Internacia Komunista Esperantista Kolektivo
IKEK estas organizaĵo de komunistoj kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto kaj utiligas ĝin por la klasbatalo de la laboristaro por senklasa komunisma socio.
Ni celas interrilatigi la komunistajn esperantistojn, kaj helpi al la internaciaj rilatoj de la komunistaj kaj klasbatalantaj partioj kaj de la laborista movado.
Al la klaskonsciaj gelaboristoj, ni proponas subtenon kaj utiligon de Esperanto kiel demokrata kaj praktika rimedo en la lukto por monda unueco de nia klaso.
La progresemajn esperantistojn ni vokas al subteno de la lukto de la laboristaro. Nur la monda laborista klaso, bone organizita kun demokrata politika programo, kapablas gvidi la homaron preter la kontraŭ-homa infero, kion alportas la kapitalismo.
Flugfolio de IKEK: Lingvo Demokrata kaj Praktika
Manifesto de la Komunista Partio - ĉe marxists.org
Manoj for de la Popolo de Irano! (Hopi)
IKEK solidarecas kun la popolo de Irano:
Ne al imperiisma milito! Ne al la teokrata regimo!
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.