Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

IKEK — Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Esperanto por la klasbatalo

Serpo kaj martelo
07-jun-2016

Senperaj antaŭaĵoj de la sociaj eksplodoj en Meza Eŭropo en 1956


Rozsnyai Ervin

Johano Petik skribas:

Je la 4-a de junio antaŭ 60 jaroj okazis historie grava kaj ŝoka evento: en Usono oni publikis la tekston de la «sekreta» parolado, farita de Ĥruŝĉov dum la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Soveta Unio, kiu komenciĝis en februaro de 1956. La tiel malsekretigita parolado — prezentanta, laŭ multaj, la plej grandan perfidon en nia historio — kaŭzis kvazaŭ ĉenreakcian eksplodon en la tiamaj socialismaj landoj kaj krizegon en la internacia movado maldekstra, kiu ne ĉesiĝis eĉ en niaj tagoj.

En Hungarujo oni ankaŭ en la 2016-a jaro aranĝas la nacian feston, laŭ dekreto de la dekstraj partioj regantaj, solenatan memore al la kontraŭ-revolucio (laŭ ĝia oficiale permesata nomversio: «revolucio»), eksplodinta je la 23-a de oktobro antaŭ 60 jaroj.

Al interesiĝantoj pri tiuj okazintaĵoj mi ĉi-malsupre prezentas fragmenton el hungarlingva verko, «La revolucia kaj kontraŭ-revolucia Sovetunio», de antaŭnelonge forpasinta marksisma filozofo hungara, Rozsnyai Ervin [ervin roĵnjai] (1926–2012). La fragmento koncize prilumas la internacian fonon, antaŭ kiu tiuj tragikaj eventoj okazis. La tradukon de la tuta libro mi nun prilaboras.


«Se Ĥruŝĉov la paroladon destinis por doni per ĝi baton al la oponantoj de la politika direktoŝanĝo, realigota en la XX-a kongreso, tiam li devis ankaŭ kun tio kalkuli, ke la parolado povas sole tiam plenumi sian destinon, se ĝi mobilizas amasojn hejme kaj eksterlande flanke de la nova direkto, abomenigante la oponantojn de la direkto, kiel adeptojn de senindulga diktaturo. Rompi la kontraŭstaron sen amasa apogado kaj internacia premo estintus apenaŭ ebla. Sed „sekreta” parolado amasojn ne mobilizas dum ĝi restas en sekreto.

Tio estas granda bonŝanco por Ĥruŝĉov, ke la hazardo favoris al li: je la 4-a de junio 1956 la Usona ministerio pri ekterlandaj aferoj publikis la paroladon (ili ĝin akiris kiel?), tiun tekston prenis kiel bazon ankaŭ la eldonaĵo Londona, al kiu antaŭparolon verkis la fratoj Medvedjev, Ĵores kaj Roj, kaj tiel la severe konfidenca materialo de la fermita konsido de la kongreso iĝis publika trezoro por la publiko. La mondaj presaĵoj la orient-Eŭropajn popolajn demokratiojn povis apenaŭ trafi, sed sur la ondoj de etero kaj per propagandaj balonoj de la Usona aeroforto ili tiujn trafis.

Tiuj ĉi plenblovitaj rimedoj disŝutis la maldikajn kajerojn, presitajn per bonega teĥniko sur bibliopaperon, kun grupbildo en ĝia unua paĝo, el la tempo de la antaŭa kongreso, la XIX-a: antaŭ la vivuadanta, aplaŭdanta vico da plej altaj partigvidantoj (Ĥruŝĉov, Mikojan kaj aliaj pli malfruaj konvinkitaj antistalinistoj) paŝadas Stalin en sia blanka parada uniformo generalisima; sub ĝi legeblis la teksto: „Gloro al granda Stalin!”. Ĝin sekvis la „sekreta” parolado de Ĥruŝĉov, poste la deklaroj de tiuj famaj verkistoj, personoj de la publika vivo, kiuj efike de la parolado eksigis sian partianecon kaj sin turnis kontraŭ li.

Pro la parolado kaj la afekcioj, generitaj de ĝi, la membraro de kompartioj amase diseriĝis; aparte dolora perdaĵo estis la ekspartianiĝo de intelektulaj partianoj kun internacia famo (ekz-e Howard Fast), kiuj ĝis tiam ligiĝis nur per simpatio al la partio, sed nun ideologie restis senŝirmaj kontraŭ la antikomunisma militiro propaganda, funde ekspluatinta la paroladon. En la ekscitado de afekcioj, laŭ maniero groteska aŭ tragika, amase partoprenis ankaŭ komunistoj. Embarasitaj sub la premo de la ekscitita malkvieto, minacanta la revolucian maldekstron per totala izoliĝo, ili koncentris sian tutan energion por publike apartiĝi de sia politika paseo – de si mem. La sento de respondeco, kripligita en kulp-konscion fare de la soveta-okcidenta unuiĝinta propagando-ĥoro pro la faritaj eraroj kaj kontraŭleĝaĵoj, kaj la partia disciplino, la reflekso de obeemo al la ĉiamaj partigvidantoj, instigis ilin al ĉi tia konduto.

Per ĉi tia konduto la komunistoj premis sin mem en pasivan pozicion defendan, detruis mem kaj moralan kaj logikan bazon de la povo apelacii al la memoferaj bataloj kaj historiaj atingaĵoj de la laborista movado, malhonoris mem tiun idealon, por kiu ili estis pretaj eĉ oferi sian vivon. La bizarecon de ilia situacio montras nenio pli bone ol tio, ke ili, de unu tago al alia, trovis sin en unuecfronto kun siaj malamikoj tra konservativuloj ĝis la ekstrema dekstro, tra Otto Habsburg kaj la prezidento de Usono ĝis la malkaŝe faŝistoj. En ĉi tia atmosfero, ene de kreskantaj malfacilaĵoj de socialismaj landoj, perpleksiĝintaj en la gvidado, okazis la perturboj en Poznan en 1956, poste la eksplodo en Hungarujo en oktobro, kiu kvazaŭ fortega tertremo skuegis la komunisman mondmovadon.»


comments powered by HyperComments
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.