel 3,6 miliardoj da homoj el la grupo kun malplej altaj enspezoj. Por komparo: en la 2010-a jaro la saman riĉon posedis 388 homoj. Ĉe tio la riĉo de la plej riĉaj 62 homoj kreskis je 44% dum nur kvin jaroj — post la 2010-a jaro. Samtempe, la riĉo de la suba duono falis iom pli ol je duiliono [1012 — Red.] da dolaroj dum la sama periodo — je 41%.

La lasta raporto de tiu ĉi esplorgrupo, publikigita en januaro 2017, iĝis vera sensacio kaj klare demonstris al la mondo la veran nivelon de malegaleco en la moderna mondo. En la raporto «An economy for the 99 percent» estas dirite, ke la disŝiro inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj iĝis multe pli granda, ol oni opiniis antaŭe. Nuntempe nur 8 homoj posedas riĉon, kiun disponas 3,5 miliardoj da loĝantoj de la planedo — tio estas, la suba (laŭ enspezoj) duono de la loĝantoj de la planedo. Laŭ la raporto, la unua duilionulo aperos en la proksimaj 25 jaroj — dum ĉiu deka homo sur la Tero povas elspezi por si malpli ol 2 dolarojn tage.

Pridemando de publika opinio, farita de la esplorgrupo «Oxfam» en 6 landoj (Hispanio, Brazilo, Hindio, Sud-Afriko, Britio kaj Usono) montris, ke la plejmulto de la loĝantaro de tiuj landoj bonege komprenas la ekzistantan maljustecon en distribuado de sociaj bonoj, kaj tre kritike rilatas al la politiko, plenumata en tiuj landoj. La plejmulto de la loĝantoj de tiuj landoj estas certa, ke la leĝoj estis kreitaj kaj funkcias por utilo de la riĉuloj. Ekzemple, en Hispanio kun tiu aserto konsentas 8 el 10 demanditoj. En Usono 65% de respondintoj kun malaltaj enspezoj estas konvinkitaj pri tio, ke la usona kongreso akceptas leĝojn, kiuj en sia plejmulto estas profitaj al la reganta klaso.

Trie, dum la plej riĉaj riĉiĝas, la reprezentantoj de la dungolaboro en sia plejmulto malriĉiĝas. Hodiaŭ la ekspluatado ne malgrandiĝis, sed male — ĝi kreskis, dum la parto de salajro en la totala enspezo de multaj landoj reduktiĝis. La plenumdirektoro de «Oxfam» Winnie Byanyima rekte indikas tiun fakton: «En la tuta mondo la homoj restas malantaŭe. Iliaj salajroj malkreskas, kaj iliaj ĉefoj portas hejmen milionojn da dolaroj kiel bonifikojn; ili havas limigitan alireblon al medicino kaj edukado, kaj la korporacioj kaj la plej riĉaj homoj evitas pagi impostojn; iliaj voĉoj estas ignorataj, kaj la registaroj konformiĝas al bezonoj de la komerco kaj de la riĉa elito».

En raporto de ekspertoj de «New Economics Foundation» estas notite, ke dum la lastaj 30 jaroj en la nacia enspezo de multaj landoj de la mondo okazas malkresko de la salajra parto. Ekzemple, en Britio la parto de salajro en la nacia enspezo atingis sian pinton en la 1975-a jaro, konsistiginte tiutempe 76,2%, kaj en la 2014-a jaro ĝi konsistigis jam 67,3% — tio estas, ĝi malaltiĝis je 8,9 procentaj punktoj. Kiel notas la ekspertoj, la indikita tendenco ekzistas ne nur en tiaj evoluintaj eŭropaj landoj kiel Germanio kaj Svedio, sed ankaŭ en multaj evoluantaj landoj — ekzemple, en Hindio, Sud-Afriko kaj Meksikio.

Kun ĉio ĉi, laŭ la lastaj informoj, publikigitaj en la raporto de la Programo de Evoluo de la UNo pri homa evoluo, ĉiu 10-a dungita laborulo estas laboranta malriĉulo — laborante, li vivas per monsumo ĉirkaŭ 1,9 usonaj dolaroj tage. Kaj tiu cifero montras la realan nivelon de maljusteco kaj ekspluatado de la nuna laborulo en la tutmonda kunteksto.

Hodiaŭ la kapitalisma mondo troviĝas en profunda tutgloba krizo. Malekvilibroj de ĝia evoluo kaj naskita de ĝi maljusteco estas videblaj kaj kompreneblaj por multaj. Eliro el tiu krizo konsistas en transiro al tia modelo de evoluo, ĉe kiu la homo, produktanta per sia laboro ĉiujn sociajn bonojn, ne estos elpuŝita al marĝeno de la vivo, sed male — iĝos la ŝlosila forto de socia kresko kaj disvolviĝo.

La 1-a de Majo estas ne festo de la pasinteco, kiel asertas la oligarkiaj amaskomunikiloj, tio estas la festo de la Estonteco. De la Estonteco, kie en la centro de la socia vivo estos honesta kaj justa laboro.

Tradukis el la rusa Jurij Finkel


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.